Ummo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
QZyb
"La afero estas plenumita"
~ Zamenhof reirante al planedo Ummo

"Dankas mi pro viaj honestaj enskribadoj"

~ Meduzo aŭtoro de tiu ĉi artikolo

"Mi tute malkomprenas homaron. Ankoraŭ ni ne kapablas interkomuniki per neŭtrala lingvo (kiel Esperanto) sed oni klopodas komuniki kun eksterteruloj..."

~ esperantisto

"Ĉu vi scias, kiom mi amas tion?"

~ Cindy McKee

"Mi devas konfesi, ke mi ne ĉion komprenis"

~ Aleks Kadar pri ĉi tiu artikolo

"Via teda trolado jam ne estas amuza . Bonvolu iri inferen ."

~ franco pri supra diraĵo

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho
LessiveUmmo1
Ummo estas la nomo de planedo el kie devenas ekstertera civilizacio kiu estas kontaktinta kun homoj de la Tero. La informo estas alveninta laŭ formo de dokumentoj kaj leteroj senditaj al grupoj da entuziastoj de la nifo-fenomeno.
20100908004128771792u

Tipa Ummano

La eksterteraj estaĵoj asertis, ke ili venis el Ummo, planedo kiu orbitas ĉirkaŭ la stelo ruĝa nano Wolf 424 (situita en la konstelacio Virgo) kaj memnomiĝis OEMII (homoj de Ummo) en sia propra lingvo. Ili mem klarigis en iliaj leteroj la fonetikajn karakteristikojn de ilia lingvo. En iu el siaj informoj ili rakontis kiel alvenis en la Teron la 28-an de marto 1950, surteriĝante en la franca departemento Alpes-de-Haute-Provence (Okcitanio).
Positivo2copia2

Umma kosmoŝipo

Laŭ la leteroj, ses ekspedicianoj maskitaj kontanktis kun la unuaj humanoj miksiĝante sin inter ni kaj komencis esplori nian planedon, niajn morojn, nian kulturon kaj niajn lingvojn. Poste, en 1966, ili eksendis siajn famajn leterojn al diversaj personoj ĉirkaŭ la mondo, klarigante diversajn sciencajn, teknikajn kaj sociajn aspektojn el ilia mondo. Kelkaj “ummologoj” asertas, ke la korespondo de la vizitantoj atingas 6.000 paĝojn; sed oni ne scias pri pli ol 1.000, surbaze el kiuj iu eĉ ellaboris vortaron hispana-umma.

[redakti] Ummografio

Ummo estas planedo, kiu gravitas ĉirkaŭ la verda stelo Zamenhof en la konstelacio de la Virgulino. Ĉar la verda stelo Zamenhof estas duobla stelo (L1. Kaj L2.), Ummo ne turniĝas en rondoj sed en ok. Ĝi situas 14 jarojn kaj kelkajn bananojn de la Tero, tiel ke rapida vojaĝo daŭras eĉ 30 jarojn. La ummanoj estas tre lertaj.

La ummanoj similas al la humanoj, sed nur ĉiuj (ne ĉagreniĝu!): ili estas grandaj, blondaj kun tre belaj bluaj okuloj. Ili parolas la germanan, havas malgrandajn penisojn kaj portas strangajn nigrajn lipharetojn. Kiam ili maljuniĝas, ili kreskiĝas longajn blankajn barbojn, ĉar tiel diris Zaratuŝtro.

La Ummanoj ĉiuj opinias saman, nur unu registaro por la tuta planedo kaj kiu traktas ĉion (ein Volk, ein Reich, ein Fürher), ne estas kontraŭuloj, neniu minoritatoj, sen debatoj, eĉ ne iomete malsamaj opinioj ... Ummo estas glata planedo.

0040

[redakti] Seksuma vivo

La Ummanoj ne estas liberecaj. Masoĥismo estas malpermesita kaj la kulpuloj estas punitaj per elektroŝoko. Virinoj devas alveni virgaj ĉe geedzeco. Gejoj, lesboj, swingers, senkulpaj virinoj kaj filatelistoj estas severe subpremitaj. Tie homoj kulpaj pri nudismo estu malkaŝita nudaj en publiko por ke la honto alportas ilin reen al racio.

[redakti] Teknologio

La Ummanoj havas gravan malprogreson en mikrokomputado, ili ne havas DVD-on, memoron USB aŭ aliajn amaskomunikilaĵojn. Ili ne havas Internet aŭ poŝtelefonon, ciferecajn fotilojn, ktp. Aliflanke, ili havas "Remington"-skribmaŝinojn kun bicoloraj rubandoj, kiuj servas ilin por komuniki kun la aliaj planedoj.

Por rakonti al ni, ke ili venas, anstataŭ alparoli kelkajn distingitajn erudiciulojn kaj elstarajn asembleojn, Ummanoj preferis direkti sin al la prezidanto de malgranda hispana klubo de nifojaj subtenantoj per poŝto. Ili sendis al li pli ol 200 leterojn por klarigi, kiel ĝi estis sur Ummo. Tamen ili neniam sendis bildojn de sia planedo. La Ummanoj faras tion, kion ili volas!

1211

[redakti] Religio

La Ummanoj estas tre piaj, kaj antaŭ ol ili iras al la lito, ili preĝas, prefere kiel paro. Ne ekzistas en Ummo, neniu agnostikulo, liberpensulo, neniu malkontenta religiulo, neniu ateisto. Halleluja!

... Kaj baldaŭ aliaj ekskluzivaj revelacioj pri Ummo kaj la Ummitoj

[redakti] Vidu ankaŭ

  1. Umo
  2. Umi
  3. Uma
  4. Umado
Content Navigation
Aliaj lingvoj