Usona Respublikana Partio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
La-novaj-vestoj-de-la-prezidento

"Ne falas frukto malproksime de l' arbo."

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Sed jes, ĝi estas la unua, mi supozas, vere seksisma retejo."

~ Evildea pri dolekemp96.org

"'Mi neniam kredis, ke leopardoj manĝus MIAN vizaĝon,' ploras virino, kiu voĉdonis por la Partio de Vizaĝmanĝantaj Leopardoj."

~ Adriano

La Usona Respublikana Partio, mallongige URP, ankaŭ nomata GOP ("Geyo-Odianta Partiso"; ili estas fiaj idistoj!), estas partio de tre moralaj riĉuloj, kiuj celas laŭ eble plej bone sklavigi la malriĉulojn, mortigi la malfortulojn, pliriĉigi sin, kaj laŭte fanfaroni pri sia amo de Jesuo. Unue fondita de Abraham Lincoln, kiu naskiĝis en trunkodomo kaj postulis la liberigon de la nigruloj, ĝin hodiaŭ estras Donaldo Trompo, kiu naskiĝis en la familion de novjorka milionulo kaj postulas la malon.

[redakti] Politiko

02273 o

Respublikismo estas la starpunkto de politika partio, la partio de Abraham Lincoln (Abrahamo la Linkona) kaj aliaj. Jen la ĉefaj starpunktoj de la Respublikana politiko:

[redakti] Demokratio

Respublikanoj sincere kredas, ke vasta plimulto da usonanoj balotis por ili en 2014 por ke ili kontraŭstaru Barack Obama. Sed reale la plej vasta kvanto da usonanoj restis hejme kaj spektis televidaĵojn per Netflix. La usona legistaro neniel havas la konsenton de tiuj, kiujn ili regas; ili plej ĝuste balotus abolicii sin mem. En aliaj landoj (kiuj kompreneble malamas la liberecon), baloto ne validas kiam balotas malpli ol 50 procento el balotuntoj.

[redakti] Eksterlanda Politiko

La Respublikanoj vivas en fantazia mondo kie Usono estas ne nur la plej forta lando en la mondo, sed eĉ pli forta ol ĉiu alia lando kombinita. La fantazio ja altiras la balotojn de fervoraj pseŭdopatriotoj, sed tre danĝeras al la estonta sano de la lando.

[redakti] Jesuo

Reala usona konservisto

Reala bildo de usona konservisto

Respublikanoj opinias sin la plej justaj sekvantoj de Jesuo iam ajn. Neniu povas kompariĝi al la Respublikanaj pieco kaj severa sekvado de la instruoj de Jesuo, laŭ Respublikanoj.

[redakti] Kontraŭfeminismo

Respublikanoj malamas feministojn pli ol ĉiujn aliajn. Profesia fanfaronisto Rush Limbaugh ĉiam kolere denuncas feminaziismon; li eĉ inventis la terminon. Evidente ili ne komprenas, ke 51 elcento da usonanoj estas virinoj kaj almenaŭ 90 elcento da usonaj viroj ŝatas virinojn. Aŭ eble ili komprenas tion, sed scias ke la plimulto da usonaj blankulinoj tamen voĉdonos por ili pro siaj rasismaj starpunktoj.

[redakti] Kontraŭimpostismo

1970 o

La Respublikanoj malamas imposton, krom se temas pri ilia propra salajro, kio kompreneble venas el impostoj. Nur unu Respublikano, Ron Paul, rifuzas kolekti salajron.

[redakti] Rasismo

Neniam mi vidis/audis/flaris ke la respublikana partio, kiel partio, estis rasisma. Nun mi memoras, ke antau ne longe, en la UN, cionismo, la popolliberiga fronto de la juda popolo, estis denuncita kiel rasismo den si mem! Supozeble la samaj tipoj kiuj kredis tion pri cionismo kredas ke la respublikana partio estas den si mem rasisma.

Eĉ se la Respublikana Partio ne estas rasisma, la plimulto da Respublikanoj certe estas rasistoj. Ja ekzistas negraj respublikanoj, sed ili malofte gajnas politikan oficon per baloto. Foje kaj refoje tute taŭgaj negraj republikanoj, ŝatataj de la ĝenerala balotantaro, aspiras al la prezidenteco sed ne eĉ proksime gajnas la nomuman baloton inter la partia bazo. Eĉ la blanka eŭropdevena senatano Marco Rubio estas marĝena prezidenta kandidato, ĉar liaj gepatroj venis el Kubo kaj usonanoj erare kredas, ke "Latinamerikano" estas raso. Aliflanke Arnold Schwarzenegger, naziido kaj konfesinta admiranto de Hitlero, estas unu el la plej sukcesaj respublikanoj de lasta tempo kaj kredeble povus gajni nacian nomumon se li povus kandidatiĝi.

Kvankam ĝi fondiĝis por liberigi sklavojn, ĝi nuntempe ege subtenas la usonan prizonan industrion kaj ĝenerale malŝatas negrojn. Respublikanoj ankaŭ malŝatas gejojn, krom la strangaj "Trunkodomaj Respublikanoj", kiuj subtenas la rajtojn de riĉaj gejoj subpremi malriĉajn gejojn.

[redakti] Ŝajnmalfido je la registaro

250px-446px-Uncle Sam (pointing finger)

Respublikanoj, kiuj estas anoj de la registaro, ĉiam diras, ke la registaro estas senpova. Sed estus naive kredi ke la plimulto de Respublikanoj fakte volas abolicii siajn proprajn postenojn.

[redakti] Reinventiĝemo

La Respublikanoj tre emas reinventi sin. Post la fiaskoj de Nixon, Reagan enkondukis la konservisman movadon. Kiam oni ekmalŝatis konservismon, Bush la Pli Juna diris, ke li estas "kompatema konservisto." Kiam oni ekmalŝatis kompaton, oni kreis la movadon "Tea Partio," kiu nun regas la Respublikanojn forme de Trumpmenbaŝi.

[redakti] Motivo

- Joĉjo, mi tre kompatas ke vi ne plu havas vian hejmon, sed kial diable vi mem forbruligis ĝin?

- Por spiti la maldekstrulojn, kiuj diris, ke mi ne faru tion.

[redakti] Famaj Respublikanoj

Elefanto
  1. Michele Bachmann
  2. Tony Blair
  3. George Bush la Pli Juna
  4. George Bush la Pli Maljuna
  5. Dwight Eisenhower
  6. Gerald Ford
  7. Ulysses Grant
  8. Herbert Hoover
  9. Rush Limbaugh
  10. Abraham Lincoln
  11. Richard Nixon
  12. Sarah Palin
  13. Ronald Reagan
  14. Theodore Roosevelt
  15. Arnold Schwarzenegger
  16. William Taft


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio

Content Navigation