Usona ekonomio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Flago-de-Usono

"Dankon pro la profundaj pensoj."

~ leganto

"Kompreneble mi neniel volus esti en asocio, kies sola tasko estas servi al la membroj."

~ Renato Corsetti

"Pli valoras senlaboreco, ol sensenca laboremeco."

~ Zamenhof al usonanoj

Usona ekonomio estas gravega afero (jes, tiu ne estas ŝerco). Starbucks ĉeestas en Usono!

[redakti] Malriĉeco

02273 o

Lastatempe eldonitaj statistikoj pri povreco en Uson': De la plej povraj usonanoj: 40% posedas propran domon; 72% lavmaŝinon; 92% almenaŭ unu kolor-tvon; 96% telefonon; 50% enloĝejan klimatizadon; 86% poŝtelefonon; 72% almenaŭ unu aŭton. La ciferon pri persona komputilo mi ne tuj havas, sed ĝi tre altas. Konsiderante ke treege granda proporcio de la plej povraj en Usono estas lastatempe alvenintaj enmigrantoj (Usono ricevas pli da enmigrantoj --ĉefe proletoj -- ol ĉiuj aliaj landoj en la mondo kune ) tiuj statistikoj montras ankoraŭ plian fojon ke "povreco" estas ĉiam relativa.

En Usono ekzistas iuspeca subvencio de malmultrimeduloj pri programoj kiel "kuracado-helpo (Medicaid)" kaj "nutraĵo-helpo (Food Stamps)", eble ne tiom plurmaniera ol tiu de Suomujo. La usonaj federaciaj registaroj pasigas multe da energio provante "pliefikigi" la vivsubvencian programon ("welfare"), kiu apogas la plej malfortajn civitanojn (enmigrintoj pagas por la servo sed ili ne rajtas ricevi ĝin). Multegaj usonanoj kredas, ke la federacio donas grandajn amasojn da impostmono al la malriĉuloj. Oni ne reklamas, ke nur 0,6% el la federacia buĝeto apartenas al la vivsubvencia programo -- do la federaciaj registaroj klopodas malpligrandigi tiun kvanton.

Nun oni prosperas multege en Usono. La plimulto de la malriĉuloj estas homoj kiuj ĵus eniris la landon, ofte kontraŭleĝe, aŭ junuloj kiuj kompreneble ne komencas kariere kiel riĉuloj sed kiu plejparte prosperiĝos.

Je la unua fojo en la historio de Usono la plimulto de nigruloj posedas siajn proprajn domojn.

[redakti] Mezklaso

La mezklasanoj riĉiĝas kaj la tielnomitaj malriĉuloj ĝuas vivnivelon kiu estus alta en aliaj landoj inkluzive de multaj Eŭropaj landoj. En Usono malriĉuloj ĝenerale vivas tiel bone kiel mezklasanoj vivis ĉi tie antaŭ dudek jaroj.

[redakti] Laboristoj

0326 o

Usono intence importis malriĉan klason, kiu estas ekster la protekto de la leĝo. Usona prospero dependas de la ekzisto de malriĉuloj. Ke la malriĉuloj ankaŭ estas krimuloj, malembarasas la konsciencon de la riĉuloj.

[redakti] Impostoj

Krom nacian enspezimposton, en Usono oni ofte pagas municipan kaj subŝtatan enspezimpostojn, simile al tiuj de Suomujo, kvankam eble ne tiom altaj en kelkaj usonaj subŝtatoj.

[redakti] Kontrabando

Juan alvenas per biciklo al la landlimo inter Meksiko kaj Usono. Li portas grandan sakon. La doganisto demandas lin:

Kion vi transportas?

— Sablon.

La doganisto, nekredema, malfermas la sakon, malplenigas ĝin kaj detale priserĉas la sablon. Li trovas nenion en ĝi.

— Bone, vi povas iri plu.

Juano kolektas la sablon, kiun li povas, metas ĝin en la sakon, ekrajdas la biciklon kaj foriras.

Unu semajnon poste, la samo okazas. La doganisto tiufoje decidas aresti Juan por nokto, dum li sendas sablon por analizo. La analizo konfirmas, ke ĝi estas nura sablo, do li ellasas Juan. Kaj tio rekomenciĝas ĉiusemajne dum pluraj jaroj. La doganisto ĉiufoje priserĉas la sakon, kelkfoje sendas sablon por analizo, sed trovas nur sablon. Kaj unu tagon, Juan ĉesas trairadi la landlimon kun sia biciklo kaj sako de sablo.

Multajn jarojn poste, la doganisto emeritiĝis kaj ferias en Meksiko kaj hazarde vidas Juan en trinkejo ĉe la plaĝo.

— Hej, mi rekonas vin! Vi estas la knabo, kiu trairadis la landlimon kun biciklo kaj sako de sablo, ĉu ne?

— Jes, estas mi.

— Kio novas ĉe vi?

— Mi aĉetis ĉi tiun trinkejon kaj mi bone vivas.

La doganisto iomete hezitas, sed fine demandas:

— Mi emeritiĝis kaj nun mi ne plu havas ian ajn povon. Mi scivolas ion, pri kio mi pensas, ekde kiam mi vidis vin la unuan fojon. Estu sincera: ĉu vi kontrabandis?

— Jes, tiel mi aĉetis la trinkejon — respondas Juan kun rideto.

— Kaj kion vi kontrabandis?

— Biciklojn.

[redakti] Utilio de Mono

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo dolaro.

En usono, oni ofte disvastigas mesaĝojn per la mono- iam oni ricevis unudolaran bilon, kiu havas bildon pri G. Washington, kun "Mi kultivis kanabon" apud la bildo, oni ricevis ankaŭ bilon kiu portis mesaĝon pri la samseksemula afero.

[redakti] Mona politiko

La fidindeco de la dolaro estas sekurigata per mil militbazoj ĉirkaŭ la mondo. Usono devas certigi, ke oni uzas la dolaron kiel la monda rezerva valuto. Tial Usono povas permesi nur la dolaron por la monda komerco de krudmaterialoj.

Kaj la monda rezerva valuto permesas al Usono printi tiom da mono kiom ili volas (kvankam tiu sistemo havas limojn). Dank' al la dolaro, jam de jaroj Usono havas negativan komercan bilancon. Tio signifas, ke ili importas pli da varoj ol ili eksportas. Oni povas aserti, ke la mondo laboras por Usono. Kompreneble Usono deziras daŭrigi tiun sistemon... Tial Usono bezonas la militon.


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikato | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio

Content Navigation
Aliaj lingvoj