FANDOM


Samp37
"Via tragedio estas la tragedio de ĉiuj ni"
~ iu al iu alia pri io ajn

"Dio longe paciencas, sed severe rekompencas"

~ Zamenhof pri argumento de grekaj tragedioj

"Ĉu ŝi ĉiam pro ĉio ruĝiĝas? "

~ Tragediisto pri ŝi

Tragedio devenas de la malnova greka lingvo kaj signifas "traga dio". Sekve, tragedio estas lirikaĵo en kiuj oni imitas kaprojn. Kiel inventinto de la lirika tragedio oni povas rigardi Jean-Baptiste Lully, kiu evoluigis ĉi tiun formon en la 1670-aj jaroj kune kun sia libretisto.

En la mondo ekzistas nur du tragedioj. Unu estas ne atingi kion oni volas, kaj la alia estas atingi ĝin.

SeniluzioEdit

978

Aŭtoro (al eldonisto): Mi tre ĝojas, ke vi kaj viaj du kompanianoj legis mian novan tri-aktan teatraĵon; kaj kion vi opinias pri ĝi?
Eldonisto: Verdire, ni ĉiuj opinias, ke unu akto estas superflua.
Aŭtoro: Mi bedaŭras tion; kiu akto?
Eldonisto: Hmm, ĉiu el ni proponis alian akton.

Famaj Tragediaj AktorojEdit