Trolo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Li minacas per fingro en la poŝo"

~ Zamenhof pri trolo
1334587799300.jpg

"Nur vi ĉiam saĝas kaj pravas, via trola moŝto"

~ Slavik Ivanov

"Sinónimos de trolo: sodomita"

~ esperanta-hispana vortaro pri trolo

"La esperanto komunumo en Ipernity estas taŭga rimedo por ne fariĝi homofoba..."

~ trolo pri gejaj esperantistoj

"Trolo estas granda reto por kapti fiŝojn"

~ Vikipedio pri trolo

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho pri la supra diraĵo

"Mi ĝojas pri tio. JES!"

~ Cindy McKee pri ĉi tiu artikolo

"Kiu nur esperas kaj ne agas, tiu povas esperi pri nenio"

~ Hans-Georg Kaiser
Trolo.jpeg
Trolo (bonalingve trenloganto, el la rusa Я очень рад, ведь я, наконец, возвращаюсь домой) estas mita estulo el la interrreta mitologio. Troloj ofte damaĝas al homoj.

Ili poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ ĝenerale al interrompo de normala tema diskuto.

Trolo eksplodigas flamon, provizas ĝin - eĉ ŝanĝante nomon - ĝis kiam pro lia agado multaj personaj mesaĝoj unu-al-unu, dum lasta tago/horoj estiĝas. Troloj ne ofte restas kaj iĝas anojn de la trolinta grupo. Nur la plej ĉagreniĝaj troloj restas.

Enhavo

[redakti] Ne manĝigu trolojn!

1293689725828.png

Tiu praktiko devas esti evitata, se oni celas utilan uzadon de la reto. Ĝenerale, estas malpermesite manĝigi trolon.

Praktika evitado estas klopodo ne reagi al interretaj troloj, eĉ se oni vidas facilan respondon. Al partoprenantoj de diskuto, kiuj lasas sin tiri en troladon, oni petas koncize: Ne manĝigu trolo(j)n !

[redakti] Kion manĝas kutime tiajn bestojn?

Ili manĝas klaĉaĵojn kaj kverelaĉojn. Bongustaj, ĉu ne?

[redakti] Troloj kaj literaturo

Henrik Ibsen mencias trolon en sia dramo "Peer Gynt". Ankaŭ Knut Hamsun, Trygve Gulbranssen, Björnstjerne Björnson, Selma Lagerlöf kaj multaj aliaj poetoj, verkistoj kaj rakontistoj inspiriĝis pere de la figuro de trolo.

En "La Hobito" de J.R.R. Tolkien kaj en lia cetera literatura verkaro estas multaj alispecaj troloj.

Tute senrilata, sed tre interesa bildo

[redakti] Stulta lingva disputo

7376912 n.jpg

Trolo estas tute neoficiala vorto. Laŭ PIV la vorto rilatas ne nur al la mita estaĵo el skandinavia fantazio, sed ankaŭ al tiaj retoj, kiujn oni trenas laŭ la marfundo post ŝipo por kapti fiŝarojn. Sekve ŝajnas al Don Harlow, ke "troll" en la reto, kvankam parenca kun tiu lasta, tamen rilatas al la fiŝkapta ŝnuro kun bela logilo, kiun oni trenas post boato por kapti unuopajn stultajn fiŝojn.

Yves Bellefeuille pensas ke la vorto "troll" en la reta senco venis de la angla verbo "troll", kiu signifas fiŝkapti. La "trolanto" provas kapti naivulojn, same kiel oni provas kapti fiŝojn. William Harmon klare montris, ke 'trolo' apartenas al la fiŝkapta terminologio kaj ne taŭgas por retpoŝtaj aferoj. Bonalingvanoj do proponis tute lingve bonan esperantan vorton "Incitanto". Kompreneble, oni ne akceptis kaj proponis multajn bonalingvajn vortojn: koleriganto; fimesaĝulo, kvereligisto, finfine estis elektita "trenloganto".

[redakti] Transporto kaj ferioj

Troloj vojaĝas per trolebusoj. Dum aŭgusto, la troloj ferias kaj invadas la forumojn de Lernu!

[redakti] Fifamaj troloj


[redakti] Ĉu Bertilo Waringen estas trolo?

Laŭ PIV trolo estas mita skandinava monstro, pro tio, kelkaj pensas ke Bertilo Wennergren estas trolo. Sed Bertilo estas malmita Skandinava monstro.

wikia