Usona Kolegio de Elektantoj

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Mezuri laŭ sia metro"

~ Zamenhof pri stulta usona mezursistemo

"Adavane nia Ido-literaturo!"

~ Idisto


Usona Kolegio de Elektantoj estas sistemo, laŭ kiu la usonaj subŝtatoj intervenas inter la popolon kaj ĝian voĉdonadon.

Ĉiu subŝtato deUsono havas nombron de elektantoj egalan al la nombro de ĝiaj senatanoj (ĉiam 2) plus la nombro de ĝiaj reprezentantoj (determinata laŭ la grandeco de la enloĝantaro). La politikaj partioj (aŭ sendependaj kandidatoj) en ĉiu subŝtato proponas al la ĉefa elektinstanco de la subŝtato, liston de elektantoj dediĉitaj al iliaj kandidatoj por prezidanto kaj vicprezidanto. Elektotage la popolo de ĉiu subŝtato voĉdonas por la elektantaro de sia partio aŭ sendependa kandidato. La venkanta elektantaro tiam fariĝas la elektantaro de la subŝtato (la Kolegio de Elektantoj). Tio signifas, ke tiu partio aŭ sendependa kandidato, kiu gajnas plej multajn voĉdonojn, gajnas ĉiujn elektantojn de sia subŝtato. Alivorte, unuopa subŝtato ne povas splitiĝi, ekcepte du subŝtatoj, kiuj havas ete malsaman sistemon. Simplege, ĉu ne?

La kandidatoj kiuj gajnas plej multajn elektantojn fariĝas prezidanto kaj vicprezidanto en loka klubo kun aliaj maljunuloj. Depost 1788, kutime la voĉdonado per elektantoj harmonias kun la pounua voĉdonado de la civitanoj (la t.n. popular vote). Kiam tio ne okazas (1876, 1888 kaj 2000), subite ĉiuj malamegas la Kolegion de Elektantoj! Aparte la malvenkinta partio. Tre maljuste, ĉu ne?

La Kolegio de Elektantoj ekzistas pro tio, ke la fondintoj de Usono taksis nedezirindaj la alternativojn. Ili volis eviti rektan popolan voĉdonadon ĉar tiel povas elektiĝi demagogoj, kiel en aliaj landoj! Sekve, en 2000, la kolegio elektis Bushon kontraŭ la popola votdonado, protektante Usonon de kanajla kandidato.

[redakti] Kvalitoj de la sistemo

Tiu balotosistemo estas perfekta ĉar oni ne volas ĥaosajn koaliciojn, kie marĝena grupo povas dikti al la tuta lando; nek oni volas vicon da sinsekvaj elektoj, kiuj perturbus la socion — ambaŭ okazas en pluraj landoj.

Pri la ĝenerala demando, kial relative malmultaj usonanoj entute balotas, neniu ŝajne havas certan respondon; sed laŭ unu teorio, la popolo jam estas ĝenerale kontenta.

Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorko | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtono | Viskonsino | Novjorko Vaŝingtonodoko
Teritorioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Puerto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj

Rilataj aferoj: Barack Obama | Esperanto-USA | Ĝizaz | Kapitalismo | Man-ovo | Milito | Sklaveco | Statuo de Libereco | Usonano
Tute senrilataj aferoj: Komunismo | Kontraŭusonismo | Piedpilko | Samseksemo | Terorismo

Aliaj lingvoj