Turisto
El Neciklopedio
" Do...you...speak english?"~ iu usona turisto vizitante iun ajn landon
"Mi memoras iun turistinon kiu mirigas ke mi kapablas paroli kun ŝi en la angla"
~ blondulino pri usona turistino
"Se vu subite ne komprenas to, vu por sempre ne komprenos to"
~ idisto pri vi stultulo
"Tre interese. Dankon"
~ esperantisto pri supra diraĵo
"La plej bonan edukadon inteligenta persono trovas per vojaĝoj"
~ Goethe pri turismo
"Agrabla estas gasto, se ne longe li restas"
~ Zamenhof pri turisto
"Efektive, multe da turistoj tute ne ŝatas la vojaĝadon...nur la distancon"
~ Ronaldo pri turisto
"Turistoj, kontentaj homoj"
~ Hans-Georg Kaiser pri turisto
"La plej multaj turistoj estas kiel junaj hundoj. Ili priflaras ĉion, sed lernas malmulte ĉe tio."
"Kompreneble, ankaŭ mi senkomplekse vojaĝus kongresen se iu asocio ĉion pagus por mi"
En multaj landoj ĝi estas grava ekonomia branĉo kaj similas al plej malpuraj industrioj, ĉar la grandanombra alfluo de turistoj ofte endanĝerigas la naturan medion.
Tial ekestis la tendenco al seksoturismo kiu klopodas laŭeble damaĝi la naturon kaj la vivon de la regionanoj.
Usonanoj kaj germanoj tre amas turismadon. Kiam Germanio organizas kolektivan turismgrupon, tiu estas nomata "Mondmilito".
Enhavo |
[redakti] Historio
Turismo estas origine tura ismo, t.e., vizitismo al turoj. Homoj emis viziti turojn, ĉefe Babela turo, sed pro disfalo de ĝi, homoj komencis viziti turon de Piza, sed ĝi kliniĝis. Finfine, homoj decidis viziti turon Eiffel kaj Parizo iĝis ĉefurbo de turismado.
La turismo estas la plej grava tutmonda industrio, eĉ se nur 3,5% de la homaro praktikas ĝin... lukso destinita al la Okcidentuloj por kiuj tiu distraĵo estas "rajto", eĉ "devo". Nuntempe, tursimas ne nur la okcidentuloj, sed eĉ pli vigle la japanoj, kaj lastatempe ankaŭ la ĉinoj.
[redakti] Turismo kaj Enmigrado
Viro tediĝis vivi (ĉu morti?) en la ĉielo kaj decidis viziti la inferon. Tiam, la diablo montris belajn lokojn kaj virinojn al li.
Unu jaron poste la viro tediĝis denove en la ĉielo kaj decidis loĝi definitive en la infero. Sed, ĉi-foje, la diablo havigis suferon al li.
Surprizita, li demandas al la diablo:
- Kie estas la belaj lokoj kaj virinoj?
- Nu! Turismo estas turismo, sed enmigrado estas alia afero.
[redakti] Resaniga turismado
La somerloĝo, kiun mi luigas, sin trovas, kiel vi vidas, apud la arbaro mem. La odoron de la abioj vi havos ĉiam en la ĉambro. Provu nur la odoron! Belega, ravanta! Kaj kiel saniga! Ĉu vi eble havas iun malsanan je la brusto en via estimata familio?
— Ne!
— Ha, efektiva domaĝo!
[redakti] Bervalanoj
Estis du Bervalanoj turismantaj en fremda lando kaj unu diras al la alia: "Ĉu vi scias, ke la loĝantoj ĉi tie pli stultas eĉ ol ni?" "Kial vi diras tion?" La alia respondas, "Rigardu; jen venas junulo. Mi tion pruvos al vi." La junulo alvenas kaj la Bervalano diras al li: "Kuru al via domo por kontroli, ĉu vi estas hejme." Kaj la junulo tuj forkuras hejmen. "Ĉu vi vidis? Mi sukcese sendis lin hejmen por kontroli, ĉu li estas tie." "Jes, vi pravas. Kiel stulte! Kompreneble, la bubo povus simple telefoni...."
[redakti] Vidindaĵoj
Knabeto veturas en buso kun la gepatroj:
- - Panjo, rigardu - lago!
- - Panjo, rigardu - bovino!
- - Panjo, rigardu - kamomiloj!
- - Paĉjo, rigardu - blondulino!
[redakti] Blonda turismo
Du blondulinoj interŝanghas informojn:
- -- Ĉu vi iros somerumi?
- -- Ho, eĉ ne diru! Mia edzo pagis por ni ĉirkaumondan vojaĝon, sed mi prefere elektus iun alian lokon.
[redakti] Rapida vojaĝo
Blondulino telefonas al turismagentejo:
- Ĉu vi scias, kiom daŭras la flugo de Novjorko al Losanĝeles?
- Nur unu sekundon...
- Dankon.
[redakti] Petventurado
Ĉe vojrando staras juna blondulino, kiu volas petveturi. Post kelkaj minutoj haltas ŝarĝaŭto. Ŝi demandas:
— Kien vi veturas?
— Al Bervalo.
— Mi intencas libertempi en Bervalo. Ĉu mi rajtas kunveturi?
— Volonte.
Nun la junulino sidas apud la ŝoforo. Post momento li diras al ŝi:
— Strange estas, ke mi hodiaŭ veturigas jam la trian gravedan virinon.
— Mi ja ne estas graveda, ekkrias la vojaĝantino.
— Eble, — respondas la kamionisto. — sed ni ankoraŭ ne venis al Bervalo.
[redakti] Ĉu ne?
"Kien vi kuras?" Baniko demandas al Kruko.
"Al Parizo!"
"Tre bone! Sed kial vi ne kunprenas vian edzinon?"
"Kial do? Estus same kvazaŭ mi veturus al Munkeno kaj kunprenus bieron!"
[redakti] Penplena aviadilo
Blondulino telefonas al aviadilkompanio por mendi flugon.
La reprezentanto de la firmao demandas al ŝi: kun kiom da homoj vi flugos?
La ino respondas tuj: "kiel mi sciu? Estas via damna aviadilo, ĉu ne?"
[redakti] Sugesto
En Barato, por stimuli la vizitadon de turistoj en lokoj kun altkrimeco, eksaj banditoj estas kontraktataj nuntempe por rakonti siajn vivspertojn en la krimo al la vizitantoj. Bona ideo por Rio-de-Ĵanejro...
[redakti] Demandu
Ĉe la fervoja stacidomo maljunulino klarigadas al ĵus alveninta turisto:
- -- Plej rapide vi atingos la fortikaĵon laŭ tiu pado tra la marĉo.
- -- Chu tra la marĉo? Ĉu ne estas danĝere?
- -- Ne timu kara. Al multaj mi proponis jam tiun mallongan vojon, kaj neniu el ili revenis reklamacii.
[redakti] En Parizo
Turisto en Parizo volas volas vidi la Eiffel-turon.
- -- En la dua strato maldekstren -- klarigas lokulo al li -- kaj dekstren, poste rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante, kaj baldaŭ vi ekvidos ĝin... Vi neniel povas mistrafi ĝin, ja ĝi estas tuj apud la vendisto de varmaj kolbasetoj.
[redakti] Turismo kaj monda paco
La nacianoj de la mondo vere ne tiom malamas unu la alian — pliĝuste ĉiuj simple malamas turistojn.
[redakti] Dogano
Doganisto al vojaĝanto: "Vi deklaris, ke vi ne transportas imposteblajn varojn, kaj nun mi trovas en via valizo dek botelojn da brando!" "Ĝuste, sed tiujn mi intencas kontrabandi."
[redakti] Seksumado
Turisto venas al hotelo kun sia edzino. Ĉe la akceptejo oni klarigas al ili:
— Ĉio estas okupita. Restas al ni nur la t.n. novedziĝoĉambro.
La turisto rikanas:
— Jam de dudek jaroj ni estas edziĝintaj.
La oficisto respondas ridetante:
— Se mi loĝigus vin en nia balejo, tio same ne devigus vin danci la tutan nokton.
[redakti] Du poliglotoj
En vagonaro renkontiĝis du turistoj. Evidentiĝis, ke ĉiu el ili kapablas paroli en sep lingvoj.
Ĉu ili ghis satigho interbabiladis? Tute ne. Duope ili konis fakte dek kvar lingvojn, sed neniun komunan.
Vera lingva kaoso!
[redakti] Pasporto
Se vi similas la foton en via pasporto, vi certe bezonas la vojaĝon.
[redakti] Pasporta Cervo
Pasporta Cervo estas ruza elpensaĵo de la desperantistoj por ŝpari la monon dediĉita al hoteloj. Pri ĝi respondecas TDEJO (Tutcerva Desperanto-Junularo). Homoj povas aĉeti al ili cervon en kiu estas skribita la nomo de multaj cervo-gastigantoj. Por gasti ĉe ili senpage, sufiĉas kunporti kaj montri la aĉetitan cervon. Se oni ne havas monon por aĉeto tiam oni enskribiĝu kiel cervo-gastiganto kaj rezervu en la propra domo dormlokon por la gastoj (desperantisto+cervo). Dum la interŝanĝo estas malpermesate krokodili, anakondi kaj kajmani (jam okazis ke anakondo manĝis la cervon kaj TDEJO ne redonis novan (tio ŝajne estas en la kontrakto per malgrandaj literoj, ĉe la fino, t.e., ĉe la vosto de la cervo).
[redakti] El letero
- "Kara amiko,
- Mi iomete leteros al Vi, ŝajne, en "erudita ĵargono".
- Vi petis komenti la vorton "ciceroni". Jes, mi ofte arĥimedas novajn vortojn, kaj — eurikante — skribas ilin por intrigi komencantojn. Se ili komprenas tiujn vortumojn, do mi difirambas al ili. Tamen se la komencantoj ne komprenas, mi ne jupiteras nemezide.
- Jen denove mi ezopas, alegorias kaj iom ciceronas.

