Unua misio al Titano

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ni venis pace por tuta homaro."

~ Neil Armstrong, Buzz Aldrin, Michael Collins kaj Richard Nixon

"Al lando sen loĝantoj, venus ne pace kiu?"

~ Konfuceo
"Agoj kaj Diraĵoj de la Kosmonaŭtoj"

"Ĉiu kiu ne estas por ni, estas kontraŭ ni."

~ George Bush la Pli Juna

"Ĉu iu ĉi tie ŝatus iri lunen kun mi kaj miaj gepatroj?"

~ Blondulino

La unua misio per kosmoŝipo kun ŝipanaro al Titano, la luno de Saturno, estis ordonita en 2005 de la tiama prezidento de Usono. Anoncante la ambician projekton, la prezidento donis al la konstruota kosmoŝipo la nomon "Libero".

La sondilo Cassini renkontas nifon.


Enhavo

[redakti] Historia fono

La prezidento faris la anoncon, post kiam la sondilo Cassini-Huygens (Kasini-Heügens) fotis la surfacon de la saturna luno, kaj renkontis nifon. Indikoj el la sondilo sugestis, ke Titano havas grandan kvanton de likvaj hidrokarbidoj, kaj verŝajne ankaŭ armilojn de amasa detruo.

[redakti] Internacia subteno

La kosmoŝipo Libero,
dum kunmetado en tera orbito.
La prezidento provis interesigi la Eŭropan Kosman Agentejon kaj la Unuiĝintajn Naciojn pri la projekto; sed li ne sukcesis. Li anstataŭe konstruis novan "koalicion de la volantoj", kies anoj estis Usono, Aŭstralio, la Golfo de Guantanamo, kaj la eksa registaro de Suda Vjetnamio.

[redakti] Ekipaĵo

La misio en la kosmoŝipo Libero estis paca afero. Nukleajn armilojn portis la ŝipo nur por sindefendo.

[redakti] Notindaj ŝipanoj

Eminentaj anoj de la misio:

[redakti] Scienca graveco de la misio

La kosmonaŭtoj portis plurajn strang-aspektajn specimenojn al la NASA-laboratorioj en la Golfo de Guantanamo. Vidu ĉefartikolon pri Sonja Elen Kisa.

[redakti] Historiaj rezultoj por Titano

Malgraŭ flanka damaĝo, la misio finfine havis bonigajn rezultojn por Titano:

  • Spaca turismo al la saturna luno poste grandigis. (Vidu paĝon pri Titaniko).
  • Oni rekonstruis la malnovan picejon, farbis ĝin multekolora, kaj renomis omaĝe al Poĉjo Porko.



[redakti] Vidu ankaŭ


La Vikipedio havas senhumuran artikolon pri misio al Titano.