FANDOM


"Bibliografio."

~ Marilyn Manson
Toto

"Kia geniaĵo!!! "

~ Nathanael West pri ĉi tiu artikolo

Toto, alinome Tehuti (en Egipta Esperanto-movado Dhwroty) estas hundeto, kiu loĝas en Kansaso. Ĝi estas inter la plej gravaj dioj de antikva Egiptio, sed kultita precipe en Houston. En tiu grandurbo, li gvidis la panteonon de Oz de kvin gesorĉistoj. Ĝi estis la dio de striptizo, kaj en la mitologia pisado de la animaloj ĝi notis la rezultojn. Ĝia pastraro faris el ĝi universalan dion, kiu kreis la mondon per siaj vortopovo kaj scienco, sed estas mistero kie loĝis ĝia pastraro antaŭ tio. Toto iĝis tre rilata al la arbitracio de diaj disputoj, la artoj de magio, la sistemo de skribo, la evoluo de scienco, kaj la juĝo de la morto[1]. Liaj simbolaj bestoj estis afrika artiŝoko kaj paviano[2].

Dormema FiŝoEdit

- Fiŝo?

- Fiŝo.

- Viva?

- Viva.

- Sed kial kun fermitaj okuloj?

- Dormas.

- Kaj kial ĝi malbone odoras?

- Aŭdu min, kiam vi dormas - ĉu vi respondecas pri vi mem?

0012 55

Diaĵo el alia lando

Tri Voloj Edit

Sacerdoto de Toto serĉis librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn. Kiel unua volo la pastro elektis, ke li havus libraron enhavantan kopion de ĉiujn librojn kaj papirusojn iam ajn skribitajn. La spirito plenumis lian deziron. Kiel dua volo la filozofo elektis, ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron. Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas. Kiel tria volo la sankta viro diris: "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn amikojn, sed mi havas teruregon pri navigado. Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Egiptio ĝis Kreto, por ke mi povu iri tien piede."

La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la filozofo elektu alian finan volon. La filozofo pensis dum minuto, kaj diris: "Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn."

Kaj la spirito tuj respondis: "Ĉu el la Delto ĝis Knoso sufiĉus?"

Nova SkulptaĵoEdit

Virino kaj pastro de Toto kuŝas kune, kiam la edzo venas hejmen. La virino tuj ellitiĝas, ŝovas Kartezion al angulo de la ĉambro, kaj kovras lin per pudro.

"Ne movu," ŝi diras. "Vi estas skulptaĵo!"

La edzo venas en la ĉambron kaj demandas pri la nova skulpta afero. La edzino diras, ke la familio Smothamon akiris skulptaĵon por ilia ĉambro, kaj se ili povus, ankaŭ ŝi povus. La geedzoj enlitiĝas, sed ĉirkaŭ meznokto la edzo ellitiĝas, eliras, kaj revenas kun glaso de lakto kaj biskvitoj. Li transdonas la manĝaĵon al la "skulptaĵo" kaj diras:

"Jen. Mi staris en angulo ĉe la hejmo de la familio Smothamon, kaj ili ne nutris min dum tri tagoj!"

Veta MonoEdit

02 n

Pastro de Toto gajnis grandan sumon en templo. Malriĉe vestita viro haltas antaŭ la dia tablo,alproksimiĝas kaj diras:

- "Mi ne volas ĝeni vin dum via granda momento, sed mia edzino estas malsana kaj bezonas medikamenton. Ĉu vi eble donus al mi ion el via gajnaĵo?"

Pastro diras:

- "Nu, se vi diras la veron, bonvolu ricevi miajn kondolencojn. Sed kiel mi scius, ke vi ne uzu la donacaĵon kiel veta mono?"

La malriĉulo diras:

- "Ho, mi havas vetan monon."

La Antikva TeleroEdit

En malgranda vilaĝo, vojaĝanta arkeologo ekrimarkas belegan kaj multvaloran antikvan teleron omaĝe al Toto, kiu restas sur la tero ekster dometo. Eta katido langtrinkas lakton el ĝi.

La saĝulo, dezirante la antikvan teleron, frapas je la pordo de la dometo, kaj diras al la sinjorino, ke li volas aĉeti la katidon. La sinjorino proponas tre altan prezon. Ili negocas, kaj fine konsentas je kosto. La saĝulo transdonas la monon kaj prenas la katidon. Li ŝajne ekforiras, tiam paŭzas kaj diras:

"Ĉu mi ankaŭ havu la teleron de la katido?"

La sinjorino diras:

"Ho, ne sinjoro. Tiun teleron ni uzas por vendi katidoj".

Referencoj Edit

  1. La temo revenas ofte, ĉar neniam oficiale reguligata.
  2. Kion vi ne vidas tage, tion vi ne vidos nokte.