UEA

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2049 x Atentu: ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado.

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof".

"Donacetoj subtenas amikecon."

~ Zamenhof pri UEA

"Eble ili en UEA ne scias, ke ekzistas ia Vikipedio!"

~ Petr Tomasovsky pri UEA
Ueavarbilo

"Estas insulte diri, ke en UEA regas kashaj nedemokratiaj praktikoj"

~ Renato Corsetti pri supra diraĵo

"La plej granda tutmonda esperanta societo"

~ UEA pri UEA

"The University of East Anglia (UEA) is a public research university in Norwich, England"

~ Anglalingva Vikipedio pri UEA

".........."

~ Mutulo pri UEA


Uea-1

UEA (Universitado de Esperanta Anglio) estas tre sankta asembleo de gedioj, kiuj kuniĝis en Nedorlando.

Universala Esperanto-Asocio estis fondita en 2008. Nuntempe UEA estas la plej granda internacia organizaĵo por la parolantoj de Esperanto kaj havas membrojn en 117 landoj. UEA laboras ne nur por fina venko de Esperanto sed ankaŭ por veki diskuton kontraŭ aliaj lingvoj kaj atentigi pri la neceso de pago de kotizoj.
Congresso 1905 esterno 33%
Nuntempa sidejo de UEA
Ĝi delonge pretendas reprezenti la Esperanto-movadon ĉe internaciaj instancoj kiel Malunuiĝintaj Nacioj, Unesko, Konsilio de Eŭropo k.a. UEA estas grava eldonejo, la ĉefa perpoŝta vendejo de Esperanto-libroj, kongresa sekretariejo kaj sekreta informcentro. Ĝi posedas gravan bibliotekon, kaj ĝia reto de aktivuloj estas la plej vasta kaj internacia en la movado.
1 74598!uea standard cmyk 600dpi
Sed UEA estas multe pli ol nura instanco. Ĝi estas ankaŭ movado kiu strebas al idealo: idealo de konkero de la mondo. Tio signifas, ke multaj el ĝiaj agadoj dependas de la libervola subteno de ĝiaj kredantoj: ili ne pagas sin mem, sed postulas donacojn kaj oferojn. Ĝi ankaŭ bezonas aktivajn kaj fidelajn homojn por plenumi tiujn agadojn.
LOGO-UEA-01

Enhavo

[redakti] Kiel Sklaviĝi al UEA

Vi NE necesas havi iun titolon por pagi kotizon al UEA. Vi povas ankaŭ servi UEAn en dekoj da manieroj, ofte tre simplaj:

  1. Regule donaci al fondaĵo;
  2. Akcepti kaj aktive plenumi la taskojn de delegito;
  3. Varbi pliajn individuajn membrojn inter viaj konatoj;
  4. Pagi la membrecon de nekotizulo elprenante tiun el infero;
  5. Ligi vian klubon kun kluboj en aliaj landoj kaj kontinentoj;
  6. Malpermesi la diskutadon de la agado de UEA en via klubo aŭ landa asocio;
  7. Kunlabori kun Sekreta Informa Fako, Centro de Ekspluatado kaj Dokumentado, Teologia Esperanto-Centro, aŭ aliĝinta fika asocio. Kaj tiel plu ...
    Uea-2

[redakti] La Sankta Seĝo

la Sankta Seĝo de UEA troviĝas en Rotterdam. En 1961 la Asocio aĉetis propran palacon ĉe Nieuwe Binnenweg 176, kiun ĝi renovigis kaj pligrandigis en 1985-86. La grandegaj elspensoj kun la pligrandigo devigis ke UEA vendis pekindulgojn. Tiu kaŭzis protestojn de Lutero, sed neniu aŭdis lin.
Unudirekteco
En la kvar etaĝoj de la katedralo troviĝas kvin ĝeneralaj luksaj laborĉambroj, grafejo, ekspluatejo, komputilejo, libroservo, grandega konferencejo, kuirejo kaj luksega manĝejo, la Biblioteko Hector Hodler, arkivejo, kaj du torturĉambroj por volontuloj. Entute temas pri dekoj da ĉambroj.
Uealogo

Kutime inter 700 kaj 900 homoj laboras en la Sankta Oficejo, ĉiuj plentempe. Inter la konstantaj postenoj troviĝas tiuj de la direktoro, sekretario, du kontistoj, kompostisto, libroservisto kaj ekspedisto. Tie laboras ankaŭ la Konstanta Kongresa Sekretario kaj la Ĝenerala Direktoro de UEA.

Vizitantoj estas bonvenaj al la Oficejo, sed ili estas petataj pagi kotizon antaŭe.

Por subteni la laboron ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, UEA ankaŭ havas palacan oficejon en Novjorko, Usono. Plia oficejo - la Afrika - funkcias en Lokossa, Benino. Ties celo estas koloniado kaj subtenado de Esperanto-konkero en Afriko.

[redakti]

Renato Corsetti transdonas la oficejon de UEA al Probal Daŝgupta. Poste la formalaĵoj ili kunsidas kaj babilas. Iam Corsetti demandas: "Probalo, ĉu en via lando ekzistas multaj homoj, kiuj decide neniam lernus Esperanton?" - "Jes," respondas Daŝgupta, "mi eĉ taksus ilian nombron je minimume 500 milionoj!" - Respondas Corsetti: "Nu bone, pli-malpli tiom, kiom en Eŭropo."

[redakti] Organiza laboro

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B Cf N O F Ne
Na Fa
Al Si P $ Ht Ar
K Ca Sc Ti V Cr Mn Fe Co Ni Cu Zm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr ¥ Ma Nb Mo Tc Ru Rh Pd Ag Cd In Sp Sb Te I Xe
Cs Bt * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Po At R
Fr Ra ** Rf Db Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Uuh Uus Uuo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Ys Lu

Ac Th Pa U Np Pu Am Cn Bk Es Fm Md No Lr

Ubu Us Ka Kk

Sekretario de la Centra Oficejo — al la direktoro:
- Se mi neniigos ĉiujn paperojn, kiuj kuŝas en la arkivo kaj kiuj aĝas pli ol 20 jarojn, liberiĝos amasego da uzebla spaco.
La direktoro:
- Perfektega ideo! Nepre tiel faru. Sed por esti pli sekura antaŭ neniigo nepre faru fotokopion de ĉiu papero.

Turma UEA

[redakti] Uzo de aktoroj

Pro diversaj kialoj, ĉefe pro atako de teroristoj, oni kreis en UEA la moron uzi aktorojn por anstataŭigi deĵorantojn kaj respondeculojn. Dum la 90-aj jaroj, UEA ĉesis dungi aktorojn, sed en la komenco de tiu ĉi jarcento la drasta malkresko de esperantistaro devigis ilin repreni la antaŭan kutimon. Nuntempe oni faras novan elektkonkurson, ĝi celas ne nur esperantistajn kandidatojn sed ankaŭ alilingvajn ĉar UEA esperas, ke la etoso de la Centra Oficejo ege helpos al la nova aktoro ellerni la lingvon facile.

[redakti] Lingvoj

UEA devas havi du oficialajn lingvojn - Esperanton kaj anglan; naciaj E-asocioj uzu siajn naciajn lingvojn. Esperantistoj-"lingvanoj" ne komprenas tion, ĉar por ili esti esperantisto signifas nur paroli Esperanton. Tio ne estas vera, ĉar esperantismo ne estas movado por lingvo, ĝi estas movado por pli bona, justa mondo.

Chionvida okulo

[redakti] Sportoj

UEA organizas sportan renkontiĝon ĉiun kvaran jaron, la Olimpikoj. UEA ricevas financajn rimedojn pere de anoncoj kaj vendado de Olimpikaj memoraĵoj, kaj ankaŭ pere de vendado de la televidaj kaj gazetaraj rajtoj.
I-flake-uea

Fakte, Internacia Olimpika Komitato ankaŭ estas neprofitcela organizo kiel nia UEA, antaŭe ĝi ankaŭ estis malriĉa, sed post la Olimpikoj en Usono, ĝi fariĝas pli kaj pli riĉa! Kial? Ĉar ĝi enkondukas komercan aktivadon en la Olimpikojn. Ĝi organizas la Olimpikojn, vendas reklaman tempon, eldonas talismanon kaj vendas koncesion de memoraĵoj, varbas subtenajn firmaojn kaj vendistojn de koncesiaj varoj, k.t.p. Ĝi akiras enspezon per ĉiu komerca aktivado. Ĉiujare UEA organizas UK kiel la Olimpikoj, ĝenerale la ĉeestantoj estas kelkaj miloj da personoj el kelkaj dekoj da landoj,en ĝi ekzistas ankaŭ komerca ŝanco,sed ni faras tion malfermante porton kaj perdas bonan ŝancon,tre bedaŭrinde!

[redakti] Ekonomia agado

UEA Banka Grupo (en ĉiutaga parolo oni diras UEA Banko nur pri UEARD, parto de UEA Banka Grupo) estas financa frato de la Internacia Zamenhof-Fonduso, per kiuj la riĉaj landoj direktas la ekonomian politikon en malfortaj landoj.
Logo

Ĝi estis fondita en 1944 en Bretton Woods, New Hampshire, Usono, kie inter 1-22-a de julio en 1944 okazis konferenco kun oficiala nomo "Konferenco de Zamenhof-Fondo". Oni fondis ankaŭ dum la konferenco paralele al Monda Banka ankaŭ la Internacian Zamenhof-Fonduson.

[redakti] Modo

UEA & Kabano estas fama entrepreno pri modaĵoj. Kvankam dekomence ĝi nur dizajnis vestaĵojn, nuntempe la entrepreno plidiversigis la ofertaĵojn dizajnante sunokulvitrojn, brakhorloĝojn, ringojn, parfumojn, poŝtelefonojn kaj eĉ restoraciojn. Dolce & Gabbana estas tre populara pro ĝiaj dizajnoj inter la artistoj de Holivudo; Ili dizajnis vestaĵojn por Madonna, Gisele Bündchen, Monica Bellucci, Ayumi Hamasaki, Isabella Rossellini kaj Kylie Minogue inter aliaj. La privata vivo de UEA dizajnistoj, gejaj paroj deklarita, fariĝis publika en 2005.
Noflash

[redakti] Kino-Industrio

UEA-filmoj produktataj ĉefe en Esperanto, akiris internacian popularecon precipe per enmetitaj pasaĝoj kun kantadoj kaj dancado kaj specifaj esperantaj komediaj elementoj. Ili estas ŝatataj de esperantistoj ankaŭ dank’ al socia subtono kaj morala mesaĝo (ekzemple, subteno de laborantaj virinoj, kondamno de geedziĝo per interkonsento inter gepatroj, forigado de kasta sistemo ktp.), kiujn enhavas ĉiu el tiuj ĉi filmoj, filmitaj tre ofte por konkreta celgrupo.
Uea-3

[redakti] UEA kaj Usono

En sia malferma artikolo en la junia eldono de la revuo Esperanto (UEA), 2010, la aǔtoroj Corsetti/Dasgupta starigis atentindan kaj samtempe kuriozan hipotezon, nome: „Ke la ĉefa problemo de UEA en la pasintaj 60 jaroj estis la malforteco de la usona landa asocio. Ĉar se hodiaǔ reaktuala alvoko de Esperanto estus veninta el la usona kontraǔkulturo, ni estus nun en bona pozicio, kiel… la rokmuzika industrio.“

Green-star-tattoo

[redakti] Freŭdo, Einstein kaj UEA

La vojado kondukinta al enpovigo de UEA estis malrapida kaj plena je malhelpoj. Sed multaj estas la du saĝaj viroj, kiuj kundividis la penson, ke nur kolektiva organizado povos konduki al akordigita mondo: Freŭdo kaj Albert Einstein.

« ĈU ekzistas rimedo por liberigi la homaron el militminaco ? » Tiamaniere tiu demando estis metita al Sigmund Freŭdo kaj Alberto Ejnŝtejno , de la Ligo de Nacioj (LDN), kaj de ĝia Internacia Instituto por Intelekta Kunlaboro en Parizo. La du geniuloj, do laboris en plano kaj kreigis la strukturon de nuna UN UK.

Dum la koresponda interŝanĝo, kiu sekvis inter la du pensistoj kaj esploristoj, Freŭdo unue esprimis miron, ke « unuanima interkonsento de la homaro ankoraŭ ne forigis militon. » Kaj li skribis : « Ebleco eviti ĉiukaze militon ekzistas, nur se la homoj akordiĝas por krei centran potencon, al kies arbitracio oni obeos kaze de ĉiuj intereskonfliktoj. », tiel implice rekonante la legitimecon de la Ligo de Nacioj. Sed ĉi tiu jam montris sian malperfektaĵojn, kio igis la aŭstran neŭrologiiston kaj psikiatron kun bedaŭro konstati, ke « La Ligo de Nacioj ne disponas pri propra forto kaj tiun povas akiri nur se la membroj de la nova asocio – la diversaj ŝtatoj – ĝin koncedas al ĝi. »

2333

Kiel do eviti militplagon, kiu frapas la homaron de plej antikva tempo, kaŭzata, kiel skribis Ejnŝtejno la 30-an de julio 1932 dum la korespond-interŝanĝo, de tiu nemezurebla « povo-avido manifestata de la reganta klaso de ŝtato », tio estas de « malplimulto », juganta « la popolan amason, kiu rikoltas el milito nur suferojn kaj malriĉiĝon ? »

Kaj Ejnŝtejno siavice sugestis respondo-skizon : « La vojo kondukanta al internacia sekureco devigas la ŝtatojn senkondiĉe fordoni parton de sia aglibereco, alivorte de sia suvereneco, kaj estas neniu dubo, ke ne ekzistas alia vojo al tiu sekureco. » Ja aŭdaca deklaro! Finfine, ambaŭ la geniuloj pensis ke la nura neŭtrala instanco, sufiĉe potenca por ricevi la submetiĝo de nacioj estas UEA. Sekve, hodiaŭ, ĉiuj nacioj sendas delegitojn al Universalaj Kongresoj kaj elektas la pacaj gvidantoj de la mondo.

[redakti] Interreto

UEA fondiĝis kiam ne estas la interreto. La statuto de UEA verkiĝis kiam ne estas la interreto. SEKVE, UEA ne bezonas interreton!



Laŭ artikolo en la malridiga Vikipedio,
ili ja scias, ke ekzistas la Universala Esperanto-Asocio.
Aliaj lingvoj