Universitato
El Neciklopedio
Universitato estas institucio de edukado kaj ekspluatado, kiu kontraŭ mono koncedas akademian gradon en ĉiuj niveloj (bakalaŭro, licenciulo, kaj doktoro) en pluraj temoj. Universitato ĝenerale estas ĉirkaŭ trinkejoj kaj bordeloj.En Mezepoko, en Eŭropo, junaj viroj iris al la universitato, kiam ili kompletigis la studon de la trivium: la artoj de seksumado, trinkado, kaj ludado kaj la quadrivium: perfortado, diboĉado, muziko kaj monprunto. Hodiaŭ studuntoj devas nur pagi kotizon kaj ricevi aŭtomate senpere la diplomon.
[redakti] Leciono
Profesoro instruas studentojn pri psikologio. Li diras:
- - Tuj mi montros al vi 3 gradojn da kolero.
Li metas telefonon sur la tablon, aktivigas en ĝi laŭt-voĉan funkcion kaj telefonas al iu abonanto:
- - Saluton! Povus mi aŭskulti Vasilon?
- - Ne, ĉi tie ne estas iu Vasilo!
- - Pardonu min.
La profesoro malŝaltas.
- - Vi ĵus vidis unuan gradon de kolero. Rigardu plu!
La profesoro denove telefonas al la abonanto:
- - Povus mi aŭskulti Vasilon?
- - Mi jam diris vin, ke ĉi tie ne estas iu Vasilo!
- - Pardonu!
La profesoro malŝaltas.
- - Vi ĵus vidis duan gradon de kolero. Ni daŭrigu!
La profesoro trian fojon telefonas:
La profesoro diras:
- - Do, vi vidis ĉiujn tri gradojn da kolero.
Iu studento demandas:
- - Ĉu vi volas vidi la kvaran gradon da kolero?
- - ?
La studento aliras telefonon kaj puŝas ripet-metan butonon kaj diras:
- - Ĉi tie estas Vasilo. Ĉu iu telefonis min?
[redakti] Gravaj studoj
Kelkaj homoj travivas tielnomatajn klarajn sonĝojn, kies enhavon ili povas influi. Laŭ studo de la universitato en Heidelberg tio povas esti helpema: en tiu studo testpersonoj ekzercis en sonĝo ĵeti moneron en tason, kiu troviĝas en distanco de du metroj. Efektive provante tion post la vekiĝo, ili havis esence pli altan trafkvoton ol antaŭe.
