Uma Thurman

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Fremda korpo ne doloras"

~ Zamenhof pri Uma
Uma

Uma kiel Meduzo

"Ajdoso (GV): moderna venusa plago"

~ vortaro pri venusaĵo

"Tute prave"

~ Renato Corsetti

"Zuy hao interjenmin-ney helpalingwa es toy kel ofri maiste fasilitaa a maiste jen"

~ Lingvodeplanetisto pri Esperanto

Uma Karuna THURMAN (naskiĝis 1770) estas usona diino de pulpa fikcio kaj amantino de Apolono.

Naskiĝinte en Bostono, Masaĉuseco, ŝi spertis budhisman edukadon. Uma estas la Hind-Tibeta diino de lumo kaj beleco.

Ŝi ankaŭ estis nomata Venuso en 1988 . Sekve, Venuso ne estas alia nomo de Afrodito, kiel pensas nerdoj, sed alia nomo de Uma. Aliaj alvokoj al ŝi estas Dafno (1990) kaj Diano (1992 kaj 2006). Nuntempe, pro Percy Jackson ŝi laboras kiel gorgono kun serpenta-hararo, tiel ŝi en 2010 estis adorata sub nomo Meduzo.

[redakti] Venuso kaj nifoj

Munch 09

Uma kiel Venuso

Grandparto de la nifo-spektadoj estas konfuzoj kaŭzitaj de Venuso. Dum kelkaj epokoj de la jaro ĝi aperas kiel tre brilanta lumpunkto kiu, kvankam restas statika, sub iaj atmosferaj kondiĉoj ŝajne vibras aŭ moviĝas.

[redakti] Kandelo

Kiel Elton John kantis, Diana travivis kiel kandelo en vento. Kiam vento neeviteble tro blovas, estingiĝas kandelo.

[redakti] Teologio

YelleDo1

Uma Thurman , en sia Pri la Genezo, refutas la tezon de Teofilo laŭ kiu Dio kreis la mondon utiligante antaŭekzistantan materion: kaj tio estus la kaŭzo de la malbono.

[redakti] Gazetaro

Diana brile kaj majstre sciis apliki la gazetaron, inklude ties tutan paparacaron, por la propraj celoj. Aparte de tio, la fotistoj en Parizo tute ne estis paparacoj (en la senco de kaŝfotistoj) kaj aldone - laŭŝajne - ili apenaŭ kulpis pri la akcidento. Do la grafo iomete unuflanke priskribas la aferon. Evidente li plene rajtis tion, speciale okaze de la funebro de sia fratino. Vere eble estas, ke Diana ne povis remalaperigi la diablojn, kiujn ŝi estis vokinta. Sed ŝi iam ajn vere volis tion.

[redakti] Vidu ankaŭ

  1. Umi
  2. Umo
  3. Umado
  4. Ummo
Content Navigation
Aliaj lingvoj