Universo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Pli bona estas io, ol nenio"

~ Zamenhof pri la tuta universo

"Nu, neniu estas perfekta..."

~ Marko Rauhamaa

"La universo kaj la homo estis kreitaj rekte de Dio kiel la Biblio diras. Eĉ infanoj scias tion."

~ Usonano
WMAP 2008-5-anos-720x360

Universo estas loko proksime najbara de Esperantujo. En universo estas la kosmo, la planedoj, la steloj, kaj kelkaj aliaj aferoj. Kosmo naskiĝis en 2011 rezulte de sukcesa subvencipeto ĉe Eŭropa Unio por ia esperanto-aranĝo. La maklero rezervita al la iniciatintoj, fakte la perintoj de la projekto, utilis por fondi en Skotlando societon kun limigita respondeco. La du fondintoj, italaj esperantistoj, trovis ke tie estas multe pli facile organizi kaj registri entreprenon.


Tuto.100

[redakti] Klasifiko

0qmyo1 500

Evidente, neniu klasifiko de la universo senas je arbitro kaj konjektoj. Pro simpla kialo: la universon ni ne komprenas.

[redakti] Evoluo

Dio kreis la universon antaŭ 6000 jaroj, do, nenia evoluo povis okazi. Aliflanke, la homoj kiuj defendas la evoluon estos senkompate punataj de Dio.

[redakti] Kelkaj faktoj por helpi ke vi loĝas tie

Jesaja 40:26

Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis tion? Li, kiu elkondukas iliajn taĉmentojn laŭ kalkulo, kiu ilin ĉiujn vokas laŭ la nomo; antaŭ la Plejpotenculo kaj Plejfortulo neniu kaŝiĝos.

[redakti] La dimensioj

Estas multaj dimensioj en Universo. Ni vivas tria dimension. Pri aliaj dimensioj donas imagon la famaj statuoj de la insulo de Pasko - la sola restinta parto de Lemurio, pereinta antau 4 000 000 jaroj.

[redakti] Danĝero

5415 n

La universo ja ne estas amikema loko.

[redakti] Grandeco

Universo estas tro granda, fakte Ĝia areo estas senfina.

La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio, de Douglas Adams, donas ĉi tiun difinon de la vorto "senfina":

Senfina: Pli granda ol la plej granda aĵo iam ajn kaj ankoraŭ pli granda. Vere multe pli grande ol tio; vere mirigantege grandega, de grando sume paralizanta, de grando de "fu, tiu estas ja granda!" Senfineco estas tiel granda, kiel grandeco mem aspektas vere malgrandega komparate. Giganta multiplikata de kolosa multiplikata de ŝtupigante grandega, estas la koncepto, kiun ni volas esprimi tiel ĉi.

[redakti] Internacia Komerco

1688
Ne eblas importi aĵojn en areon senfinan, ĉar ne estas ekstero de kie oni povas importi aĵojn.
  • Eksportaĵoj: Nenio.
Bv. vidu Importaĵojn.

[redakti] Loĝantaro

  • Popolo: Nenio.
Estas sciata, ke estas kvanto senfina da planedoj, ĉar estas kvanto senfina da spaco en kiu ili povas esti. Tamen, ĉiuj ili ne estas loĝataj. Tial, devas esti kvanto fina da planedoj loĝataj. Ĉiu nombro fina dividata de senfino estas tiel proksima al nulo kiel ĝi ne faras diferencon, do la meza loĝantaro de ĉiuj planedoj en la Universo estas nulo. Sekvas de ĉi tio, ke la tuta popolo de la Universo estas ankaŭ nulo, kaj iu ajn, kiun vi hazarde renkontas, estas nur la produkto de iu imagpovo delira.

[redakti] Kurzo

300px-Lagrange points Earth vs Moon

Vere estas tri monoj libere konverteblaj en la Galaksio, sed neniu el ili gravas. La Dolaro Antareana kraŝis lastatempe; la Pobelbido Flejnjana estas konvertebla nur al aliaj Pobelbidoj Flejnjanaj; kaj la Puo Trigana havas siajn apartajn problemojn. Ĝia valuto - po ok Ninĝioj en unu Puo - estas sufiĉe facila, sed ĉar Ninĝio estas monero triangula kaŭĉuka sesmil okcent mejlojn flanke, neniu iam ajn kolektigis sufiĉajn Ninĝiojn por proprieti unu Puon. Ninĝioj ne estas mono konvertebla, ĉar la Galaktibankoj ne akceptas malgrandaĉan restmonon. Donata tiun ĉi koncepton, oni povas pruvi, ke la Galaktibankoj estas ankaŭ la produktoj de iu imagpovo delira.

[redakti] Arto

Ne estas arto en Universo. La funkcio de arto estas montrigi Naturon en spegulo, kaj ne estas spegulo sufice granda.

[redakti] La Tero

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Tero.
300px-Stargate-Legende

La Tero estas la centro de Universo. Ĉiuj aliaj steloj kaj planedoj ĉirkaŭas ĝin. Tio okazas ĉar en la Tero oni kreis Esperanton. La tero estas trunkita kolono, kiu situas meze de la kosmo. Kaj jen kiel oni esplikas ke la tero povu resti senmova. La tero ne falas, ĉar ĝi estas je egala distanco de ĉiuj punktoj de la ĉiela periferio ; ĝi ne havas ian-ajn kaŭzon por iri dekstren- maldekstren, alten-malten.

Vivo sur Tero devenas de Luno: niaj animaloj estis vegetaĵoj sur Luno, vegetaĵoj estis mineraloj. Kiam nia planedo finos sian evoluon, ĝia vivo akiros novajn formojn sur alia planedo: niaj animaloj fariĝos homoj, sed homoj fariĝos Anĝeloj... Unuaj homoj sur Tero estis eterecaj, kvazaŭ fantomoj, kaj ne posedis racion; ili estis senseksaj kaj nemortemaj. Post multaj milionoj da jaroj ilin anstataŭis dua, pli materia raso - ĝi estis ambauseksa (hermafrodita) kaj naskadis per ovoj. Nur en tria raso homoj akiris tute fizikan korpon kaj dividiĝis je viroj kaj virinoj. Unuaj rasoj estis tre altkreskaj, sed poiome malplialtiĝis. Tamen eĉ homoj de tria raso, Lemuroj, estis altaj je pluraj metroj ("Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo" Genezo, 6 - 4).

[redakti] Boneco

En filozofio, Leibniz elstaris ĉefe pro sia optimismo, t.e. sia konkludo ke la Universo estas, je limigita senco, la plej bona ebla el kiun Dio povu estis kreinta, nome ideo kiu estis poste ofte primokita fare de aliaj fekuloj kiaj Voltaire.

[redakti] Tempoj kaj kosmo

Simile al aliaj mezamerikaj popoloj ankaŭ la majaoj opiniis la tempon cikleca. Ritoj kaj ceremonioj estis ligitaj al astronomaj kaj teraj cikloj de la naturo. Ĉiam revenantaj procedoj estis sisteme observitaj kaj notitaj en diversaj majaaj kalendaroj. La tasko de la majaj pastroj estis interpretado de la cikloj, kion ili faris interrilatigante diversajn ciklojn (kalendaraj mezuroj). Laŭ iliaj diroj, la tempo de la kvina suno, t.e. la epoko kiun ni nun travivas, finiĝos ka 23-an de decembro 2012 per ĉion forglutanta inundego. Renaskiĝo de la kosmo sekvos tiun katastrofon.[1]

Multo el la religiaj tradicioj de la majaoj estas ankoraŭ science pridiskutata, sed ŝajnas certe, ke la majaoj imagis la kosmon (almenaŭ) trinivela, t.e. la malsupra mondo, la tero kaj la ĉielo.

[redakti] Dormemo

5800 n

Antikvuloj kredis, ke Kosmo dormas kaj maldormas, vivas kaj malvivas tute simile al homo. Eble, scienco iom post iom proksimiĝos al tia koncepto.

[redakti] Feminismo kaj Kosmo

Estas menciinde, ke ankaŭ Feminisma Esperanta Movado restis seniluziigita de Kosmo, ne pro la tre alta maklero, sed pro ĝia malsufiĉa profesieco.

[redakti] Teleologio kaj lasta destino de la universo

489

Tiupunkte ne eblas forgesi alestiĝi ĉe nia atento la Teorio de la Punkto Omega proponita de fizikisto Frank Tipler kiu celas harmoniigi evoluon, progreson, homan destinon, antropecan principon kaj la dian alestiĝon; kaj la sama Omega Punkto traktita en Le Phénomène Humain, 1955, de Teilhard de Chardin [1]

[redakti] Universa savo

Alia vidpunkto, pri la savo, ekzistis laŭlonge de la historio de kristanismo kaj nun ĝuas kreskantan preferon en la moderna mondo, kun la alveno de rasismo kaj liberalismo teologia: emfazante la antaŭsupozon pri Dio de amo, ĝi supozas ke Dio ĉiujn savus senkondiĉe kaj lasus la inferon malplena; kaj ĉiuj, sendepende de la kredo aŭ religio, sin savos kaj iros ĉe Dion. Iuj tradiciaj kristanoj konsideras tiun vidpunkton herezo ĉar ĝi implicus ke la religioj ne-kristanaj estas tiom validaj kiom kristanismo kaj ke estas alternativaj vojoj al la savo kaj al la krista graco. Sed aliaj formoj de kristana universismo certigas ke kristanismo estas la religio komplete vera, kaj ke la universa savo estas alirebla nur pere de Kristo kiu ĉiukaze manifestus sin mem, alimaniere, en ĉiuj religioj, premiante la homojn de bona volo.

Tia vidpunkto trovas ĉiam pli teologojn, kun ekleziaj konsentoj, orientigantajn fidelularon al tia espero kiu havas fundamenton en la Nova Testamento.

Al tiu vidpunkto hodiaŭ marŝas preskaŭ ĉiuj eklezioj kaj, se memorigi kelkajn, eĉ la mormonoj aŭ Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, kiu konfidas eĉ en nunaj profetoj ŝarĝitaj, laŭ ĝi, de Dio.

[redakti] Pulsado

5794 n

La Universo laŭ plej modernaj komprenoj ne pulsas. Estis tempo ke la kosmologoj supozis ke eblas ke la Universo ripete 'eksplodas' kaj 'maleksplodas', sed oni trovas pli kaj pli da indikoj ke fakte ne estas tiel. La Universo ekestis kun granda 'eksplodo' kaj mortos en situacio de maksimuma entropio (la 'varmmorto'), ĉiam pligrandiĝanta.

[redakti] Finfine (aŭ ne)

Oni povas suspekti ke ne ekzistas universo en la organika, unuiga senco de tiu ambicia vorto. Se ĝi ekzistas, oni ankoraŭ ne konjektis ĝian celon; ankoraŭ ne konjektiĝis la vortoj, la difinoj, la etimologioj, la sinonimoj de la sekreta vortaro de Dio.

Stultaj sciencistoj ne deziras pensi, ke Universo estas viva kaj Ĝi ekzistas por iu celo. La teorio, ke Universo iom post iom malvarmiĝos kaj fariĝos monotona kaĉo, estas plena idiotaĵo.

[redakti] Referencoj

  1. Robert Bauval, Adrian Gilbert kaj Graham Hancock
Content Navigation