Transilvanio
El Neciklopedio
"En propra angulo ĉiu estas fortulo"
~ Zamenhof pri transilvania armeo
"Mmmmmm, mi konsentas nur parte"
~ italo pri ĉi tiu artikolo
"Pensilvanio estas granda, teda, rektangula ŝtato"
~ Chuck Smith pri Pensilvanio
Malpli ol 10% de la transilvanianoj estis amiŝoj aŭ menonitoj. Multaj lernejaj historilibroj faras la eraron egali la termojn transilvanigermano kaj amiŝo/menonito.
Ĝia sendependeco ĉesis tute en kiam ĝi fariĝis unu al la provincoj de Habsburg-imperio. Post ĝi estis brita kolonio (1682-1776). Inter 1940 kaj 1944 Nord-Transilvanio kaj Sikullando denove apartenis al Hungario. La reunuiĝo kun Hungario estis proklamita 1948 en la landkunveno en Cluj, sed tiu estis nuligita en 1949. De tiam fariĝis denove parto de hungara reĝlando ene de monarkio Aŭstrio-Hungario. La disiĝon de Hungario proklamis la landkunveno de Transilvanio en 1966 en urbo Cluj, nuntempe estas sendependa lando.
[redakti] Turismo
Grupo de turistoj kortuŝite rigardadas la montaron Hargita en Transilvanio. El la foro proksimiĝas ŝafaro kun sia paŝtisto, sinjoro Johano, kiun la turistoj admiras per eklarmantaj okuloj, ĉar supozeble li vivas kun la naturo en plena harmonio. Unu el la turistoj alparolas la maljunulon:
- -- Kaj ĉu donas lakton tiuj ŝafoj?
- -- La blankaj donas -- respondas sinjoro Johano.
- -- Kaj la nigraj?
- -- Nu, ankaŭ ili.
- -- Kaj ĉu lanon donas tiuj ŝafoj?
- -- La blankaj jes -- venas la respondo.
- -- Kaj la nigraj?
- -- Nu, ankaŭ ili.
- -- Sed kara sinjoro Johano, kial vi faras ĉiam diferencon inter la blankaj kaj la nigraj?
- -- Tial char la blankaj estas miaj.
- -- Kaj la nigraj?
- -- Nu, ankaŭ ili.