Tradukado
El Neciklopedio
"Mi tradukis la Psalmaron ne kiel verkon religian, sed kiel gravegan verkon de la homara literaturo"
~ Zamenhof pri Tradukado
"Ago, laboro de tiu, kiu tradukas"
~ ReVo pri tradukado
"La traduko daŭris tri monatojn"
~ iu ajn pri tradukado
"Sed almenau tiam ni traduku, kiam tradukado iel eblas, ech se por tio necesas ioma cerbostrecho"
~ Fra Simo pri tradukado
"Kompreneble mi tradukis polan tradukon, ĉar mi preskaŭ neniom scias germanan lingvon."
~ Blogisto pri tradukado
"Angla estas la origina lingvo, la aliaj estas tradukoj, kaj verŝajne la tradukoj ne estas kompletaj"
"Tradukistoj estas ofte efektive nur etsprituloj kaj mensogistoj"
"Li diris, ke dum la tradukado li jen kaj jen trafis konceptojn (aŭ lin jen kaj
jen trafis konceptoj), por kiuj mankis taŭga vorto en Eo"
~ Otto Prytz pri li
Tradukado esta la ago de transigi iun tekston aŭ konversacion de iu lingvo en alian, anstataŭigante vortojn kaj esprimojn de la unua lingvo per sensencaj vortoj aŭ esprimoj de la alia. Pluraj aŭtoroj pliklarigas la koncepton:
"Tradukado estas la transigo de la sama semantika arkitekturo el unu poetiko en alian poetikon. La semantiko konserviĝas, la poetiko kreiĝas denove."(Alfoso Reyes)
"Traduki estas anstataŭi la gramatikon kaj leksikon de la origina (fonta) lingvo per la ekvivalentaj gramatiko kaj leksiko de la cela lingvo, kun koresponda anstataŭo de la fonetiko kaj grafiko de la origina lingvo per la fonetiko kaj grafiko de la cela lingvo".(J. C. Catford)
"Traduki estas produkti en la cela lingvo la naturan ekvivalenton kiel eble plej proksiman de la mesaĝo de la origina lingvo, ne laŭ signifo, kaj poste laŭ stilo." (Eugene Nida)
[redakti] La tuta vero
La problemon de tradukado bone karakterizas ankau la fama diraĵo:
- "Tradukoj similas al virinoj - se ili estas fidelaj, ili ne estas belaj, se ili estas belaj, ili ne estas fidelaj."
[redakti] Tradukistoj estas malamikoj de Esperanto
La tradukistoj la interpretistoj amas sian laboron kaj arde defendas ĝin kontraŭ Esperanto. Ĉar la interpretistoj evidente estas spertuloj pri lingvoj, la parlamentanoj kaj komisaroj dependas de ilia konsilo. Grasa teksto