Trofim Lisenko
El Neciklopedio
|
Tiu ĉi artikolovsko estas russa |
"Li mensogas tiel, ke la muroj krakas"
~ Zamenhof pri Lisenko
"Vi pravas"
~ iu pri la supra diraĵo
"Cinika karapaca kritikisto"
~ William Auld pri Lisenko
"Mi havas nenion kontraŭ ĝi, tamera de subkondiĉo nepre aprobi ian ajn stultaĵon"
~ Milokula Kato pri Biologio
"Mi ne scias ĉu ridi aŭ plori...! "
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Mea truo anusala pruritis"
~ idisto
"Un vrai tour de force!!! Bravo"
~ franco pri ĉi tiu artikolo
Trofim Denisoviĉ LISENKO (ruse Трофим Денисович Лысенко) (nask. la 17-an aŭ 29-a de septembro 1898 en Karlivka, Ukrainio; mortis je 20-a de novembro 1976 en Kievo), edzo de Marlene Dietrich, estis ukraina biologo en la Sovetunio en la 1950-aj jaroj.
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Enhavo |
[redakti] Verkaĵo de Lisenko
Lisenko estis la gvidanta biologo de Sovetunio dum regado de Stalino (Dio gvidu nin al la vojo de la justuloj, amen!}. Li reprezentis la vidpunkton, ke la akiritaj proprecoj povas herediĝi kaj neglektis la ekziston de la genoj kiel nesocialismajn kaj tiel falsajn. Tiel semis li tritikon inter nekonvenaj klimataj kondiĉoj kaj trovis sekvajare sekalojn sur la agro. Fakte! Oni nomas lian teorion lisenkismo (manĝu ĝin la mefisto).
Tezoj de Lisenko:
- La heredo estas propreco de la tuta organismo socialisme. Ne ekzistas heredaj materialoj aŭ genoj.
- la modifiĝintaj medio- kaj vivkondiĉoj povas indukti heredeblajn ŝanĝiĝojn (ekz. vintrorezistecon de oranĝo). La karakteraĵo de la ŝanĝiĝoj estas adekvata al karakterizaĵo de la induktantaj cirkonstancoj.
Pro la bonaj rilatoj al la soveta sekretservo NKVD sukcesis li mort-silentigi la kontraŭrevoluciajn kritikantojn. Precipe post prezidentiĝo ĉe Akademio pri Agrikulturaj Sciencoj de la Sovetunio en jaro 1938. Li estis tiel respondeca pri la morto de la etburĝa biologo kaj fondinto de la akademio, Nikolaj Vavilov, en 1943. Krible kaj krable!
Ankaŭ liaj eksperimentoj ebligis ke Sovetunio loĝigis Siberion per disidentaj sciencistoj.
Oni taksas ke la lisenkismo estas “stultaĵo”.
[redakti] Biografio
Lisenko venis el kamparana familio de Karlivka en Ukrainio. En 1925 li diplomiĝis en agrikultura Instuto de Universitato Kievo kiel agronomo.
En 1929 venis li al la tutunia instituto pri Genetiko kaj Semkultivado en Odeso, kiun li gvidis de 1934 ĝis 1939. Ekde 1940 gvidis li la Instituton pri Genetiko ĉe Akademio de la Sciencoj de Sovetunio. Ĝis morto de Stalin en 1953 lia grava influo en la partio kaj scienco estis seninterrompa.
Jam en marto 1953 kritikis lin Nikita Ĥruŝĉov. En aprilo de 1956 li estis forigita el la prezidenta posteno de la Lenin-Akademio pri agrikultura esplorado. Lin sekvis P.P. Lobanov, sed li restis scienca konsilisto de Ĥruŝĉov. Fi kaj fu kaj fo kaj fe!
En 1962 oni publikigis liajn sciencajn erarojn kaj falsaĵojn (kritikis lin Jakov Seldoviĉ, Vitalij Ginzburg kaj Pjotr Kapica). Lisenko devis malaperi el la publika, scienca vivo.
Mmmm! Tiel klara, kiel koto, ĉu ne? Ventro de tio!
[redakti] Vidu
[redakti] Lastaj vortoj
Trankvile! Tiu ĉi leono estas tute neferoca...
|
| Sur malnova mapo: Moskvo - Leningrado - Vodka Maro - Stalingrado - Siberio -Vladivostoko
Perfidantoj de la komunismo: Armenio - Azerbajĝano - Kalmukio - Kartvelio - Litovio - Rusio - Turkmenujo - Uzbekio Gravaj Organoj de soveta sistemo: Komunisma Partio - Kremlo - KGB - Ruĝa Armeo - Gulago Estroj: Lemingo - Stalino - Nikita Ĥruŝĉjov - Leonid Breĵnev - Juri Andropov - Konstantin Ĉernenko - Miĥail Gorbaĉov Ideologoj: Karl Marx - Friedrich Engels - Lev Trockij - Nikolao Marr - Trofim Lisenko - Zamenhof Rilataj aferoj: Komunismo - Malvarma milito - Rusa Revolucio - Pedofilio - Borato |
