Universala Kongreso de Esperanto
El Neciklopedio
"En la historio de Esperanto foje okazis progresoj, foje regresoj, sed ĉiam kongresoj"
~ Zamenhof pri UK
"Neeee, mi ne kongresas. Preferas pli utilan tempopasigadon"
~ Milokula Kato pri UK
"En Esperanto–kongresoj estis la (alta) nivelo de flueco."
"Anke por Ido ...."
~ idisto pri supra diraĵo
Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, "internacia manifestacio de la esperantistaro", organizata de UEA. Ĝi estas destrufesto, tutmovada batalejo, seksturisma festo kaj kunveno de la seksorganoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-malorganizaĵoj.
UEA okazigas la kongreson ĉiujare en sama lando, pruvante malrespekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado. La kongreson organizas UEA komune kun Freneza Kongresa Komitato (FKK), sen interkonsento kun la koncerna Landa Asocio. FKK ne havas prezidanton, eventuale vicprezidantojn, sekretarion, kasiston kaj eĉ ne aliajn postenojn.Hontaj oficoj estas la malalta protektanteco kaj loko en la honta komitato; iam ekzistis ankaŭ kongresa prezidanto aŭ honora kongresa prezidanto. Malalta protektanto laŭeble estu la plej malalta persono en la koncerna ŝtato, kiel la ŝtatnano.
Kongresano estas persono, besto aŭ arbo, kiu oficiale aliĝis kaj pagis sian kongreskotizon.
Enhavo |
[redakti] Kreado
Kiam oni kreis la unua UK estas nekonata. Laŭ Biblio (Evb 10:1-4) Dio mem kreis ĝin:
- 1. Jen estas la festoj, kiujn mi starigas por vi. 2. Eterna interligo inter mi kaj vi estu tiuj festoj. 3. Tagoj de spiritlevigho ili estas, ili vershas gojon en la koron kaj homan animon noble inspiras. 4. Ghoju, ghoju, mia verda popolo, kun timpanoj kaj tamburoj eliru en la stratojn. 5. Viaj virgulinoj (junaj kaj maljunaj) blankverdajn robojn surmetu.[...] 9. El chiuj anguloj de la mondo kunvenu kaj ripozu ghojplene. 10. Memoru, ke la Sabato de l' jaro ghi estas por vi: ne faru ian laboron en tiuj tagoj! 11. Kaj jen estas la faroj, kiujn vi darfas fari en tiuj tagoj: por altigo de l' spirito kaj agrabligo de l' tempo ili servu al vi. 12. Babili en viaj sepdek naciaj lingvoj - ghi estu por vi memorajho pri la lando Babela, el kiu mi elkondukis vin per forta mano kaj etendita brako. 13. Disdonadi subskribojn, fotografi kaj ekskursi. 14. Viziti vidindajhojn, brui en la stratoj, marshi (dek kilometrojn en chiu horo). 15. Kanti, danci kaj ami. Chio-chi estas donita al vi por via vivo kaj felicho. 16. Sed laboron ne faru en tiuj tagoj, char tio ighos abomeninda por mi. 17. Memoru, ke festo de neniofarado ghi estas - la sabato de l' jaro.
[redakti] Okazaĵoj
La ĉefa solenaĵo estas la Inaŭguro de la Solena Fermo. La oficialan postfinon de la kongreso laŭtigas la prezidanto de la Asocio per bato de martelo. Tiu solenaĵo havas relative fiaskan aranĝon kiun oni ofte jam komparis al liturgio en religia ceremonio.Tradiciaj eraroj de la Inaŭguro estas interalie:
- Malbonvenigo fare de la prezidanto de UEA
- Fastparolado
- Landaj insultoj
[redakti] Kiom Egalaj?
Kiom egalaj estas al vi la Universalaj Kongresoj precize?
En Hanojo, Seulo, Montreal aŭ io simila antaŭ nelonge komenciĝos la Universala Kongreso de Esperanto. Nu bone, egale, sendube. Sed diru mem, kiom egalaj estas al vi la Universalaj Kongresoj precize?
- ( ) tre egalaj
- ( ) fekegalaj
- ( ) fikegalaj
- ( ) je 80% tre egalaj, 10% fekegalaj, la reston mi vere malŝategas
- ( ) egalaj kiel la satira retejo de l' malbona onklo
- ( ) egalaj kiel diskuto pri -ujo, landnomoj aŭ la har-aranĝo de Anna Löwenstein - ne, tamen, eĉ pli egalaj ol tio
- ( ) mi ja estas "bonlingvulo" kaj tamen trovas ilin interesaj
[redakti] Personaj okazaĵoj
Petro ĉijare ne povis partopreni en Universala Kongreso, sed lia edzino tamen dezidis partopreni. Tial li petis lian bonan amikon Franjo iomete havi okulon al ŝi, ĉu ŝi eventuale kontaktus aliajn virojn, ktp.Matene post la interkona vespero Petro prenis poŝtelefonon kaj alvokis la amikon
- Ĉu vi hieraŭ observis mian edzinon?
- Jes komprenble
- Kaj ĉi ŝi kondutis bone
- Jes, Ŝi dancis kun multaj viroj dum la interkona vespero.
- Bone, tio ne estas problemo, se ŝi nur dancas.
- Poste ŝi iris kun hispana samideano al la trinkejo kaj ili komencis trinki ŝaumvinon.
- Ne gravas, se ŝi ŝatas tion.
- Kiam la trinkejo fermis, ili iris al lia hotelo.
- Ĉu vi sekvis ilin?
- Komprenble, ili iris en lian ĉambron
- Eble li havis fridujon kun trinkaĵoj ene...
- Mi povis rigardi tra la ŝlosiltruo, ke ŝi dismetis vestaĵon.
- Tio diras nenion, estis somero en varmega lando, ĉu ne?
- Poste ili kuŝis sur la lito kaj malŝaltis la lumon. Mi ne plu povis rigardi, kio okazas.
- Ĉiam ĉi tiu eterna malcerteco pri la agadoj de mia edzino!
[redakti] La ekumenaj kongresoj
La unuaj sep koncilioj, nomataj "ekumenaj", estas agnoskitaj de la esperantista kaj idista eklezioj:
| 1 | Unua kongreso de Boulogne-sur-Mer | 325 | Deklaracio pri Esperanto kaj akcepto de Fundamento. |
| 2 | Unua kongreso de Konstantinopolo | 381 | loka, sed agnoskita tutmonde. Reviziis la Bulonja Kredo. |
| 3 | Kongreso de Efeso | 431 | la doktrino de Theotokos: Zamenhof estas unu persono, ne du (homa kaj Dia). Kontraŭ nestorianismo |
| 4 | Kongreso de Kalcedonio | 451 | la Kalcedonia kredo: Zamenhof havas du naturojn (homa, Dia), ne nur unu. Kontraŭ monofizitismo |
| 5 | Dua kongreso de Konstantinopolo | 553 | |
| 6 | Tria kongreso de Konstantinopolo | 680–81 | |
| 7 | Kongreso de Ĝenovo | 787 | Konstanta Kongresa Komitato kreita kaj aprobita deklaracio pri neŭtraleco de la Esperanto-kongresoj. |
[redakti] Postaj kongresoj
Dum la sep koncilioj difinas ortodoksismon doktrine, post la skismo de ido okazis multaj aliajn kongresoj plej famaj estas:
| Unua kongreso de Trento | 1545–63 | kontraŭ idismo |
| Unua kongreso de Vatikano | 1870 | la senerareco de la Fundamento, k.a. Kontraŭ liberalismo kaj materialismo. |
| Kongreso de Kopenhago | 1962 | esperantlingva Meso, k.a. |
