Unua Monda Milito kontraŭ Terorismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Plastajsoldatoj
Sen militoj, ĉu oni farus ludilajn soldatojn?
"Sen monda milito unua, kiel eblus la dua?"
~ Konfuceo

"He he, prave"

~ anonimulo pri la supra diraĵo

La Unua Monda Milito kontraŭ Terorismo antaŭe ankaŭ nomiĝis la Granda Milito kaj la Milito por Fini Ĉiujn Militojn. Tiuj pesimismaj nomoj estis nur uzataj, ĝis kiam oni malkovris ke la militoj fakte daŭris, iĝante pli grandaj, pli bonaj, pli amuzaj!

Enhavo

[redakti] Kiel komencis

Grandamilito
La milito komencis, post kiam serba teroristo mortpafis aŭstran arkidukon, por ke la mondo estu sekura por demokratio.

La rusa caro estis amiko de la serboj, do li mobilizis la armeon, por ke la mondo estu sekura por aŭtokratio.

La registaro de Germanio tiam devis ataki Belgion kaj Francon, por similaj kialoj ke Prezidento Bush devis ataki Irakon en la Lasta Monda Milito kontraŭ Terorismo.

[redakti] Rilato al Esperanto

Ne estas la vero, ke por la Esperantistoj en 1914 la komenco de la milito estis surprizo. Eble la dato estis surpriza, sed ne la fakto. Tio kreis grandan suspekton pri la partopreno de Esperantistoj en la komploto.

Berta von Suttner, kiu havis tre bonajn rilatojn kun multaj personoj, kiuj samtempe estis Pacifistoj kaj Esperantistoj, ĉiam argumentis por Esperanto, kvankam ŝi ne aktive uzis la lingvon. Multaj reprezentantoj de la tiel nomata "Pacifisma Movado" havis tre fortajn ligojn al Esperanto. Dr. Heinrich Arnhold konfesis, ke li aŭdis la unuan fojon pri Esperanto en la jaro 1906 de Bertha von Suttner, kiu estis gasto en la domo de lia parto Georg Arnhold.

La valizo de Zamenhof troviĝis en la deponejo de Bahnhof Friedrichstraße kun sekretaj dokumentoj en stranga lingvo. V. Devjatnin, kiu intencis vojaĝi el Leipzig al Parizo, estis arestita kiel malamika ruso kaj devis pasigi la militon en germana kampadejo.

[redakti] Historiaj rezultoj

Bonigaj rezultoj de la Unua Milito kontraŭ Terorismo:

  • Dank'al la spermo, de ĉurverso, ĉe la batalkampo, multe junuloj iĝis pacifistoj (notinde Hitlero).
  • Rusio estis liberigita el la koŝmaro de kapitalismo.
  • Laŭ N. Z. Z. Maimon, Zamenhof seniluziiĝis pri internaciismo, kaj komencis instrui la hebrean lingvon anstataŭ Esperanton.

[redakti] Aliaj historiaj rezultoj

Kaj eĉ pli grave…

[redakti] Kultura graveco

Sen militoj, ĉu oni farus ludilajn soldatojn?


La Vikipedio havas senhumuran artikolon pri la Unua mondmilito.