FANDOM


"Mi ne scias, sed ne nur esperantistoj mensogas kaj blufas."

~ Nescianto

"Vivi de estontaj enspezoj"

~ Zamenhof pri toksomaniulo
Mall

Toksomanio, laŭ PIV, estas fortega nenormala konstanta inklino al veneno, konsistanta el difinita kemia substanco, kiel ekzemple cianida acido, brucino aŭ striknino. Ĝi estas tre grava malsano, ĉar tiaj substancoj ofte tuj mortigas. Sekve, oni malofte povas diagnozi toksomanion, ĉar diagnozo bezonus observon de konstanta inklino, kiu nepre bezonus ke la suferanto konstante preni toksojn sen morti.

Malgraŭ tia nediagnozebleco, en intervjuo donita al pedagogiistino Suelí Periotto, d-rino Mônica Andreis, magistro pri klinikopsikologio ĉe Universitato de San-Paŭlo (USP), vicdirektoro de Organizo por Kontrolo de Tabakfumado (ACT), en Brazilo, elstarigis la gravecon de lernejoj en preventado de tiu toksomanio.

Mi ne povas rezisti <3 Jen kial hazardludo estas toksomanio :c

Kuracoj Edit

Eble esperanto estas kuracilo kontraŭ ĉiu toksomanio...

Fumantablato

Familia Amo Edit

Kiel konate, la provinco Yunnan najbaras al la fama regiono "Ora Triangulo". Tial ĉi-tieaj homoj tre facile tuŝas narkotaĵojn, kaj eĉ tiuj homoj, kiuj jam sukcesis abstini de drogo, ankaŭ tre facile, estas denove regataj de narkotismo. Por liberigi tiujn toksomaniulojn de toksomanio, la Servejo de Deviga Sentoksigado alprenis la rimedon: enkonduki fortojn de familio kaj de familia amo, kaj per tio helpi ilin rezisti al ekstera allogo. Ĝi do petis, ke familianoj kaj amikoj de toksiĝemuloj bonvolu ilin viziti en la loko. La servistino situas dek ok kilometrojn fore de la urba centro. Por faciligi la renkontiĝon de toksiĝemuloj kun siaj familianoj kaj amikoj, la sentoksiga institucio konsiliĝis kun aŭtobusa kompanio, ke ĝi malfermu specialan busolinion al la servejo. Ĉiutage vizitantoj venas, kaj la institucio aranĝas renkontiĝon por ili, Kiam drogemuloj havas specifan postulon, ekzemple manĝi kun siaj familianoj en difinita loko, la peto estas permesita. Kaj cetere, en aparta festo, la servejo starigas "malferman tagon", en kiu familianoj estas permesitaj eniri en la servejon por viziti sian parencon.

PolitikoEdit

En Kanado la novdemokratoj plendas pri la senato, kies membroj estas nomumitaj de la ĉefministro. Samtempe ili volas enkonduki tn "proporcian" balotadon, laŭ kiu la partiestroj nomumus la toksmaniulojn.

Teletoksomanio Edit

Teletoksomanio estas la stranga kaj ridinda kutimo toksigi sin per narkotaĵoj sidante antaŭ komputilo, ofte babilante en babilejo. Tre interesa, kvazaŭ sciencfikcia, malkovro. Eble iam oni malkovros ke kreskaĵoj povas ankaŭ lerni lingvojn kaj tiam tute novan inform-kampon malfermiĝos por ni.

Do, pli serioze, nun ni devas elpensi pli kompreneblan aternativon. Mi lanĉas la unuan:

(arb-a) venen-el-send-o-mani-o