Unukorno

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Mi ankaŭ lokon sur la tero okupas"

~ Zamenhof pri sia fantomo al unukorno

"Hahahahahahahahahahahahahahahahaha !"

~ Baalo
Unukorno estas bonalingva versio de unikorno, ankaŭ nomata unukornulo de kelkaj uloj.
Unikorno

Estas interese, ke kvankam unikornoj ne ekzistas, ili ja havas du nomojn, unu kornon kaj malferocas; kiu neus tion, simple ne scias, kio estas unikorno, kaj ne povus distingi ĝin disde rinocero...

Licorne3

Kelkaj bildoj pri unukornuloj pruvas almenaŭ tion, ke neniu pentristo sciis kiel ili efektive aspektis. Nu, neniu miraklo, ĉu? Ĉar ili ja neniam efektive ekzistis - oni diras. Nu, kaj tio estas kompleta eraro, ili efektive ekzistis kaj ekzistas. Verkistoj asertas, ke ĝi vivis en Afriko kaj en Azio kaj diras plu pri ili, ke ili murdis ĉiun homon, kiu renkontis ilin. Sekve, neniu testemonanto survivis por diri kiel ili vere estas. Estas unu ecepto: la brava tajloristeto en fabelo de la fratoj Grimm devis tion preskaŭ sperti, kiam tia besto furioze atakis lin, sed li estis ruza kaj zorgis por tio, ke la galopanta besto, persekutanta lin, pikis sian kornon en larĝan arbon, el kiu ĝi poste ne plu povis liberigi sin.

Oni diras plu, ke ili nur de pura virgulino lasas bridi sin. Hmh, iom strange, ĉu? Kial ĝuste de tia? Eble ĉar virgulinoj estas preskaŭ tiel mitaj kiel unukornoj...

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation