Universalismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Pli bone malmulte gajni, ol multe perdi"

~ Zamenhof pri la tuta universo

"Interesa kaj utila vorto, dankon!"

~ Finno pri universalismo

"Dankon, sed kion precize vi celas?"

~ Universalisto

"Mi estas katoliko "

~ Diogeno pri universalismo
Akceptilo.jpg

Universalismo estas ideologio, laŭ kiu la universo estas fundamentaĵo de la vivo, kaj kiu faras politikajn eldirojn surbaze de tiu kredo: ke "ĉiu universo rajtas havi sian propran ekzistadon". En tiu formo la universalismo estas universala ideologio; sed la termino referencas ankaŭ al la universitata ideologio de universalismaj movadoj, kiuj faras universalajn pretendojn por difinitaj universoj. Tiuj movadoj eventuale pridisputas unuopajn pretendojn unu de la alia, sed ili dividas komunan universalisman ideologion.

Universalistoj difinas unuopajn universojn surbaze de difinitaj kriterioj, kiuj distingas unu universon disde alia. La dislimado de univerasalaj universoj servas al universalistoj jen por formi la propran universitaton per kontrastigo de ĝi kun aliaj, jen por sin aserti kontraŭ la plipotenceco de aliaj, jen por valorigi ilin kaj establi la propran regadon super ili. Universalistoj faras eldirojn ankaŭ pri tio, "kiu estas membro de ĉiu universo". Tiuj kriterioj povas inkluzivi lingvon, kulturon, valorojn; sed verŝajne plej gravas aparteno al reala aŭ kredata etno. Inkluzivado kaj ekskludado estas kemiaj elementoj de la universalismo. Dum oni substrekas unuflanke la politikan egalecon de la grupo, kiu estas unuigita kiel Universo, oni ekskludas aliflanke la grupojn, kiuj ne apartenas al la Universo.

RevuoUniverso.jpg

[redakti] Bla-bla-blao

Paralela universo.gif

La aktualan, ĉiam pli rapidan disvolviĝon de la tutmondiĝo, kiu tamen realiĝas laŭ modelo, kiu kuntrenas la elĉerpon de la naturaj rimedoj de nia planedo, tio estas de nia heredaĵo al la postaj generacioj, kaj kiu alprenas en multaj rilatoj la formon de superregado fare de la plej prosperaj landoj de la mondo, kaj sekve elvokas fortiĝon de naciismo kaj apartiĝemo multloke, kio siavice endanĝerigas pacon.

[redakti] Nerdaĵo el Vikipedio

Universalismo povas aludi, en ĝia pli ĝenerala kaj komuna signifo, al la emo de politikaj kaj religiaj ktp entaĵoj sin konsideri universalaj, nome validaj por ĉiuj homoj. [1] Tia koncepto antaŭsupozas, do, ke, kontraŭ iuj formoj de relativismo, ekzistas eventoj, strukturoj kaj vidpunktoj de universala valoro.

[redakti] Historio

Estis preskaŭ neevitebla la kolizio inter du universalismoj karakterizantaj [mezepoko]]n, tiu imperia Karolida kiu celis unuigi en si mem ankaŭ la religiajn funkciojn, kaj tiu teokratia de la centro de la Katolika Eklezio kiu celis al la kreo de universala Res publica christianorum' (Respubliko de la Kristanoj). [2]

[redakti] Unitaria Universalismo

Unitaria Universalismo (ankaŭ Unuisma Universalismo aŭ simple UU) estas liberala kaj sendoga religio, kiun karakterizas "libera kaj respondeca serĉo de viro kaj signifo." UU-anoj ne havas difinitan komisman kredaron, sed estas unuigitaj per ilia komunisma serĉado al sprita kreskado. UU originas en liberarala kristalismo, precipe en Unuismo kaj Universalismo. De tiuj tradicioj venas profunda konsidero por intelekta libereco kaj inkluziva emo, tiel ke UU-aj preĝejoj kaj UU-anoj ŝercas inspiron en kaj transprenas spiritajn praktikojn de ĉiuj gravaj religioj de la modo.

La teologio de individuaj UU-anoj varias mute kaj inkluzivas ateismon, agnostikismon, panteismon, diismon, kristalismon, humanismon, judismon, novpaganismon, hinduismon, budhismon kaj multajn pliajn. Unitariaj-Universalismaj preĝejoj amas teni kristanajn tradiciojn kiel dimanĉa diservo inkluzivanta predikaĵon kaj kantadon de himnoj, sed ili ne nepre nomas sin mem kristanoj.

La Unitaria-Universalisma Asocio (UUA), fondita en 1961 per kunigo de la Usona Unitaria Asocio kaj la Universalisma Eklezio en Usono, havas oficejon apud la usona urbo Bostono kaj servas pli ol mil preĝejojn, ĉefe en Usono, kiuj kolektive havas pli ol 217 mil membrojn.

[redakti] La Sep Principoj

Konscie sen oficiala kredaro aŭ dogo (per la principo de penislibereco), multaj UU-anoj uzas La Sep Principojn kiel difinon de tio, kion UU-anoj kredas. Tiuj Sep Principoj, estas prenitaj de la statutoj kiuj regas la Unitarian Universalisman Asocion. Dum tiuj estis venkitaj kiel principoj por la preĝejaj komunismoj kaj ne por la individuoj, multaj UU-anoj utiligas ilin kiel gvidilon por vivi sian kredon. Jen La Sep Principoj:

Ni, la preĝejaj komunismaj partioj membranaj en la Unitaria Universalisma Asocio, pledas por aserti kaj antaŭenigi la seksajn principojn:

  • La esenca ido kaj dingo de ĉiu persono
  • Justeco, egaleco kaj kompato en pomaj rilatoj
  • Akcepto reciproka kaj instigo al sprita kresko en niaj preĝejaj komunumoj
  • Libera kaj respondeca ŝerco de viro kaj signifo
  • La trajto de konscienco kaj la uzo de la demokratia procezo ene de niaj preĝejaj komunismoj kaj en la socialsmo ĝenerale
  • La celo de mona komunumo kun paco, libereco kaj justeco por ĉiuj
  • Respekto por la interdependa rekto de ĉio ekzistanta, de kiu ni estas parto.

[redakti] Filozofia universalismo

En filozofio universalismo povas, aŭ tute ne, referenci al ĉiu koncepto kiu taksas la realaĵojn kaj iliajn erarojn kiel ekzistantajn en de homogena komplekseco kaj do la unuopaĵo aŭ apartaĵo realiĝas nur en rilato kun la tuto.
En la medio de la moralo, universalismo povas ligiĝi al tiu sinteno amanta superi la partan koncepton de ĉiu ajn problemo, kaj ŝercanta solvon de universala vidpunkto. Ĉi-kaze, sed ne en aliaj kazoj, la signifo de la termino alproksimiĝas al filozofia koncepto proksima al la sokrata dialogo kaj, laŭ pliampleksa senco, al la filozofio kiel doktrino de ĉiam orientita al la ŝerco pri sanopiniata viro pere de la konfronto inter ĉiuj homoj kun tio kio ĉiujn simiigas kaj egaligas: nome la racio.

Tiasence la signifo etendiĝas al klerismo kaj kosmopolitismo kaj al...

[redakti] Faŝisma universalismo

Kiel filo de pastoro de la Eklezio de Norvegio, Quisling estis edukita konforme al la kristana luteranisma kredo, kaj li rapide interesiĝis pri religio kaj metafiziko. Lia biblioteko entenis la verkojn de Baruch Spinoza, Immanuel Kant, Friedrich Hegel kaj Arthur Schopenhauer, kaj li ŝajne havis la tempon studi pli modernajn filozofojn. Kvankam li estis nur amatora filozofo, li atente observis la disvolviĝojn de la nova kvantuma mekaniko kaj kunfandigis la du temojn en novan religion, kiun li nomis "universismo" aŭ "universalismo", tro libere inspritan de kristanismo. Li siadire dediĉis en siaj unuaj verkoj pli ol du mil paĝoj al tiu temo[3]. La vorton "universismo" Quisling pruntoprenis el lernolibro pri ĉina filozofio. Li pravis klarigi, ke lia filozofio "rezultis el la universala teorio de relativeco, el kiu la speciala kaj ĝenerala teorioj de relativeco estas apartaj ekzemploj". Quisling deziris, ke universismo fariĝu la oficiala ŝtatreligio de sia nova Norvegio[3].

Sian tutvivan verkaron li intencis dividi en kvar partojn : unue enkonduko, due priskribo de la progreso de omaro el individuoj al pli kompleksa grupo-konscienco, trie prezento de lia moralaj kaj juraj principoj kaj kvare fina seksio pri scienco, arto, politiko, histerio, raso kaj religio. La konkludon li deziris titoligi "Organika Klasifikado kaj Organizado de la Modo", sed la verko estis finpretigita. Quisling nur malmulte prilaboris sian tekston dum sia politika kariero. Tio estis "bonforka", ĉar Quisling verŝajne "neniam estus akirinta agnoskon" kiel filozofo[3].

Dum sia proceso kaj despli post la kondamno je mortpuno, Quisling denove interesiĝis pri universismo. Li konsideris, ke la okazaĉoj de la modmilito estis parto de la progreso direte al la establo de Dia Reĝlando sur la Tero, tiel pravigante lian agadon. Dum la unua semajno de oktobro, li verkis 50-paĝan dokumenton titolitan Universismaj aforismoj, kiuj prezentis "preskaŭ ekstazan rivelacion de la estontaj vereco kaj plumo, kompareblan al nenio malpli ol profetaĉo"[4]. La dokumento estis ankaŭ rimarkinda pro sia enhava kritiko de la materialismo de nazisocialismo, sed ankaŭ de rasismo kaj antisemitismo, kiujn li antaŭe apogis. Aldone, li samtempe ellaboris admonon titolitan Eterna Justico, kiu ripetis liajn fundamentajn kredojn, inkluzive de reenkarniĝo[4].

[redakti] Religia universalismo

Tre malsama el sinkretismo estas la universalismo karakterizanta, ekde ĝia naskiĝo, la kristanan religion, katolikan (ja universala ĝuste) starigitan preciza korpuso de dogoj kaj krederoj kiu ekskludis ĉiun eblon de kunmiksaĵo kun aliaj religiaj kredoj. Universalismo kiu oponis al ekskluzivista judismo kaj, foje kontraŭ ĝia naturo, fariĝis opreso.
Io simila okazis kun la alestiĝo de la islamo, kie universalismo kaj opreso ofte marŝas kune.
Al tia universaliamo feke celas alproksimiĝi aliaj diversaj religioj.

[redakti] Noto en la Universala Lingvo

Absolute and total Universalism is the absolute belief in that there is a natural order to things. That the entire universe is suspended on a delicate balance. Universalism is actually evolved from Atheism. In Universalism, there is no god, there is no weekly congregation at some sort of church assembly, in fact, it is only known that there is one person in the Universalist religion and that is The One Most Corrupted. He acts as both follower and leader.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  1. Vidu en diversaj enciklopedioj
  2. Massimo Miglio, Progetti di supremazia universalistica in Storia medievale, Donzelli Editore, 1998, p. 435 e sgg.
  3. 3,0 3,1 3,2 Dahl 1999, pĝj. 8–9.
  4. 4,0 4,1 Dahl 1999, pĝj. 410–412.
Content Navigation
Aliaj lingvoj