Toro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Toro

"Inter generaloj parolu pri bataloj."

~ Zamenhof pri nordena mitologio

"Multan dankon! Mi havis neniun ideon, ke ĝi ekzistas."

~ Mike Jones pri Tor

"Kiu posedas la informon? "

~ Judo

Toro estas nordena dio de tundro, geometrio kaj anonimeco.

[redakti] Superpovoj

La plej grava povo de Toro estas generi reton de dioj, kiuj povas eniri la korpojn de aliaj dioj, por ke unu kaŝu la identon de la alia. Tial multaj dioj similas al aliaj dioj. Toro ankaŭ povas krei ŝirmilon per rotacii cirklon ĉirkaŭ si mem. Tio ĉi bedaŭrinde ne gardas lin kontraŭ atakoj el la aero. Laŭ kelkaj romiidaj kulturoj, Toro povas ŝanĝi sin al virbovo- sed tio estas nur onidiro.

[redakti] Batalo de l' vivo

Ĉe la fino de tempo, Toro luktos serpenton en batalo nomita Ragnarok Online.