Turisto
El Neciklopedio
" Do...you...speak english?"
~ iu usona turisto vizitante iun ajn landon
"La plej bonan edukadon inteligenta persono trovas per vojaĝoj"
~ Goethe pri turismo
"Agrabla estas gasto, se ne longe li restas"
~ Zamenhof pri turisto
En multaj landoj ĝi estas grava ekonomia branĉo kaj similas al plej malpuraj industrioj, ĉar la grandanombra alfluo de turistoj ofte endanĝerigas la naturan medion.
Tial ekestis la tendenco al seksoturismo kiu klopodas laŭeble damaĝi la naturon kaj la vivon de la regionanoj.
Usonanoj kaj germanoj tre amas turismadon. Kiam Germanio organizas kolektivan turismgrupon, tiu estas nomata "Mondmilito".
[redakti] Historio
Turismo estas origine tura ismo, t.e., vizitismo de turoj. Homoj emis viziti turojn, ĉefe Babela turo, sed pro disfalo de ĝi, homoj komencis viziti turo de Piza, sed ĝi kliniĝis. Finfine, homoj decidis viziti turo Eiffel kaj Parizo iĝis ĉefurbo de turismado.
[redakti] Turismo kaj Enmigrado
Viro tediĝis vivi (ĉu morti?) en la ĉielo kaj decidis viziti la inferon. Tiam, la diablo montris belajn lokojn kaj virinojn al li.
Unu jaron poste la viro tediĝis denove en la ĉielo kaj decidis loĝi definitive en la infero. Sed, ĉi-foje, la diablo havigis suferon al li.
Surprizita, li demandas al la diablo:
- Kie estas la belaj lokoj kaj virinoj?
- Nu! Turismo estas turismo, sed enmigrado estas alia afero.
[redakti] Resaniga turismado
La somerloĝo, kiun mi luigas, sin trovas, kiel vi vidas, apud la arbaro mem. La odoron de la abioj vi havos ĉiam en la ĉambro. Provu nur la odoron! Belega, ravanta! Kaj kiel saniga! Ĉu vi eble havas iun malsanan je la brusto en via estimata familio?
— Ne!
— Ha, efektiva domaĝo!


