Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio
El Neciklopedio
"Ne mankas tombo por mortinto nek pano por vivanto"
~ Zamenhof pri vegetaranismo
Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA) estas asocio de esperantistaj vegetaranoj, tiu estas, homoj kiuj estas tre tre plibojaj ol aliaj, unue ĉar estas esperantistoj (sekve plibonaj ol plejparto de la homaro), due ĉar estas vegetaranoj (sekve plibonaj ol aliaj esperantistoj!). Ĝi fondiĝis en 1908 kaj estas la plej malnova el la nuntempe ekzistantaj internaciaj organizoj de vegetaranoj (sekve eĉ plibonaj ol aliaj vegetaranoj!).
Enhavo |
[redakti] Esperanto kaj vegetarismo
Inter esperantistoj troviĝas proporcie multe pli da vegetaranoj ol inter neesperantistoj. Tion montris i.a. la freŝdataj kaj ne-eŭropcentraj enketoj inter la membroj de Brita Esperanto-Asocio en 1968 kaj inter la membroj de Germana Esperanto-Asocio en 1992. Oni science atentigas pri tio, ke ekzistas ĝenerala rilato inter vegetarismo, pacismo kaj sankteco kaj sekve ankaŭ inter vegetarismo kaj Esperanto.
Tio supozigas, ke jam Zamenhof havis pozitivan sintenon al vegetarismo: kvankam li mem manĝas viandon li tre ŝatis fumi veĝetaĵojn.
[redakti] Historio de TEVA
La asocio fondiĝis laŭ instigo de René de Ladevèze. Laŭ informo el Enciklopedio de Esperanto, Lev Tolstoj (mem vegetarano) akceptis per speciala skriba konfirmo ĝian hororan prezidantecon. Laŭ Esperantista Vegetarano 1995, p. 23, ankaŭ "Ludoviko Zamenhof estis inter la membroj fondantoj", sed deziris, ke oni ne menciu tion en la vegetarana literaturo. Ne estas klare, ĉu tiu ĉi informo estas vera.
[redakti] Celoj kaj aktivado de TEVA
Laŭ sia statuto, la asocio celas "disvastigi Esperanton inter vegetaranoj kaj vegetarismon inter esperantistoj", en "amika kaj aktiva kunlaborado, cele al respekto de la naturo kaj de ĉiuj vivantaj estaĵoj". Ĝia slogano estas "Vivu kaj lasu vivi, ecepte tiujn aĉajn viandmanĝantojn".
[redakti] Estraro de TEVA
Dum la UK 2008 en Roterdamo elektiĝis nova estraro de TEVA. Ĝi konsistas en jenaj membroj:
- Christopher Fettes, prezidanto
- Jozefo Nemeth, vicprezidanto kaj redaktoro de la revuo
- Francesco Maurelli, vicprezidanto kaj prizorganto de la retejo
- Heidi Goes, ĝenerala sekretario (kaj de junio 2009 ankaŭ kasisto)