Tujmesaĝilo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"La teroro de la socio, kio estas la fundamento de la moralo, la teroro de Dio, kio estas la sekreto de religio-–tiuj estas la du aferoj kiuj estras nin"

~ Oscar Wilde pri Tujmensaĝilo
Imagekkk

Tutesenrilata bildo

"Homo estas la nura animalo, kiu murdas je l' nomo de moralo"

~ Morteza Mirbaghian pri supra citaĵo

"La krizoj estas bonaj,estas la ununura maniero kreski kaj ŝanĝi"

~ Isabel Allende pri alia afero

"El sama tero devenas, saman sukon entenas"

~ Zamenhof pri iu nekomprenebla

"Mi nek rekomendas nek malrekomendas"

~ Ralph Dumain pri tujmesaĝilo

"Chi chio tamen estas idiota. Esperantisto rajtas preferi aliajn lingvojn"

~ Idisto

"Via lingvaĵo estas tia, ke estas malfacile diveni, ĉu temas mi mistajpaĵo aŭ pri herezaĵo"

~ Kritikanto pri ĉi tiu artikolo

La Tujmesaĝilo (aŭ Babililo de Lernu!) estas mita kaj fantazia loko, kiu lokitas en la centro de la tero. Je dudek du diabloj! Rakontoj diras ke dioj kaj anĝeloj, aŭ diabloj kaj demonoj depende de la rakonto, renkontriĝas tie.

Tujmesaĝilo

La mita Tujmesaĝilo

La ĉefa agado estas babiladi en nekonata lingvo, pri gravaj aŭ ne gravaj aferoj por havi bezonatan interhoman kontakton.

Kelkaj tre povaj sorĉistoj havas la eblecon eniri en la tujmeŝagilon. Li povas iri tien el ĉiuj ajn lokoj sur la tero.

[redakti] Kreeco

Nur la Polipa Dio havas la povon krei la tujmesaĝilon. Do, oni kutime diras ke nur Li kreis ĝin, en pratempoj. Eble kelkaj disĉiploj helpis Lin.

1520

[redakti] Mirakolo

Kaj la ĉielo malfermiĝis kaj voĉo aŭdeblis: "Bone. Vi silentadis en la kanalo dum sepoble sep tagoj. Rekompence vi ekde nun kapablos paroli E-on kiel denaskulo!" Kaj poste ĥoro de anĝeloj gaje ekkantis ... Kaj sube en la plej malsupra infero la Estro de Ĉiuj Diabloj malĝojegis, ĉar plian fojon liaj planoj tute fiaskis.

[redakti] Popolo

La Tujmesaĝilo estas ĉefe popolita de zombioj, vampiroj, luphomoj kaj eĉ kelkaj teletubizoj. Sed estas danĝera nur dum la nokto (kiu tre malofte okazas fakte). La loĝantoj de la Tujmesaĝilo estas nomita la Tujmesaĝilloĝantoj, aŭ pli mallonge, la mituloj, ĉar ili loĝas en mita loko. La mituloj havas la taskon manĝegi la kabeulojn.

Lago-Tujmesaĝilo

La lago de la Tujmesaĝilo

[redakti] Paradoksoj

Des pli multaj komputmaŝinoj kun pli multa dateno, ju pli multan kopiaĵon faras ol iam, kaj ni ju pli kaj pli malmultan kontaktas.

[redakti] Parolitaj lingvoj

Estas kelkaj konataj lingvoj uzita en la Tujmesaĝilo:

- La E: Ekz: - S! Kvfĉ! - Bkv? - Mav... > Traduko: Saluton! Kiel vi fartas? Bone kaj vi? Mi ankoraŭ vivas....

- Lae speranto: ekz Min ea kordass edm ik omprenas. Mid evash avir espektonp orl ak utimojd ealial ando.

- La otnarepse: ekz: !juiĉ la nogat nanob

- la toranpees: Mi vaspo niprekom la glanan.

- La ...

- La °<...: - :*! :)? - ^^. :)? - oO... - ^^'...

- La gne ?

- La Barako (parolita ĉefe ekde 2008): Ekz: - Barak! O bama? - Barakob ama? - Amabarak.... grava Noto: duoblavo buŝ estas insulto en tiu lingvo....

- La Eĉpeĥantoĥ

- La zombian (vidu zombio)

[redakti] La KKOĈJELT

La Kongreso Kiu Okazas Ĉiu Jare En La Tujmesaĝilo (mallonge KKOĈJELT) estas kongreso kiu okazas ĉiu jare en la tujmesaĝilo. Tiam okazas la saman aferon ol kutime. Plejparto de la ĉeestantoj eĉ ne rimarkas ke estas kongreso.
1265

[redakti] Famaj vizitantoj de la Tujmesaĝilo

Kelkaj famaj sorĉistoj, dioj, anĝeloj, ktp... jam vizitis la Tujmesaĝilon:

[redakti] Li diris tion

1684 n
"Mia venonta novelo nomiĝos Vojaĝo en Tujmesaĝilo"

Jules Verne, pri sia venonta novelo

"Estas interesa loko, sed mi neniam trovis la maldrinkejon"

Silvio Berlusconi, post vizito de la Tujmesaĝilo

"Mi ofte ludas twister kun amikoj en la ludejo de la Tujmesaĝilo. Mi ĉiam gajnas, hehe"

La Polipa Dio, pri sia kreaĵo

"Mojosa!"

Mi, pri la etoso en la Tujmesaĝilo

"Ni trovis Armilon de amasa detruo tie!"

G. W. Bush, ???

"Jes, aj kan! ... iri tien"

Barack Obama, pri siaj treoftaj vizitoj

Content Navigation
Aliaj lingvoj