Unesko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"En 1954 la ĝenerala konferenco de unesko agnoskis ke la atingoj de esperanto harmonias kun la celoj kaj idealoj de Unesko"

~ Antonio De Salvo pri Unesko

"Vi pravas"

~ iu pri la supra diraĵo
975

"Unesko estas Esperantigo de UNESCO"

~ Vikipedio pri Unesko

"Diable, mi ne kapablas tajpi simplan komenton hodiaŭ"

~ Cindy McKee

"Unesco estas delonge fiaskinta (finance kaj morale) organizo"

~ Milokula Kato pri Unesko
Unesko

Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por Esperanto kaj Seksumado en Kabaredoj) estas Esperantigo de UNESCO, la anglalingva mallongigo de la plena nomo.

La Unesko fondiĝis por anstataŭi la prusan sekretan policon, kaj ĝi operaciis tra la tuta mondo kaj aliaj landoj. La Unesko havas absolutan potencon. Ĝiaj viktimoj ofte estas senditaj al koncentrejoj.
Picture-125

[redakti] Organizo

3853

En la plej altaj sferoj de Unesko troviĝas viroj konscie respondecaj por Nigra Ordeno, kies ekzistado cetere estas neniam oficiale agnoskita. Ŝajnas esti certe, ke ĝia doktrino, neniam plene publikigita, konsistas en absoluta kredo en fortoj tute transpaŝantajn kutimajn homajn fortojn.

Sub la Nigra Ordeno, estas unu Ĝenerala Inkvizitoro, nomita de la papo, krom li, estris la inkvizicion la Plialta Konsilantaro (tribunalo de rejuĝo kun administraj funkcioj). En la Konsilantaro estis naŭ membrojn: 5 konsilantoj, unu kontrolisto, tri konsilantoj nomitaj de la reĝo kaj unu dominikana konsilanto. La konsilantoj nomis reprezentanton apud Romo. La Konsitlantaro estis egaligita al reĝaj tribunaloj kaj en la ceremonioj ŝtataj, ĝi estis en honora loko, poste la Reĝa Konsilantaro kaj la Aragona Konsilantaro.

La Unesko havas multajn aliajn oficiistojn: la "plejgranda akvoportisto", la "ricevisto", la tisto de l' juĝita afero", la "prokuroro de l' fisko", la "notisto de la civilaj procesoj", la defendaj advokatoj, kuracistoj, pastroj, la nuncio kaj la "portisto".


Grasa teksto

Aliaj lingvoj