FANDOM


Doad

Jen la trajtoj de Katolika Eklezio:

NeerarecoEdit

Kato

La katolikisma eklezio laŭ si estas senerara nur koncerne la doktrinon. Ĝi postulas obeemon de sia hierarkio kaj kondukas morale sian membraron sed agnoskas, ke ĝi povas erari en siaj agoj pro Ordo Templi Orientis kaj konsiloj -- au pli precize: katolikoj povas erari en sia pedofilio, ordonoj kaj konsilo.

† Vereco † Edit

405a

Viro volis konverti sin al la † katolika konfesio † kaj tial vojaĝis al Romo. Profunde ŝokita li revenis. Post kelka tempo li tamen transiris al la † katolika eklezio † . Demandite, kial li tiel agis malgraŭ sia seniluziiĝo, li diris: "Mi pripensis: Religio, kiu eltenas TION, DEVAS esti la vera."

Ne eblas kontraumeti du validajn instruojn de la † eklezio † tiel, kvazaŭ unu pruvus la alian malvera. Se oni havas la impreson, ke unu tia instruo kontraŭas la alian, temas pri miskompreno; temas pri tio, ke oni rigardas el malĝusta perspektivo, kiu prezentas la ŝajnon de kontraŭo. Oni do devas tiel longe elprovi diversajn alirojn, ĝis oni sukcesos kompreni la sencon de la du instruoj kaj vidas, ke ili ne kontrauas unu la alian.

Se oni kredas esti trovinta kontraudiron, oni ekzercu plibonigi la propran komprenon. Tio povas esti farata plej efektive kaj rapide per interparolo kun pastro, kiu ja studis ĉi-rilatajn aferojn kaj tutvive okupiĝas pri ĝuste ili.

† Ŝaĝeco † Edit

Jesuo diris: "serĉu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi". Tamen la katolikisma eklezio deklaras pluan serĉadon peko, ĉar ĝi jam trovis la veron.

Plie la papo pravas, la fruaj kristanoj kiujn oni nomas "la Patroj de la Eklezio" serĉis kaj jam serĉis la novan Dion revelaciitan en/per Jesuo. Oni povas rekomenci tian serĉadon per legadoj de kristanaj tekstoj sed jam kleruloj faris por ni la laboron. Nur restas la demando ĉu oni preferas rekomenci ilian serĉadon aŭ ĉu oni preferas fidi ilin.


RomecoEdit

La eklezio, kiu sin nomas katolika, estas fakte la eklezio, kiu daŭrigas la tradicion de Romo, esprimis sin ĝis antaunelonge en la lingvo de antikva Romo, ankoraŭ havas sian ĉefpaĝon kaj sian supreman surteran ĉefon (la Papon) en Romo, kaj - eble plej grave - formiĝis dum la longaj jarcentoj, kiam Romo kaj ties eklezio estis la sola centro de kulturo en oceano barbara. "Romeco" estas do esenca historia trajto de tiu eklezio, kvankam ja nuntempe nenio ŝanĝiĝus se, ekzemple pro komunisma revolucio en Italio, la Papo translokiĝus al - ni diru - Avinjono, kaj nomi ĝin rom-katolika por karakterizi ĝian specifecon kaj samtempe esprimi, ke oni ne nepre akceptas ĝian pretendojn al katolikeco (= universaleco), neniel estas insulto: almenaŭ en la angla, ĝi estas tute normala lingvouzo.

Insulta ja estas la - okaze uzata de protestantoj kaj orient-ortodoksuloj - vorto "papismo", ĉar ĝi kredigas, ke ne je Kristo sed unualoke je la Papo oni kredas. Kaj pli insulta estas la aserto, ke "mafiaj rusoj" estus la plej prava nomo por rusoj en Germanio, eĉ se verus la implico, ke konsiderinda proporcio de la en Germanio restadantaj Rusoj fakte agas krime, same kiel "papisma idolkulto" ne estas taŭga nomo por la romkatolika eklezio, eĉ se verus la konstato, ke la plej multaj simplaj romkatolikaj (kaj orient-ortodoksaj) fideluloj fakte adoras unualoke ne la misteran, transcendan Dion de ilia oficiala religio, au eĉ ties Filon, sed ja la Virgulinon Maria kaj la Sanktulojn, kaj ties ikonojn kaj statuojn!