Urano

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ne ĉio utilas, kio brilas"

~ Zamenhof pri planedo Urano
Urano3
Por la vojaĝanto trans la astroida zono, Uran/o estas tre utila radiko.

[redakti] Oftaj esprimoj

Urano - planedo inter Saturno kaj Neptuno.

Uranano - loĝanto de Urano.

Urananino - ina loĝanto de Urano.

urana lingvo - (kompreneble!) la lingvo, kiun oni tie parolas.

urana lingvano - parolanto de la urana.

urana lingvanino - parolantino de la urana.

urana lingvana banano - frukto kiu apartenas al parolanto de la urana.

urana lingvanina bananino - inseksa frukto kiu apartenas al parolantino de la urana.

urana nano - eta loĝanto de Urano

urana bana nano - eta loĝanto de Urano, dum banas sin

urana bana banana nano - eta loĝanto de Urano, kiu manĝas bananon dum banas sin

[redakti] Urano kaj gejoj

Urano estas prefera planedo de gejoj, pro tio, en 19-a jarcento, oni nomis samseksemon "uranismo".

11721294

Bildo tute senrilata al artikolo

[redakti] Armena imperio

Unu praimperio en Armenio estis la imperio de Urano. La armena gento mem, hindoeŭropa popolo, alvenis en la 7-a jarcento a.K.

[redakti] Malmultekosta rusia Urano por Britio

Laŭ informo de ITAR-TASS, unu el gvidantoj de brita atoma energetiko - ŝtata kompanio "NUCLEAR ELECTRIC" planas replenigi siajn stokojn de urana hejtaĵo per importado de ĝi el Rusio. La kontrakto daŭros dum 7 jaroj kaj entute kostos 80 mln UKP.

Uranon en Britio liverados moskva unuiĝo "TEĤSNABEKSPORT". La brita kompanio ricevados el Rusio nur ĉ. 15% da tuta kvanto de bezonata por ĝi Urano - tio estas maksimuma kvanto, kiun permesas por Britio nun funkcianta leĝaro de Eŭropo.

Content Navigation