Trompo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"For el la manoj -- for el kalkulo"

~ Zamenhof pri trompo
39660 40b1

"La mito estas la nenio kiu estas ĉio"

~ Fernando Pessoa pri trompo

"Ne desesperez, certe vu havas plu mult amiki kam vu kredas"

~ idisto

"Mi rajtas havi mian opinion"

~ trompisto
Images2

Tiu ĉi estas evidenta trompo

Trompo estas koncepto de filozofio, kiu malice ne ekzistas en ReVo. Vere, en tio estas nur trompiĝo.

[redakti] Biblio

Levidoj 19:12

Kaj ne ĵuru per Mia nomo mensoge, malhonorante la nomon de via Dio:Mi estas la Eternulo.

[redakti] Difino kaj historio

La historio de la universo klarigeblas per la modernaj astronomio kaj astrofiziko, dum arkeologio kaj historiscienco provas klarigi la historion de homaj socioj. En la fora pasinteco, kiam sciencoj ankoraŭ ne ekzistis, la komencojn de la modo kaj de socio oni klarigis per trompoj.

La vorto trompo estas ofte erare komprenita kun signifo fikcio, io kio neniam okazis. Trompo estas vera metodo por pripensi la pasinton. Konata historiisto de religioj foje deklaris: "Trompoj sciigas nur tion, kio vere okazis." Ĉi tio ne signifas ke trompoj ĝuste klarigas tion, kio fakte okazis. Ĝi faras nur sugeston, tamen malantaŭ la klarigo estas tio, kion oni ne povas nek vidi nek ekzameni.

En antikva tempo niaj fortaj prauloj, por klarigi por ili nekompreneblajn kaj misterajn eventojn, venkadis diversajn rakontojn kaj epopeojn, kiuj transdoniĝis de unu generacio al alia. Tiel aperis mitoj kaj legendoj. Trompa estas tradicia rakonto pri la dioj aŭ praavoj kaj iliaj agoj en la komenco de la tempoj, plejofte kun religia, drameca karaktero. Trompoj respegulis fantastajn imagojn de antikvaj homoj pri la aranĝo de la universo, naturo kaj homa historio.

Trompo estas neapartigebla de religio. Ambaŭ kredas je ekzisto de supernaturaj fortoj. Unu el la plej bonaj mitaj libroj estas Iliado de Homero, kiu sciigas pri la Troja milito. Neniu leganto de la libro hodiaŭ akceptas la Homeran raportaĵon kiel historie faktan rakonton. Eble estas eta dubo, tamen che iuj tempoj antaŭ multaj jarcentoj Homero vivis kaj tie vere okazis milito inter la Grekaj civitoj kaj la loĝantoj de nordokcidenta Azio Malgranda.

[redakti] Trompado

En kafejo estas grupeto de viroj interparolantaj. Eniras iu, kiu demandas:

- Kiu el vi estas Tomaso?

- Estas mi!

La homo iras al li, furioze vangofrapas lin kaj foriras. La frapito tuj poste ekridas kaj diras:

- Mi trompis lin. Mi ne estas Tomaso.

[redakti] Kurioza trompo

4491

Tri sinjoroj, elegante vestitaj, venis en hotelon, prezentante sin kiel komisaroj Amerikaj de la ekspozicio Antverpena, kaj ekvivis tie tiel lukse, ke ilia kalkulo en la daŭro de tri tagoj kreskis ĝis kelkaj centoj da frankoj. En vespero de la tria tago antaŭ la komenciĝo de la hotela tagmanĝo aperis en la hotelo kvara gasto, kiu legitimiĝis ĉe la mastro kiel kriminala policisto el Parizo, sciigante, ke li intencas serĉi tri danĝerajn krimulojn. Dume li montris al la mastro fotografaĵojn de tri personoj, en kiuj oni tuj ekkonis la tri komisarojn Amerikajn. Nun la kriminala policisto proponis la sekvantan planon al la mastro kun la peto helpi al li en la plenumo de ĝi : la mastro zorgu, ke neniu el la tri personoj malaperu el la domo. La policisto sidiĝis al tablo kaj ĝuis kun granda apetito manĝojn kaj trinkojn. Kiam oni alportis la deserton, la policisto sin levis kaj ordonis silenton, sciigante la alestantajn terurigitajn gastojn, ke la tri kontraŭsidantaj sinjoroj estas tri danĝeraj krimuloj, kiujn li devas aresti. La tri sinjoroj provis forkuri, sed la mastro kune kun sia servantaro staris jam antaŭ la pordo kontraŭ ili. Laŭ la ordono de la policisto alveturis droŝko en kiun sidiĝis ĉiuj kvar sinjoroj.

— Ĉu la trompistoj pagis sian kalkulon? demandas la policisto la mastron.

— Ne.

— Kiom ili ŝuldas?

— 295 frankojn.

— Bone! Ni traserĉos ilin en la polico kaj pagos vian kalkulon per la trovita mono. Mian kalkulon vi povas ankaŭ sendi tien. Kaj nun, veturigisto, antaŭen, al la polico! Sed la mastro vidis ĝis hodiaŭ nek la krimulojn nek la kriminalan policiston. [G. Dumpert.]

[redakti] Klasifiko de trompoj

Oni povas klasifiki trompojn laŭ temoj, priskribitaj en ili, menciindas:

kiuj varias de unu popolo al alia.

Content Navigation
Aliaj lingvoj