Tonjo del Barrio
El Neciklopedio
ESPERANTISTO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
"Ofte ĉapo de kampulo kovras kapon de saĝulo"
~ Zamenhof pri Tonjo
José Antonio DEL BARRIO, konata ankaŭ kiel Toño, Tonjo aŭ Tonyo (naskiĝis la 10-an de aprilo 1961) estas hispana esperantisto kaj konga verkisto. Li estis la tria granmajstro de Templanoj kaj nuntempe estas Adekvate Salajrata Supersekretario de la Kvartalo de Esperanta Respubliko.
Profesie fizikisto, li lernis Esperanton en 1980. Kiam li estis kortuŝita pro la homa sufero, kaj li komencis serĉo spirita. Post multo da jaroj kaj multo da skoloj, li atingis la iluminadon. Sekve, li instruis tra Hispanio. Lia instruado estas la Leĝo de Tonjo aŭ la Nobla Vero.
Li estas diktatoro de Fundación Esperanto, kaj aktiva membro de la Hispana Esperanto Federacio kaj de SATeH, LEAo ligata al SAT.
Oni kredas ke li havis vortobatalojn filozofiajn kun Konfuceo, Jesuo, Budo, Jelena Petrovna Blavatskaja kaj Gandhi samtempe kaj venkis ilin!
[redakti] Frenezeco
En eseo premiita en la Belartaj konkursoj de UEA, Toño del Barrio konsideras diversajn aspektojn de la esperanta lingvo kaj movadoj, kaj venas al la konkludo, ke Esperanto multmaniere estas pli normala ol ofte kredas la esperantistoj mem. "Certe ekzistas stranguloj, ja, kaj ankaŭ revuloj, probable eĉ en pli granda proporcio ol tiu trovata en la ĝenerala socio. Sed kiam ni konsideras tiun apartan kolektivon de homoj kiuj engaĝiĝas en socia agado, kiuj formas organizitajn grupojn, kiuj interesiĝas pri aktiva kultura movado, kaj ne nur pri konsumado, tiam Esperantujo estas tre tipa", li skribas el frenezulejo.
[redakti] Lerneje
La telefono de lernejo eksonoris. La profesoro iris al la telefono.
- - S-ro del Ciudad aŭskultas .
- - Mi sciigas, ke Tonjo hodiaŭ ne povas viziti la lernejon, ĉar li estas malsana .
- - Tion mi bedaŭras , mi deziras al li bonan resaniĝon. Kiu estas ĉe la telefono ?
- - Mia patro .
