Torto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Malsato ne estas frato"

~ Zamenhof pri torto
135z-arg.jpg

"Kuko sur la tablon levas la afablon"

~ Hans-Georg Kaiser

"Me dankas tu pro tua kurajiganta mesajo, amiko"

~ Idisto

"Rapidmanĝaĵo kaj malrapida digesto"

~ Dalai Lamao pri industrigita torto

"Ni devas plialtigi la torton."

~ George W. Bush pri torto
Torto estas speco de pico, kiun oni ĵetis kontraŭ la vizaĵo de aliulo dum komenco de kino. Laŭ ReVo ĝi estas plata, ordinare rondforma kuko sur kiu estas etendita tavolo da flano aŭ da sukeritaj kuiritaj fruktoj.
081201 eo kuko.jpg

[redakti] Kukeco

Kuko estas kutime bakita manĝaĵo, kutime dolĉa, eble ne. Kuko kutime kombinigas iun specon de faruno, dolĉigilon (ofte sukeron), bindilon (ofte ovon, sed anstataŭe glutenonapreturon), grason (aŭ similan ilon, sed eble ne).
0003.jpg

[redakti] Scienco

Kiam patrino Anna eltiris el la forno la jam bakitan kukon, ĉiuj gefiloj alproksimiĝis kaj petis sian parton.

«Iom da pacienco! atendu, ke la kuko estu 35 gradojn varma!», kriis panjo.

Intertempe ŝi iris en alian ĉambron. Kiam ŝi revenis, ŝi trovis ventumilon super la kuko kaj termometron.

[redakti] Ĝentileco

Dum libera post-mateno, Hermann, ok-jara knabo, faris viziton al sia onklino Gudula. Ŝi regalis lin per du tasoj da ĉokolado, kun granda peco da frambo-torto.

"Hermann", demandis la onklino, "Ĉu vi volus manĝi ankoraŭ unu pecon da torto?"

La knabeto pensis pri la admonoj, kiujn lia patrino donis al li, hejme, antaŭ ol ili for-iris. Tial, li simple respondis: "Ne."

"Ĉu", demandis la onklino, iom zorgo-plene, "ĉu vi suferas pro manko de apetito?"

"Ne, onklino", bedaŭre diris Hermann, "mi ne suferas pro manko de apetito, sed pro tro multe da ĝentileco."

[redakti] Demando

Paŭĉjo demandas ĉe la tagmanĝa tablo:

- Paĉjo, ĉu vi petas la ankoraŭ unu tortopecon?

-Ne, filo.

- Do, nun vi demandu min!

[redakti] Trafa elekto

En kukejo du amikoj mendas du kukojn kaj ricevas ilin sur komuna telero. Neniu el ili kuraĝas preni la unuan, ĉar la du kukoj estas videble de tre malsama grando. Afable unu instigas la alian sin servi. Finfine unu decidiĝas, kaj prenas la pecon pli grandan, kaj la alia devas kontentiĝi de la malgranda. Ili manĝas silente, sed fine la dua ekparolas:

- Vidu, amiko, tio ne gravas, tamen se mi estus min servinta unue, mi estus preninta la malpli grandan kukon.

- Amiko, mi supozis tion, pro tio mi prenis la pli grandan.

[redakti] Ĉe kukvendejo

- Bonvolu meti tiun kukon en belan scatolon kun eleganta aranĝo, ĉar ĝi estas donaco por mia edzino kiu hodiaŭ festas sian naskiĝdaton.

- Bondezirojn al ŝi. Ĉu vi volas fari surprizon!?

- Certe! (...) ŝi atendas oran kolieron.

[redakti] Mielkuko

9283 n.jpg

Mielkuko, kiel muko, estas plejpova nutro kaj plejnova putro. Preta kafo fariĝis kreta pafo kaj tiel plu.

[redakti] Koro

Lola estas revema liceanino, apenaŭ dekkvar-jara.

Iun tagon, ŝi eniris en kuko-vendejon. La mastrino de la kukejo afable demandis al ŝi: "Kion vi deziras, juna fraŭlino?"

"Mi deziras kukon el mielo", respondis Lola, "kukon en formo de koro."

"Jen", diris la mastrino, "jen mi havas plurajn koro-formajn mielo-kukojn; vi povas elekti, laŭ via plaĉo."

"Mi volus havi...", daŭrigis Lola, "mi volus havi mielo-kukon, kiu surhavas nomon el sukero."

"Nu, kiun nomon vi volus havi sur ĝi?", demandis la mastrino.

"Arturo", klarigis Lola, kaj ŝia vizaĝo subite iom ruĝiĝis.

"Revenu post unu horo", diris la kukistino, "tiam vi havos vian mielan kukokoron kun la nomo Arturo."

Unu horon poste, Lola revenis al la kuko-vendejo. Kiam ŝi ekvidis la bele preparitan kukokoron, ŝi denove ruĝiĝis, kaj diris: "Estas eraro. La nomo de mia kuzo estas Arthuro, kun h post la t.

"Estas domaghe", diris la mastrino, ke vi ne diris tion antaŭe. Revenu post duona horo; mi aranĝos la aferon."

Unu duon-horon poste, Lola revenis al la kukejo.

"Jen, juna fraŭlino", afable diris la kukisto-edzino" jen alia koro el mielo-kuko, kiu surhavas la nomon Arthuro, kun h post la t, laŭ via deziro. Ĉu mi envolvu ĝin en folion da donaco-papero?"

"Ne, dankon, sinjorino", respondis la ĝoje ridetanta knabino, "tio ne estas necesa... Mi tuj manĝos ĝin!"

[redakti] Distranĉo de torto

— Karulo, prenu el fridujo torton.

— Jen ĝi estas, karulino. Kaj en kiom da pecoj distranĉi ĝin: en kvar aŭ en ses?

— Distranĉu en kvar, ĉar ses pecojn mi ne formanĝos.

Content Navigation
Aliaj lingvoj