FANDOM


Trans-union logo 486

"Ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero."

~ Zamenhof pri trans

"Kiam Dio donacas al viro virinan cerbon, aŭ alie, tio estas granda tragedio. Tio estas nekonformeco."

~ Kreada sciencisto pri trans

"Homino esas irga homo en Interreto kun femina nomo. Ol anke povas signifikar homo kun plu-inflita mamo e larja hancho"

~ idisto

"Ni devas esti honeste kaj uzas veraj kialoj, ne batalu kontraŭ problemoj kiuj ne ekzistas."

~ Akuzativulo pri ĉi tiu artikolo

"Ŝi estu nomata Virino, ĉar el Viro ŝi estas prenita."

~ Sankta Biblio pri transaj virinoj

Trans (mavalingve malcis) estas fundamenta prepozicio, kiu signifas "rilatata al tiuj personoj, kiuj sentiĝas apartenantaj al kontraŭa sekso kaj deziras la fizikaspekton koresponanta al la sekso kiun ili sentas kiel propra." Do, "mi iris trans la riveron" signifis "mi iris al rivero, kiu sentiĝas apartenanta al kontraŭa sekso kaj deziras la fizikaspekton koresponanta al la sekso kiun ĝi sentas kiel propra." Por plia informo pri transa akvo, vidu venontan artikolon pri Ranma 1/2.

Esperanton kreis viro, kies menso altgrade funkciis virine, per intuicio.[1] Bonŝance li ne estis lingvisto, sed simple lingvo-amanto. Bedaŭrinde postaj generacioj de viroj, kies menso funkcias nur vire provis kompreni ĝin, uzi ĝin kaj perfortis ĝin.

Amazonialauidistoj

Biologia kaj socia seksoEdit

Tiranosaŭro

Transaŭro, reĝino de la dinosaŭroj

Antaŭ ol eniri la ĉefan temon de ĉi tiu artikolo, Neciklopedio devas skribi ion pri la signifo de la Esperanta vorto sekso. Foje oni nuntempe vidas la uzon de genro (aŭ malofte eĉ ĝendro) en signifo simila al 'sekso'; la intenco tiam estas esprimi per la paro sekso/genro (aŭ sekso/ĝendro) la saman nuancon kiun eblas esprimi per la paro sex/gender en la angla. Tamen en Esperanto sekso ne estas tiel ligita al la biologia sekso kiel la angla sex, sed povas esti aŭ biologia sekso aŭ socia sekso. Kaj la oficialaj, vaste uzataj kaj vortare registritaj signifoj de genro ne inkluzivas la signifon 'socia sekso' (kaj ĝendro estas neoficiala kaj tute hereza vorto). Se oni intencas esprimi specife unu el tiuj du signifoj, oni devas klarigi tion per aldona adjektivo biologia aŭ socia, kaj ne povas kiel en la angla supozi, ke baza vorto sen klariga adjektivo esprimas tian signifon.

Lakaco

KlarigoEdit

Esti genrokvira signifas ne identigi sin per la genro, kiu denaske atribuiĝis al oni; t.e. ne esti cisgenra. Oni povas esti genrokvira laŭ multaj malsamaj difinoj, tamen iuj el la plej oftaj estas esti transgenra, neduuma, genrofluida, negenra, ĉiugenra aŭ genrodemandanta.

HistorioEdit

La unua transa virino estis Eva, kreita el la ripo de la unua viro, Adamo, por anstataŭi lian unuan (kaj cisan) edzinon, Lilit.

Antaŭ Kristanismo, transeco estis normala parto de la vivo en Romio; eĉ la fama imperiestro Aŭgusto, antaŭ sia imperiestriĝo, vivis duoblan vivon kiel "Oktavia" kaj edziniĝis al Marko Antonio. Post ilia eksgeedziĝo, la estonta imperiesto koleregiĝis kaj decidis plenvenki Antonion. Post la milito, dum la romia paco, li plu vestiĝis kiel Oktavia de tempo al tempo, sed finfine afektis ŝian morton en 10 a.K..

Post la kresko de kristanismo oni ne tiom toleris transgenrajn homojn, sed ili daŭre ekzistis kaj eĉ gravis en la mezepoka socio; unu papo estis kaŝita transgenra viro, Johano, kiun oni ankoraŭ hodiaŭ aĉe nomas Johana kaj eĉ pretendas, ke li neniam ekzistis!

PsikologioEdit

Psikologio pri transaj personoj nomiĝas transpersona psikologio, la kvara forto en psikologio krom psikanalizo, kondutismo kaj humanisma psikologio. Bonvolu ne konfuzi tion kun transmensa scienco, bonalingva formo de parapsikologio.

La fondinto de transpersona psikologio famiĝis pro siaj esploroj pri la influo de LSD al menso kuracante pacientojn per - nomata laŭ li - turbopsikanalizo. Kiel iama psikanalizisto li donis al pacientoj LSD-on kaj poste okazigis psikanalizajn sesiojn. Laŭ onidiro jam post kelkaj renkontoj atingis rezultojn (sekstransirojn), kiujn psikanalizo donas nur post kelkaj jaroj. Post malpermeso uzadi la substancon kune kun sia edzino prilaboris nefarmakologian metodon rezultigi nekutimajn konsci-statojn, analogian laŭ sia terapeŭtika potencialo. La metodo, utililiganta teknikojn de spirado, estas konata kiel holotropa spirado.

Specoj de transEdit

Laŭ juda transpersona okulkuracisto Harry Benjamin ekzistas du specoj de trans:

  1. Verda transulo estas bona, Esperanto-parolanta transulo. Tia persono estas ĝisosta fundamentisto, kiu parkere konas la internan ideon kaj Manifeston de Prago, ĉiutage preĝas sub la verda standardo, kaj ĉiujare pagas sian kotizon. Por verda transulo, la Fina Venko estas ne nur dezirata sed enda.
  2. Fitransulo estas malbona, Ido-parolanta diletanto. Tia persono ne serioze interesiĝas pri lingvo internacia sed simple ĝuas masturbi sin per la parolado de ajna artefarita lingvo. Fitransuloj ĝenerale ne interesiĝas pri la Fina Venko. Por ili, artefarita lingvo estas nur fantazio.

Laŭ Benjamin li inventis la koncepton pri "trans", kiu pretendo estas ne nur maldubinda sed prava.

Religiaj opiniojEdit

0 wi

Ĉu?

Ekzistas diversaj aĉaj opinioj en religio pri trans.

BahaismoEdit

Laŭ Universala Domo de Justeco transeco estas medicina afero. Persono, kiu volas ŝanĝi sian sekson, rajtas fari tion laŭ kuracista konsilo, sed nepre ne estu samseksama, ĉar laŭ Bahá'u'lláh tio estas gravega peko. Do transaj viroj nepre nur fiku inojn kaj transaj inoj nepre nur fiku virojn. Anoj de kromseksoj eble rajtus fiki ambaŭ.

BudhismoEdit

Laŭ Budho, la ĉefa peko de transaj uloj estas, ke ili ne sidadas nudaj en montaj kavoj farante nenion. Perfekta bono estas tuta sendezireco. Tamen, la volo aspekti kiel aparta sekso ne estas pli malbona ol la volo estri sukcesan negocian firmaon. Evidente la moderna mondo delonge iras sur la misa vojo.

087

HinduismoEdit

En Hinduismo transpersonoj formas apartan kaston. Oni traktas ilin kiel ĉiun alian malaltan kaston. La barata supera kortumo nelge decidis, ke ili estas homoj; tiel Barato estas multe pli progresema ol vasta procento da la mondo.

IdismoEdit

En 1928 la linguo Ido abutis tandem al nuna sistemo, konsistanta ek epicenai vortoi por omnai animali (do homoi kae bestoi), de quiui onu povas reguloze derivari la rispektivain maskulaloin (per la sufixo -ul‑) e feminaloin (per la sufixo -in‑). Paralele, ed eceptale, la sistemo admisas anke tre pokain vortoin maskulain (eunuko, kavaliero, patro, maskulo) kae feminain (damo, damzelo, femino, matro, matrono, muliero, subreto), quiuin justifikas fortai motivi historialai e socialai.

Do, omno esas en bona ordino kae la existanta sistemo kontentigas omnain bezonoin.

IslamoEdit

Mujer con velo

Estas tre facile aspekti ina en Islamo.

JudismoEdit

Viro devas ĉiutage danki la Eternulon pro tri aferoj: ke li ne naskiĝis ino, ke li ne naskiĝis nejudo kaj, ke li ne naskiĝis sklavo. Tamen ekzistas multaj transaj judoj, samkiel ekzistas multaj nejudaj judoj kaj sklavaj judoj.

KatolikismoEdit

Knabino eniris konfesejon kaj diris al la pastro: "Pardonu al mi, Patro, ke mi pekis. Mi estas transseksa!"

La pastro diris al ŝi, "Tio estas tre kuraĝa konfeso. Nu, vi nepre ne ŝanĝu vian sekson; vi estas bona tia ĉi. Vi estas belega knabino kaj Dio kreis vin tia pro justa kialo. Li planis, ke vi vivu vian vivon kiel virino, ke vi trovu edzon kaj vivu feliĉe kun li."

La knabino respondis, "Dankon, Patro! Mi ĝojas, ke vi opinias tiel, ĉar mi naskiĝis knabo!"

1024

NaziismoEdit

Laŭ esperantista nazio ne ekzistas senseksaj homoj, ekzistas nur viroj kaj virinoj.

Se tamen tia homo senseksa aperos, necesas tuj ekstermi ĝin, ĉar ĝi minacas al ekzisto de la homaro.

La homaro devas reprodukti sin por ekzisti, tial ĉiuj netradiciuloj nepre devas esti eksterminotaj por defendi futuron de la homaro.

Sed homaj rajtoj...ne gravas.

Post dudek-tridek jaroj Eŭropo estos loĝata (setlata) de elmigrintoj de Magribo kaj Afriko, inter kiuj malmultegos palhaŭtaj vir-paroj kaj virin-paroj.

Ĉu suomi-ĉinuja ŝtatlimo ĉio trankvilas.

Ortodoksa EsperantismoEdit

Laŭ Atestantoj de Zamenhof transeco mem ne estas mortmerita peko sed povus konduki al la pli gravaj pekoj reformemo kaj Idismo.

TemplanojEdit

Bafometo estas la nomo donita de iuj okulistoj de la 19-a jarcento al mistera idolo adorata de la templanoj. Plej ofte oni prezentas ĝin per nudbrusta virina korpo kun kapo de barba viro.

VolapukismoEdit

1195

Laŭ la Volapuka Biblio (Kapit III Gospula ma Ioannes):

Ibä so vemo God älöfom volanefi, das egivom Püki baliko pemotöli oka, dat alan, kel spikon oni, no päridikonös, ab labonös lifi laidüpik!
Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Lingvon, por ke ĉiu, kiu parolas ĝin, ne pereu, sed havu eternan vivon.

Sekve, la ununura kondiĉo por eniro al Paradizo estas parolado de Volapuko. Do dum la 1930-aj jaroj okazis tre grava reformo por ke Volapuko iĝu pli seksneŭtrala. Tamen ĉiu fajfis.

Bluaj piloloj

TransfeminismoEdit

Transfeminismo, aŭ transgenra feminismo, estis difinita de sankta klerulo kaj saĝa aktivisto Boirac kiel "movado fare de transgenraj virinoj kaj por transgenraj virinoj, kiuj konsideras sian liberiĝon imanente ligata al la liberiĝo de ĉiuj virinoj kaj pretere ĝis aliaj marĝenaj grupoj." Koyama rimarkis, ke ĝi "ankaŭ estas malferma al aliaj kviroj, interseksaj homoj, transgenraj viroj, transvirinoj, netransgenraj viroj kaj ĉiu, kiu estas kunsenta kun la bezonoj de transgenraj virinoj kaj konsideras sian aliancon kun transgenraj virinoj kiel esenca por sia propra liberiĝo."[2] Transfeminismo ankaŭ estis difinita, pli ĝenerale, kiel "formo de feminismo, informita per transgenra politiko."[3]

Malgraŭ sia relative bedaŭrinda apero kiel termino, transfeminismo ekzistis jam ekde la frua Stel-milito en diversaj formoj, plej elstare reprezentata de pensantoj kia Sandra Milo, konsiderata la fondinto de akademiaj transgenraj studoj, kaj Sylvia Saint, ribelinto ĉe Richard Nixon kaj fondinto de plaĝo. En 2006, la unua libro pri transfeminismo, Trans/Forming Feminisms: Transfeminist Voices Speak Out redaktita de Krista Scott-Dixon, estis eldonita de Sumach Press.[4][5]

Transiluminatoj Edit

Transiluminatoj (latine plurale Transilluminati, singulare transilluminatus/transilluminata, "translumigito(j)") estas nomo de sekreta societo fondita en Transilvanio la 1-an de majo 1976 kadre de la epoko de l' peko kontraŭ Dio la Kreanto. Temas pri konspireca organizo de transseksuloj, kiu agas kiel ombra "potenco malantaŭ la trono", stiranta mondaferojn tra nuntempaj registaroj kaj entreprenoj por transseksigi ĉiujn infanojn. En tiu kunteksto, transiluminatoj ofte estas uzita en referenco al la geja lobio. Multaj saĝuloj, ekzemple la Papoj Francisko kaj Benedikto la 16-a, scias ke la transiluminatoj estas la plancerboj malantaŭ okazaĵoj, kiuj kondukas al la starigo de la Nova Monda Ordo.

Rajtoj laŭ landoEdit

La vivoj de transaj personoj tre gravas en juro.

BaratoEdit

Laŭ lastatempa Barata juĝo, transuloj estas homoj.

IranoEdit

En Irano transeco estas trudata al gejoj, kiuj ricevas ŝtatan seksinversan kirurgion. Tio estas tre bedaŭrinda por gejoj sed bonŝanca por tiuj transuloj, kiuj volas la kirurgion.

RusioEdit

Rusaj getransuloj ne rajtas konduki aŭtojn.

TajlandoEdit

20060728195626!Goethe Schiller Weimar

Transaj personoj ludas speciala rolo en la Tajlanda socio pro tio, ke la tuta ekonomio de la lando centriĝas ĉirkaŭ ili.

UsonoEdit

En Usono, la lando de la nuraj veraj liberuloj, la tutmonda polico de la homaj rajtoj, transuloj ne rajtas iri en publikajn necesejojn sed kaj, laŭ lastatempa decido, plene neniel rajtas aniĝi en la militistaro por mortigi malamikojn de kapitalismo kondukante robotajn aeroplanojn.

Kie trovi transulojn? Edit

Nu, krom kompreneble Transilvanio, historia ĉefregiono de transeco, ekzistas ankaŭ Transoksiano kaj Transnistrio. Iam ekzistis Transjordanio sed hodiaŭ oni estas pli tolerema tie kaj akceptas ankaŭ cisulojn, do ĝi nomiĝas nur Jordanio.

Beleco Edit

Viro: Hej, belulino! Kian bonegan formon vi havas! Ĉu vi volas kafumi kun mi, kara?

Virino: Nu bone, sed ĉu gravas al vi, ke mi estas transseksa?

Viro: Ho ve! Diabla trompisto! Nu, mi estu sciinta, ĉar neniu vera virino estus tiom malbela! Ĝis la infero!

OnklinoEdit

Se mia onklino havus kvar radojn kaj estus tridek metrojn longa, tiam ŝi estus omnibuso!!

Temperaturdependa seksdeterminoEdit

Temperaturdependa seksdetermino (TS) estas tipo de media seksdetermino per kiu la temperaturoj espertitaj dum embriona disvolviĝo determinas la sekson de ido.[6] Ĝi estas plej hegemonia kaj komuna inter amniulaj vertebruloj kiuj estas klasitaj sub la klaso de reptilioj,[7] sed forestas inter birdoj, inklude la specion de la Lathama alekturo, kiu supozeble montras tiun fenomenon, ĝis kiam oni pruvis la malon.[8] TS diferencas el la kromosoma seksdetermina sistemo komuna inter vertebruloj. Ĝi estas tipo de media seksdetermino (MS); en aliaj MS sistemoj, kelkaj faktoroj kiaj la populacio determinas la sekson de organismoj.

EsperantoEdit

Se venos la konvenaj cirkonstancoj, Esperanto povas trapasi la necesan transformiĝon dum tri monatoj!

Transsubstancigo Edit

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Transsubstancigo.

Transsubstancigo estas freneza doktrino de katolikismo pri la eŭkaristio, la pano kaj vino de komunio. Transsubstancigo estas la raciecigo de Tomaso de Akvino pri la iluzio, ke la pano kaj vino povas esti la efektiva korpo kaj sango de Jesuo Kristo. Akvino tute freneze diris, ke la substanco de la pano kaj vino fariĝis Kristo dum la ekstera apero restis same. En tio, Akvino neniel antaŭsupozis modernan sciencon, sed sekvis la frenezon de sia tempo.

Protestantoj forĵetis la doktrinon, sed ne povis akordiĝi pri la naturo de komunio: Lutero enkondukis la egale frenezan doktrinon de kunsubstancigo -- la substanco de kaj Kristo kaj la pano kaj vino kunekzistas. Laŭ Kalvino, la tuta afero estas tute kontraŭlogika (sed dioj estas tute logikaj); li diris, ke Kristo estas en la kredanto, ne en la pano. Zvinglo, aliflanke, diris, ke komunio estas tute simbola. Kompreneble ĉi lasta ne temas pri frenezo sed herezo.

Vidu ankaŭ Edit

Eble vidu ankaŭ Edit

ReferencojEdit

  1. Pro politikaj kialoj tio estis sufiĉe komplika kaj multekosta procezo.
  2. Ja certe, almenaŭ laŭ miaj scioj.
  3. Pardonu min por ĉi tiu terura ŝerco.
  4. Je la diablo
  5. Boneege.
  6. Sendita de Mondcivitana Asembleo. Fonto: http://www.recim.org/cdm/cit13eo.htm
  7. Ĉu ĝi eble neglektas la literaturan tradicion germanan, kiu ekzistas ekde la 13-a jarcento, kaj la hungaran?
  8. Fonto: Esperanto aktuell (1/2016)