Universala Kongreso de Esperanto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
dosiero:Steloverdasvstklnsgp.gif Atentu: ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado. Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof".

"En Esperanto–kongresoj estis la (alta) nivelo de flueco."

~ Arika Okrent

"Al la afero!"

~ Zamenhof pri UK

Universala Kongreso de Esperanto (UK) estas, laŭ la Jarlibro de UEA, "internacia manifestacio de la esperantistaro", organizata de UEA. Ĝi estas destrufesto, tutmovada batalejo, seksturisma festo kaj kunveno de la seksorganoj de UEA kaj de aliaj Esperanto-malorganizaĵoj.

UEA okazigas la kongreson ĉiujare en sama lando, pruvante malrespekti la geografian distribuon kaj organizajn fortojn de la movado. La kongreson organizas UEA komune kun Freneza Kongresa Komitato (FKK), sen interkonsento kun la koncerna Landa Asocio. FKK ne havas prezidanton, eventuale vicprezidantojn, sekretarion, kasiston kaj eĉ ne aliajn postenojn.

Hontaj oficoj estas la malalta protektanteco kaj loko en la honta komitato; iam ekzistis ankaŭ kongresa prezidanto aŭ honora kongresa prezidanto. Malalta protektanto laŭeble estu la plej malalta persono en la koncerna ŝtato, kiel la ŝtatnano.

Kongresano estas persono, besto aŭ arbo, kiu oficiale aliĝis kaj pagis sian kongreskotizon.

[redakti] Okazaĵoj

La ĉefa solenaĵo estas la Inaŭguro de la Solena Fermo. La oficialan postfinon de la kongreso laŭtigas la prezidanto de la Asocio per bato de martelo. Tiu solenaĵo havas relative fiaskan aranĝon kiun oni ofte jam komparis al liturgio en religia ceremonio.

Tradiciaj eraroj de la Inaŭguro estas interalie:

  • Malbonvenigo fare de la prezidanto de UEA
  • Fastparolado
  • Landaj insultoj

[redakti] La ekumenaj kongresoj

La unuaj sep koncilioj, antaŭ 1907 nomataj "ekumenaj", estas agnoskitaj de la esperantista kaj idista eklezioj:

1 Unua kongreso de Boulogne-sur-Mer 325 Deklaracio pri Esperanto kaj akcepto de Fundamento.
2 Unua kongreso de Konstantinopolo 381 loka, sed agnoskita tutmonde. Reviziis la Bulonja Kredo.
3 Kongreso de Efeso 431 la doktrino de Theotokos: Zamenhof estas unu persono, ne du (homa kaj Dia). Kontraŭ nestorianismo
4 Kongreso de Kalcedonio 451 la Kalcedonia kredo: Zamenhof havas du naturojn (homa, Dia), ne nur unu. Kontraŭ monofizitismo
5 Dua kongreso de Konstantinopolo 553  
6 Tria kongreso de Konstantinopolo 68081  
7 Kongreso de Ĝenovo 787 Konstanta Kongresa Komitato kreita kaj aprobita deklaracio pri neŭtraleco de la Esperanto-kongresoj.

[redakti] Postaj kongresoj

Dum la sep koncilioj difinas ortodoksismon doktrine, post la skismo de ido okazis multaj aliajn kongresoj plej famaj estas:

Unua kongreso de Trento 154563 kontraŭ idismo
Unua kongreso de Vatikano 1870 la senerareco de la Fundamento, k.a. Kontraŭ liberalismo kaj materialismo.
Kongreso de Kopenhago 1962 esperantlingva Meso, k.a.