Trajno
El Neciklopedio
"Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas"
~ Zamenhof pri trajnaj pordoj
Trajno (bonalingve vagonaro) estas longa vico, kiu iras en fervojoj, vi scias. Trajnoj utilas por ke instruistoj faras fiajn problemojn pri fiziko.
Enhavo |
[redakti] Romantike
Viro kaj virino pli frue neniam renkontis unu la alian. Ili ambaŭ havas edzinon-edzon hejme. Hazarde ili ricevis komunan dormokupeon. Komence ili ambaŭ hontis, ke ili devas dormi en komuna kupeo. Tamen, ĉar ili ambaŭ estis tre lacaj, ili tre rapide ekdormis. La viro supre, la virino sur la malsupra lito. Nokte ĉirkaŭ la unua per mildaj voĉoj la viro vekis la virinon:
- -- Kara sinjorino, bedaŭrinde mi devas vin ĝeni. Ĉu vi povus helpi min, mi tre frostas. Ĉu vi povus doni supren al mi la alian plejdon el la ŝranko? Vere, terure mi frostas.
- -- Mi havas pli bonan penson -- diras la virino. -- Nur hodiaŭ nokte, kaj nur ŝajnige, ni faru tiel, kvazaŭ ni estus geedzoj!
- -- Nuu... Sed tio estas grandioza ideo -- respondas la viro.
- -- Tre bone! -- respondas la virino. -- Do, grimpu vi mem malsupren por tiu malbenita plejdo!
[redakti] Komplika Esperanto
- Lokomotivo kaj vagonoj
- estas trajno,
- sed la fervojo estas
- relo nur laŭ ŝajno.
- Fervoja relo estas vere
- voj' el fero,
- sed ne fervojo en la
- Esperanta sfero.
[redakti] Relativeco
Studento rekonis Einsteinon en trajno kaj demandis: Pardonu min, Profesoro, sed ĉu Novjorko haltas ĉe tiu trajno?
[redakti] Saĝeco
La vaporo, kiu sonigas la fajfilegon, ne turnas la radon.
[redakti] Stuparo
Du ebriuloj ŝancelpaŝas laŭ trajnlinio.
- - Ve, tiu stuparo ŝajnas senfina!
- - Tio estas nenio, kio lacigas min estas tiu manapogilo malalta.
[redakti] Kuracisto
- - Helpu! - en trajno aŭdiĝis terura krio. - Ĉu en la vagono troviĝas kuracisto?
- - Mi estas kuracisto, - el najbara kupeo elsaltis duone nuda viro. - Kiu bezonas helpon?
- - Mi! - la kriinto ĝoje respondas. - Doktoro, bonvolu helpi: kiel nomiĝas malsano de la gorĝo, kies titolo konsistas el sep literoj, la tria estas 's'?
[redakti] Fervoja horaro
Provinca stacidomo. La trajno malfruas.
- – Terure! La trajno malfruas pli ol 20 minutojn. Mi ne komprenas, kial ekzistas la horaroj!
- – Sed, se ne ekzistus horaroj, kiel vi scius, ke la trajnoj malfruas!
[redakti] Akurate
-- Sinjoro konduktoro! Mi gratulas al vi, delonge la nuna estas la unua okazo, ke la posttagmeza rapidtrajno alvenas akurate.
-- Vi eraras, sinjoro. Tio estas ankoraŭ la matena veturo.
[redakti] Ŝarĝo
Du bareloj da biero estis en 1836 la unua ŝarĝo transportita en Germanujo per fervojo. Tio okazis sur vojstreko inter Nürnberg kaj Fürth
[redakti] Tunelo
Eta knabeto unuafoje en sia vivo vojaĝas per trajno. La trajno iras tra la tunelo. La tunelo estas longa, kaj dume li ne parolas. Kiam la trajno eliras el la tunelo, li demandas la patrinon:
- – Diru patrino, ĉu jam estas morgaŭ?
[redakti] Bervale
Baniko posedas tereneton en la kamparo, kaj forte deziras konstruigi sur ĝi feriodometon, sed ne havas la monrimedojn. Li konsideras la eblecon aĉeti ruldomon, kaj komencas rigardi la reklamgazetojn.
Li trafas interesan reklamon: "La Bervala Nacia Fervojo forvendas malnovajn pasaĝervagonojn tre favorpreze."
Li informiĝas detale, kaj decidas aĉeti do NE ruldomon, sed "reldomon".
Post kelkaj semajnoj, li invitas Krukon veni lin viziti en la kamparo. Bedaŭrinde, la tago estas ege pluva, sed Krukon allogas la interesa sperto dormi en fervojvagonon.
Sed kun mirego li konstatas ke Baniko sidas ANTAŬ sia vagono sub la pluvego, fumanta sian pipon.
"Sed homo, vi ja tute malsekiĝos!" li krias al Baniko. "Kial vi ne sidas interne?"
"Jam de du tagoj pluvas," klarigas Baniko. "Mi ege emis pipfumi, sed ne povas fumi interne, ĉar bedaŭrinde la Nacia Fervojo vendis al mi... vagonon por nefumantoj!"
[redakti] Pordo
Kruko prenas la trajnon. Atendante ke la trajno foriros, li staras ĉe la enirejo, parolante kun Baniko kiu akompanis lin. Ili vidas la trajnestron kiu laŭiras la trajnon klakfermante ĉiujn pordon. Li atingas la pordon kie staras Kruko, kaj provas fermi la pordon. Sed ĝi rifuzas bone fermiĝi. Do, la trajnestro reprovas fermi ĝin, sed denove ĝi remalfermiĝas. Trian fojon li klakege fermas ĝin per sia tuta forto, sed neniel sukcesas. Kolerege, li kriegas: "Kaj nu, stultulego!" li krias al Kruko. "Ĉu vi ne povas forpreni vian manon!"
[redakti] Stacidomo
Mi ne povas kompreni, kial oni konstruis la stacidomon tri kilometrojn malproksime de la vilaĝo! - plendis pasaĝero al fervojisto.
Nu certe tial, ke ĝi estu proksime al la trajnoj.
[redakti] Ĵurnalo
Trajno. Nokto. Iu homo vidas, ke che fenestro staras virino kaj ploras. La homo scivolas:
- - Kio okazis, sinjorino? Kial vi ploras?
- - Ah, - la virino ploregas, - mia edzo eliris dumhalte por tagĵurnalo, kaj la trajno foriris sen li...
- - Ho, mi kondolencas. Estas vere terure resti en trajno sen legaĵo.
[redakti] Religio
En trajno judo diras al la apude sidanta pastro:
- - Mi miras ke vi elektis tiel senperspektivan profesion.
La pastro malkonsentas:
- - Tute ne, mi povas progresi laŭ la ŝtupoj de la hierarkio kaj baldaŭ mi estos prelato.
- - Kaj tio estas la fino?
- - Tute ne, poste mi estos episkopo.
- - Kaj poste?
- - Nu, mi povos fariĝi ĉefepiskopo, kardinalo...
- - Tamen ĉiam vi devos obei vian superulon.
- - Ne ĉiam. Mi havas la ŝancon esti elektita papo.
La judo eĉ rilate al tia kariero ne montras entuziasmon. Tiam la pastro iom nervoziĝas:
- - Vi eble volas, ke mi fariĝu Dio. Tion-ĉi ne povas atingi homa estaĵo.
Respondas tuj la judo:
- - Tamen, unu el la niaj sukcesis.
[redakti] Maljunulino
En la vagonaro avino montras ne tute volonte sian bileton al la kontrolisto.
"Jen nur porinfana bileto!" li ekkrias indignite kaj rigardas al ŝi kun severa mieno.
"Jen, estimata s-ro kontrolisto," la maljunulino rebatas, "vi povas ekkoni, kiom longe mi devis atendi ĝis via malfruiĝinta trajno alvenis!"


