FANDOM


"Ne kraĉu en puton, ĉar vi trinki bezonos"

~ Zamenhof pri trinkado

"La unua konstato estas nekorekta"

~ Pesimisto

"Le min noi ama un fémina, le plu ella prisa nos"

~ Reformemulo en trinkejo

Trinkejo (aŭ koktelejo aŭ drinkejo) estas ĝoja ejo, kie oni servas ĉefe trinkaĵojn de malantaŭ verŝotablo. La plej multaj drinkejoj estas malfermitaj nur vespere kaj nokte, iaj ankaŭ tage.

Ekzistas trinkejoj, kie oni servas nur bieron, nur koktelojn aŭ nur vinojn.

Trinkejo

BieroEdit

2578 n

- Ĉu bieron? – demandas la kelnero ĉiama kliento.

- Ne, mi estas per aŭto. Nur mineralakvon.

Post iom la kelnero revenas alportante bieron:

- Vi povas senzorge eltrinki la bieron! Iu forŝtelis vian aŭton…

Trinkejo kaj drinkejoEdit

En drinkejo oni drinkas. En trinkejo oni trinkas. Inter drinkejo kaj trinkejo estas sama diferenco kiel inter drinki kaj trinki.

En trinkejo oni estingas korpan soifon. En drinkejo oni estingas spiritan soifon. Sama loko, malsama celo.

Ĉu?Edit

- Kelnero! Bonvolu doni al mi hhartenbraungevratenshtajzengorbejstraut kun citrono.

- Pardonu, kion vi diris? Hhartenbraungevratenshtajzengorbejstraut kun kio?

MonoEdit

90% de mia mono mi elspezas pro alkoholaĵo, la ceteraj 10% pro la kelnero.

RazistoEdit

Design (1)

Ebriiĝinta razisto eliras el la drinkejo kaj deklaras al sia amiko:

- Sciu, karega! Kio ajn okazu al vi: se via edzino forlasos vin, se via hejmo bruligsos, se viaj infanoj grave malsanigsos, venu al mi! Mi ĉiam pretas razi vin senpage!

Ĉe trinkejoEdit

Ĉiumatene sinjoro eniras trinkejon kaj trinkas, unu post la alian, tri viskiojn. La trinkejestro diras al li:

- Se vi preferas, mi povas meti la tri viskiojn kune en unu pli grandan glason.

- Ne, vidu: mi havas du fratojn, kiuj laboras eksterlande, kaj kun ĉi tiuj tri glasetoj estas, kiel ni tri estus trinkantaj kune.

Iumatene, la sinjoro mendas nur du viskiojn. La trinkejestro zorgoplene demandas:

- Ĉu okazis io malbona al unu el viaj fratoj?

- Ne ili fartas bone. Estas mi, kiu promesis al mia edzino ĉesi drinki.

Drinkejo kaj TavernoEdit

7183 n

"Drinkejo" -- Loko kie oni drinkas (=trinki alkoholaĵon), do ĝi estas "taverno". Tamen "drinkejo" estas vorto pli semantik-vasta ol "taverno". Law PIV, "taverno" estas "pli-malpli luksa drinkejo, kie oni povas ankaw manghi". Do "drinkejo" estas "taverno" sed ankaw povas esti malriĉa ebriulejo, kie oni ja tro drinkas. Kiel vi vidas ne estas pro manko de vortoj ke esperantisto ne drinkas.

PungnadoEdit

Drinkemulo eniras drinkejon kaj petas la mastron:

— Rapide! viskion, antaŭ ol komenciĝos la pugnado.

La mastro donas la viskion. La drinkemulo post kelkaj minutoj denove:

— Rapide! ankoraŭ viskion, antaŭ la pugnado.

Donite la dua viskio post iom jam denove petas la drinkemulo:

— Mastro! Rapide, ankoraŭ alian viskion, antaŭ la pugnado.

Finfine doninte la trian viskion la drinkejmastro demandas:

— Amiko, pri kiu pugnado sub la suno temas?

Respondas la drinkemulo:

— La pugnado kiu okazos, kiam vi trovos min senmona por pagi la viskiojn...

ServoEdit

4

Ulo estis en drinkejo kaj apud li ebriulo estis dormanta sub tablo. Okazis ke po dudek minutoj la drink-ist-estro iras al ebriulo, batetas lin kaj krias:

- VEKighUUUUUUU!

Post la kvara fojo, la ulo ne eltenis kaj vokis la drinkistestron:

- Kiu fike estas tio? Kial vi vekas la ebriulon kaj lasas lin daŭri sub la tablo?
- Diable, li pagas al mi ĉiam kiam mi lin vekas...

PaŝoEdit

Ulo eniras la drinkejon... paŝante sur la manoj. La drinkejestro demandas la kialon.

'Tre simple,' respondas li. 'Mia edzino devigis min promesi ke mi neniam plu metos la piedojn en la drinkejo....'

KonjakoEdit

-- Kelnero! Blanka haro estas en mia konjako.
-- Kio estas la problemo? Vi ja petis la plej malnovan!

DuopeEdit

Avertoj

Ebriulo alvenas trinkejon kaj aproksimiĝas de tablo kie estas sidata du uloj tute samaj unu al alia:

- Ĉu mi vidas bone?
- Tute jes - respondas unu el ili, amema. - Ni estas ĝemeloj.

Nekredante la ebriulo diras:

- Ĉu vere? ĉiuj kvar!

KvaropeEdit

Kvar amikoj renkontiĝas en drinkejo, ili tro trinkas kaj eliras tro ebriaj. Pasante en domo de unu el ili, ili vokas per sonorilo.

Tiam ino kun senordaj haroj aperas kaj diras:

- Tre bele, tria matene kaj vi ĉiuj tute ebriaj!

Kaj unu diras:

- Ne plendu, sinjorino. Diru kiu el ni kvar estas via edzo, ĉar la aliaj volas iri.

GemaljunulojEdit

Blankhara maljuna ĝentlemano, eble 80-jaraĝa, tre bone vestita kaj dignaspekta, kun ornama kano, ktp, eniras luksan drinkejon kaj ĉirkaŭrigardas.

Ĉe la verŝtabulo sidas egale eleganta damo, proksimume samaĝa, kun bonstilaj hararanĝo kaj orelringoj, ktp. Ŝi ne havas kunulon sed drinkas sole.

La maljuna ĝentlemano indiferente kaj gracie sidiĝas ĉe la verŝtabulon apuda la damo, mendas drinkaĵon, turnas sin al la damo kaj diras:

"Pardonu min, Sinjorino; ĉu mi venas ofte ĉi tien?"

InoEdit

Ĉe la trinkeja verŝtabulo, amorema viro klinis sin apud alloga virino kaj demandis (ne tre originale)," Mi antaŭe vidis vin aliloke, ĉu ne?"

"Jes" estis la simpla respondo.

"Kie?" demandis la viro.

"Mi preferas ne diskuti tion", ŝi respondis,"Ĉar mi ne volas embarasi vin."

La viro, nun eĉ pli fascinata, persistis. "Nun mi absolute devas rememori la lokon kie ni antaŭe renkontiĝis!"

"Do, ĉar vi tiom persistas," ŝi rezignacie respondis, "Mi estas la akceptistino ĉe la Kliniko de Veneraj Malsanoj."


7095 n

AlieEdit

Ebriegulo eniris trinkejen kaj rigardinte al iu virino tie, kisis ŝin. Ŝi saltis de la seĝo kaj vangofrapis lin. Li tuj pardonpetis kaj diris, "Pardonon, mi pensis vi estas mia edzino. Vi aspektas kiel ŝi." Do, la virino ekkriis: "Ho vi vanta, feka, aĉa ebriulo!!!" La ebriulo murmuris, "Amuze... Vi eĉ sonas kiel ŝi."

NaciecoEdit

En Pariza trinkejo sidas viro antaŭ grandega vinbotelo. Alia gasto alparolas lin:

- Ĉu vi ne scias ke ĉiujare 50.000 francoj mortas pro alkoholo?

Spite al tio la viro prenas grandegan gluton kaj diras:

- Mi estas svedo.

FilozofioEdit

CkI

Ulo staras che la verŝobufedo, kaj filozofiumas kun la kelnero: Nu, jam venis kaj forpasis nova semajno.

Kelnero: Vi pravas.

Ulo: Kaj nova semajno ekkomenciĝos.

Kelnero: Jes ja.

Ulo: Estas la sama afero, semajnon post semajno.

Kelnero: Efektive.

Ulo: De unu semajno al alia.

Kelnero: Jes.

Ulo: Malnovan semajnon ĉiam sekvas nova.

Kelnero: Certe.

Ulo: Nu, jam estas la horo hejmeniri. Do, ĝis la venonta semajno!

Kelnero: Mi jam komprenis.

MiecoEdit

Du ebriaj viroj ekamikiĝis en la drinkejo. Unu el ili fanfaronas pri siaj luksaj havaĵoj, kaj li finfine invitas la novan amikon viziti sian hejmon. Ili alvenas al belegan parkon ĉirkaŭbaritan per forĝita ferobarilo. Ili eniras, kaj la gastiganta viro klarigas, kiom da skulptoj, lagetoj ktp. troviĝas en ĝi. Enirante la domegon la gasto nur gapadas kaj miras pri la vidaĵo. La dommastro montras ĉiun ejon de la domo, kaj fine ili alvenas la dormoĉambron. Tie kuŝas tute nuda belega juna virino kun same bela juna viro. La dommastro fiere diras al sia gapanta amiko: vidu, tiu diina junulino estas mia trezoro, mia amata edzineto. Kaj jen, vidu tiun Adonis-staturan viron apud ŝi. Nu tiu estas mi!

NomoEdit

Malfeliĉo

Du uloj varmigas la taburetojn en sia drinkejo. Ankaŭ kiel kutime, unu varmigas la aeron per siaj anekdotoj pri knabinĉasado, ĉiam sukcesa. Lia kunulo estas multe pli retenita. Li scivolas pri la verecgrado de la rakontoj, sed evidente ne emas kolerigi sian amikon per rekte esprimita dubo.

"Sciu," li fine diras dum unu el la maloftaj momentoj kiam la unua ĉesas oratori, "miaflanke, mi neniam estis amorinta mian edzinon antaŭ nia geedziĝo. Kaj vi...?

"Nu," respondas Kruko post longa bierglutado, "mi ne scias! Kiel ŝi nomiĝas?"

AfiŝoEdit

Sur la pordo de trinkejo, oni legas:

- Kiu trinkas por forgesi, estas petita pagi antaŭe.

TruoEdit

567528 n

Ebriulo frapas la pordon kaj krias:

- Edzino, ĵetu al mi la ŝlosilon!

Ŝi jetis. Li provas malfermi, sed ne povas trafi la truon kaj li denove krias:

- Edzino, jetu la truon!

Specialaj servojEdit

En loka restoracieto belega virino proksimiĝas de la baro. Ŝi signas al la kelnero, kiu proksimiĝas. Kiam li alvenas, ŝi signas allogmaniere, ke li proksimiĝu pli. Li kliniĝas super la baron. Ŝi dolĉe ekkaresas lian abundan barbon.
- Ĉu vi estas la estro? ", demandas ŝi karesante sensuale lian vizaĝon.
- Hem... fakte ne. ", respondas la kelnero.
- Ĉu vi povus lin venigi? ", demandas la virino trapasante sian manon en la hararo de la kelnero.
- Fakte... bedaŭrinde ne. ", sufloras la kelnero videble ĝuante pri la situacio.
- Ĉu vi povus fari ion por mi? ", demandas la virino nun glitigante siajn fingrojn sur la lipoj de la kelnero.
- Memkompreneble! ", respondas la viro.
- Mi ŝatus lasi al li mesaĝon. ", diras ŝi enŝovante unu fingron, kaj iom poste alian, en la buŝon de la kelnero, kiu suĉas ilin milde.
- Pri kio temas? ", demandas la kelnero.
- Diru al li, ke ne plu estas necesejpapero nek mansapo en la porvirina necesejo.

Ho, ve!Edit

Kompatindulo sidas en drinkejo, li aspektas vere mizera. De pli ol duonhoro li simple sidas tie, rigardante sian glason kvazaŭ li volus dronigi sin en ĝi.

Tiumomente eniras kamionisto kiu sidiĝas apud lin, rimarkas lian malfeliĉegan mienon, donas al li amikan frapeton surŝultran, prenas lian glason kaj fortrinkas la enhavon.

Vidinte ĉion ĉi, la mizerulo ekploregas....

"Nu, nu," tuj diras la kamionisto, "ne ploru pri tio, temas pri bagatelo. Mi ja pagos al vi alian glason. Mi faris tion nur ĉar mi vidis ke vi estas tiom malgaja...."

Kaj la alia respondas:

"Ne, ne pro tio mi ploras. Hodiaŭ estas vere la plej malbona tago en mia vivo. Ĉi-matene mia vekhorloĝo ne funkciis, do mi alvenis malfrue al la laborejo. Mia estro estis kolerega, kaj li maldungis min. Kiam mi volis iri hejmen, mi konstatis ke iu ŝtelis mian aŭtomobilon, kaj la polico diris ke estas neniu indico, ke ili verŝajne neniam retrovos ĝin. Kaj evidente, mi ne havas kontraŭŝtelan asekuron.... Do, mi iris hejmen per taksio. Poste mi konstatis ke mi lasis mian paperujon kun mia tuta mono en la taksio, kiu jam foriris. Enirante la domon mi trovis mian edzinon en la lito kun mia plej bona amiko. Do, mi eliris la domon, decidinte fini mian vivon. Mi eniris tiun ĉi drinkejon, kaj ĵus antaŭ ol mi povis mortigi min, vi alvenis kaj trinkis la venenon kiun mi estis trinkonta...."

Malfacila HejmeniroEdit

Viro sidis en drinkejo kaj kontrolis sian brakhorloĝon. Estis tempo por hejmeniri. Li stariĝis sed falis planken. "Diable!" li diris al si. "Mi trinkis tro multe. Eble, si mi iras eksteren, mi faros pli bone en la freŝa aero."

Li rampis el la pordo, stariĝis, kaj falis denove. Sed estis malgranda distanco al sia hejmo, do li rampis. Li sukcesis malfermi sian pordon kaj rampis al la lito. Ŝajne, lia edzino remarkis nenion.

Je la sekva mateno, kiam li vekiĝis, sia edzino rigardis lin kolere kaj diris, "Vi edzaĉo. Denove vi pasigis la tutan vesperon en la drinkejo kaj grande ebriiĝis. Vi hontu pri tio."

"Kial vi diras tion?"

"Vi ne povas trompi min. La drinkejo ĵus telefonis. Vi lasis vian rulseĝon tie denove."