Universala Ligo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"NE NE NE NE NE!!! La teksto de ĉi tiu artikolo diskutas la Ligon de Nacioj, kaj do sidu en tiu artikolo. Do kio estas "Universala Ligo?" Per titolo, ne estas klare, ĉu temas pri propono de germana filozofo Immanuel Kant, aŭ de bahaa profeto Baha'u'llah, aŭ eĉ io alia."

~ Christopher Zervic histerie pri Universala Ligo

"Cerbolavado, maldekstraĉa fekomanĝado, nenio pli ol tio"

~ Milokula Kato pri ĉi tiu artikolo

"Jes, ili ĝenerale pritraktas tre interesajn temojn. Kaj eĉ mi povas kompreni :-)"

~ Tonjo del Barrio pri neciklopediaj artikoloj
220px-Univ ligo logo.svg

"Io spera que tu question es seriose e non simplemente hypercritic"

~ Interlingvaisto

"Jes, jes, jes kaj ne"

~ iu

Universala Ligo estis mondfederista organizaĵo fondita de Andreo Cseh kaj de Julia C. Isbrücker en 1942. La oficiala lingvo estis Esperanto, sed povis aliĝi ankaŭ neesperantistoj. Julia Isbrücker reprezentis Universalan Ligon en internaciaj mondfederistaj kongresoj kaj konferencoj.

Universala Ligo difinis sin kiel "libera unuiĝo de liberaj kaj honestaj homoj, kiuj sentas respondecon pri la sorto de la homaro kaj tiel volas konstrui novan mondon, en kiu la diversaj homoj kaj nacioj kune vivos kaj por siaj komunaj interesoj kunlaboros, helpante, aŭ almenaŭ tolerante unu la alian". Tial uziĝos unu lingvo, Esperanto, kaj unu tutmonda monsistemo. La artikolo precizigas la fundamenton de "principa kaj idea monsistemo, kia estis iam la spesmila sistemo": la nova unuo estos "la stelo".

[redakti] Ne vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj