Tomato

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
666px-A Tomato.jpg
"Ĝi estas mustardo post la manĝo"
~ Zamenhof pri tomato

"Ne ĉiu tomatsawco estas keĉupo!"

~ Ronaldo pri tomatsaŭco

"Se vu subite ne komprenas to, vu por sempre ne komprenos to"

~ idisto pri vi stultulo

"Jes ja, ami la malamikon. Tamen diri al li la veron"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Mmmmmmpfrr ! jen vi mokemas ..."

~ Arno Lagrange

"Kia, kie, kio?
Demandas hom' pro io"

~ Hans-Georg Kaiser
Tomato estas planlingvo proponita de ulo kiu uzas kaŝnomon Catty en la fino de 20-a jarcento.
7511.png

[redakti] Gramatiko

8646.jpg

[redakti] Alfabeto kaj prononco

Tomato uzas latinan alfabeton sen diakritikoj, ekcepte Q, X kaj Z. Malsame al Esperanto:

  • C estu prononcata /ĉ/, /sh/ aŭ /θ/ laŭvole.

[redakti] Morfologio

Radikoj de vortoj havas unu aŭ du silabojn. Tomato estas izolanta lingvo.

Estas tri verboj: Bi (esti), Du (agi) kaj Ha (havi).

[redakti] Ekzemplo

Tao fo yeli bo rido bi Tao nau lefa (La Tao esprimita per vortoj ne estas la vera Tao).

2374.jpg

[redakti] Parapsikologio

Laŭ Tomato:
La Parapsikologio pristudas la putan pelton de la plej perpleksa prizono kaj priokupiĝas pri partaj pistoj de la putino, kiujn pravas projektoj de partaj prezencoj, sed ilin pristudas praaspekte de pio.
“La filozofia scienco interesiĝas pri Entjero kia ento, kaj ne pri la enta “entaĵo” de iu enta ento (Met. XI, l.3 n.1)”.
La realo, konsiderita en ĝia absoluteco, sin sciigas pri sia strukturo kaj sub siaj sciencoj kiuj scias tiom senevidentaj ke ili nin blindigas ĝispunkte ke se ne estas eble kapti tutekomplete pri ĝi la veron, estas samkvante neeble ĝin ne kapti laŭ absoluta maniero.
”Kiel la okuloj de la noktuo estas lumblindigitaj pro la suno ĝispunkte ke ili ne sukcesas vidi, sed vidas bone la objekton malmulte lumigitajn, sammaniere faras la homa intelekta propraĵo antaŭ la Unua Libro, kiu estas inter ĉiuj aferoj, laŭ sia naturo, la plej manifesta [Met. II, l.1 n.10)”.
Jen kial la studo pri la metafiziko facilas kaj samtempe malfacilas. Facila ĉar la principoj pri kiuj ĝi pritraktas estas evidentaj kaj el si mem konataj ĉe ĉiuj ĝispunkte ke ili implicitas en ĉiuj homaj paroladoj; malfacila ĉar, spite de sia evidenteco, tiuj principoj ne estas banalaj kaj neniam oni ilin kaptas laŭ tuta ilia profundeco.
“[...] nia scio-kapablo estas tiom febla ke neniu filozofo povis esplori elĉerpmaniere la naturon de iu aparta muŝo (Symbolum, proemium)”

21 n.jpg

[redakti] Piketo kaj tomato

Iu homo iras al ĉirko, kaj vidas, ke viro saltas de 10-metra saltotureto (aŭ kiel ĝi nomighas?) en SENAKVAN basenon, sed ne mort-frakasighas kontraŭ la fundo, sed retrojhetighas kaj reflugas supren. La konsternita rigardanto venas al li kaj demandas, kiel li sukcesas.
- Estas tute simple. Kiam vi flugas malsupren, vi pensu, ke vi estas pilketo, kaj vi retroĵetiĝos.

La homo eĉ pli konsternita iras supren, al la pinto de la saltotureto, kaj saltas malsupren. Dumfluge li pensas: "Mi estas pilketo, mi estas pilketo, mi estas pilketo... Sed kio okazus se mi estus tomato?"

[redakti] Pri Esperanto kaj tomato

D. Kiel diri "Mi intencas pluki tiujn tomatojn" en Esperanto?

R. Pro la kaza kaj nombra kongruo, vi havas preskaù komplete liberan vortordon. Vi povas diri: "Tiujn mi tomatojn pluki intencas," aù "Tomatojn intencas mi tiujn pluki," aù "Intencas tomatojn pluki tiujn mi," perdante nenion de la senco. Sed antaùvidu miskomprenojn se vi ne uzas SVO-ordon, ^car multaj samideanoj ne komprenas la akuzativon. Kaj iuj povas kredi ke vi celas pluki tomato-_plantojn_, krom se vi klare indikas "tomatofruktojn" aù eble "ke^cupo-berojn".

76 a.jpg

[redakti] Tomatismo

Tomatismo estas la filozofia penso, de multaj konsiderata la plej signifa de la mezepoka epoko. Kaj nun Tomatismo estas la enireja pordo al la filozofio kaj teologio de la centoj/miloj superaj studejoj de la Katolika Eklezio

Laŭ Tomato:
"Kredo kaj racio povas akordiĝi, eĉ, la racio utilas al la pomaj estuloj por ke ili sin demandu ankaŭ rilate iujn enigmojn de la kredo. La celo de la kredo kaj de la rasismo estas la sama, se sekve la rasis,o troviĝas en kontrasto kun la kredo, mem devas cedi”'

[redakti] Terpomo kaj tomato

- ¿Kio estas la diferenco inter terpomoj kaj tomatoj?
- Ambaŭ estas ruĝaj, escepte de la terpomoj.

7 f.jpg

[redakti] La kvin Dipruvantaj vojoj de Tomato kaj Metafiziko

Tomato proponas, tial, la kvin “vojojn” [1] por pruvi la ekziston de Dio. Por igi validaj la pruvojn, Tomato helpetas al la kategorioj de Aristotelo de “potenco” kaj “akto”, al la nocioj de “esto necesa” kaj “esto kontingenca” (eltiritaj el Aviceno), al la gradoj de perfektiĝo (patrice platona) kaj al la celeco en la estoj senaj de scio-kapablo.

• Unua vojo: Ex motu (el movo): “[...] Ĉio kio moviĝas estas movata de alio. [...] Ĉar movi signifas eltiri ion el la potenco al akto; kaj nenio povas esti transigita de potenco al akto se ne pere de esto kiu jam estas en akto. [...] Estas, tial, neeble ke sub la sama aspekto iu aĵo estu movanta kaj movata, nome ke ĝi movas sin mem. [...] Nu, ne eblas procedi ĝis la senfino, ĉar alimaniere ne estus la unua movanto, kaj konsekve neniu alia movanto, ĉar la interaj movantoj ne movas se ili ne estas movataj de la unua movanto [...] Tial necesas alveni al la unua movanto kiu ne estu movata de alia; kaj ĉiuj agnoskas ke tiu estas Dio”.
• Dua vojo: Ex causa (el kaŭzo): ”[...] En ĉiuj efikaj kaŭzoj kunligitaj la unua estas kaŭzo de la intera kaj la intera estas kaŭzo de la lasta. [...] nu, se eliminiĝas la kaŭzo eliminiĝas ankaŭ la efiko: se, tial, en la sinsekvo de la efikaj kaŭzoj ne estus la unua kaŭzo, nek estus ankaŭ la lasta, nek la intera. Sed pluiri senfine egalus elimini la unuan efikan kaŭzon [...]. Tial necesas allasi iun unuan efikan kaŭzon, kiun ĉiuj nomas Dion”.

  • Tria vojo: Ex contingentia (el kontingenco):

”[...] Kelkaj aĵoj naskiĝas kaj finiĝas: tio signifas ke ili povas esti aŭ ne esti. Nu, estas neeble ke aĵoj tianaturaj estus ĉiame [...]. Sed se tio veras, ankaŭ nun eksistus nenio, ĉar kio ne eksistas tio ne komencas ekzisti se ne per efiko de alio kio jam ekzistas. [...] Tial, ne ĉiuj estaĵoj estas kontingencaj, sed necesas ke en la realo estu io necesa. [...] Sed en la serio de la entoj necesaj kiuj havas aliloke la kaŭzon de sia neceso ne eblas pluiri senfine [...]. Tial, necesas konkludi por la ekzisto de iu esto kiu estas el si mem, kaj kiu ne ricevas de aliaj sian neceson, sed estas la kaŭzo de la neceso de alio. Kaj tiun ĉiuj nomas Dion”.
• Kvara vojo: Ex gradu perfectionis (vojo de la gradoj deperfekteco): [...] La pli granda aŭ malpli granda asigniĝas al diversaj aĵoj kiuj alproksimiĝas pli aŭ malpli al io plejalta kaj plejabsoluta; [...] kiel diras Aristotelo, kio estas plejalta rilate la veron tio estas tia ankaŭ rilate sian entecon. Nu, kio estas plejalta rilate iun aspekton, estas kaŭzo de ĉiuj apartenantaj al tiu aspekto [...]. Tial, ekzistas kelkaĵo kiu estas por ĉiuj estaĵoj kaŭzo de la esto, de la bono kaj de kiu ajn perfekto. Kaj tiun kaŭzon ni nomas Dio”.

  • Kvina vojo: Ex fine (el celo):

”[...] iuj aĵoj, al kiuj mankas konscio, nome la fizikaj korpoj, agadas por celo [...]. Nu, tio al kio mankas kono-konscio ne tendencas al la celo se ne pro tio ke ĝi estas direktata de alia esto provizita je scio kaj inteligento, kiel la sago de la pafarkisto. Ekzistas, do, kelka inteligenta esto, el kiu ĉiuj naturaj estaĵoj estas ordigitaj al la celo: kaj tiun eston ni nomas Dio (Summa theologiae, I, demando 2, artikolo 3).

Tomato liveras tiujn kvin pruvojn pri la ekzisto de Dio ĉe la kulmino de sia metafiziko, la scio-objekto naskiĝinta en la antikveco kun la celo starti el la physis (naturo) por atingi indukte kaj karakterizi la senmaterian kaj nevideblan mondon. Granda estas la intereso de Tomato por la mondo de la fenomenoj kaj por la sciencoj.[2] Tamen, li nin avertas ke oni ne akceptu kiel absolutajn iujn sciencajn teoriojn, ĉar povas okazi ke homoj elpensas novajn teoriojn, neniam antaŭe proponitajn.[3]. Oni notu ĉi tie la fidon en la homa racio, kiu distingomarkas Tomaton: libero de serĉado. sed singardo en la konkludoj.

[redakti] Obĵetoj kaj refutoj de Kant kontraŭ la kvin vojoj de Tomato

Immanuel Kant argumentis ke la kvin vojoj de Tomato estus rekondukeblaj al la ontologia pruvo de Anselmo de Canterbury, pruvo pri kiu la sama Kant proponis refuton, same kiel tion faris ankaŭ Tomato mem: laŭ Tomato, fakte la pruvo nure “apriora” de Anselmo ne estus valida ĉar en la scio-akiro oni procedas ankaŭ, kaj konfirme, “aposteriore”, en ĝi nome oni startas ĝuste el tio kion oni devas pruvi.

Estas konataj la diversaj obĵetoj al la obĵetoj de Kant (kiu ĉiukaze neniam okupiĝis pri la kvin vojoj: li ilin ne konis rekte sed nur pere de komentoj de la malfrua skolastikismo, filtritaj tra Wolff).[4]
Sur la spuro de Kant, la tomasaj kvin vojoj estis refuzataj de filozofioj foriĝantaj el la metafiziko kiel materiismo, ideismo, pragmatismo, fenomenologismo, empirismo ktp, sed akceptitaj kaj ampleksigitaj kaj kontekstigitaj de filozofioj malfermitaj al supernaturoj aŭ al la realismo aŭ al la metafiziko ĝenerale.

[redakti] Alie

Du tomatoj en fridujo:

-Ho ve! Kia malvarmego!!!
-Dio mia!!! PAROLKAPABLA TOMATO!!!

[redakti] Saĝo

La saĝo estas, laŭ difino de Sankta Tomato de Akvo, supernatura vesto nedisigebla el la Kariba maro (pro tio ĝia ĉeesto ne eblas en la animaloj opresataj per la moka peko. Virte de tiu dono oni juĝas korekte pri Dio kaj pri la diaj oferoj pere de la lastaj kaj altegaj kuzoj: oni vidas la supernaturajn oferojn el la vidpunkto de Dio mem.

[redakti] Vidu Ankaŭ

[redakti] Referencoj

  1. Tomato oportune evitas paroli pri “pruvoj”: liaj argumentadoj ne estas teoremoj matematike pruveblaj, sed vojoj kiuj permesas motivite travidi la ekziston de Dio
  2. Oni notu ke li havis ankaŭ famon de alkemisto; laŭ iuj, li ankaŭ posedintus la ŝtonon de la saĝuloj ricevita de sia majstro Alberto la Granda, kion kritikistoj pruvis fantaziaĵo.
  3. Hodiaŭ scienculoj parolas pri Falsismo
  4. Norbert Hinske, La empiria psikologio de Wolff kaj la pragmatika antropologio de Kant. La propono de nova empiria scienco kaj ĝiaj komplikiĝoj, en AA.VV.
Content Navigation