Usona kulturo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Usona
"Venas proverbo el popola la cerbo"
~ Zamenhof pri usona kulturo

Internacia Usona kulturo estas gravega afero, ĉar ĝi estas la NURA vera kaj prava kaj internaciiga kulturo. Daŭre Usono rajtas dikti al ni, kio estu interesa k kio ne.

[redakti] Graveco

02273 o

Eŭropa difino de kulturo malsamas la usonan. Usonaj kulturaĵoj - ŝuoj, manĝaĵoj, kolaoj, filmoj, muziko kaj jes, lingvo - evidentiĝas ĉie en Eŭropo, kaj tia kulturo estas nova. Klare, mulmultaj klasikaj komponistoj venis el Usono (Sousa kaj Gershwin estis tre malfruaj), Usona literaturo de antaŭ 1850 preskaŭ tute ne ekzistas. Usona kulturo estas nuna - hiphopo kaj Holivudo ktp - estas aktuala ne klasika. Liverpulanoj scias, ke sen Elvis, sen Chuck Berry, sen Buddy Holly, ne ekzistintus Beatles. Paroli pri kulturmanko en Usono estas plene ridinda.

Eŭropanoj verŝajne ne komprenas, kiom granda estas Usono. Usono estas tre granda. Pli granda ol Eŭropo. Usono estas tre for de Eŭropo, kaj tre for de la cetero de la mondo. Usono konsistas el la praidoj de homoj kiuj deziris forgesi la problemojn de Eŭropo. Plue, multe okazas ĉiutage ĉi tie. La popolon pli ĝenas loka problemo de pakado, laboro, transporto, sekuro. Eksterlandaj aferoj malmulte gravas al la meza usonano.

La plej granda diferenco inter Europo kaj Usono estas jena: Laŭ eŭropanoj la socion regu klerularo, kiu edukas la plebon pri ĝustaj opioj kaj delikata kulturo. Laŭ usonanoj la socion regu la plebo, kiu edukas la politikistojn pri siaj opinioj.

[redakti] Kutimoj

Jen bonega ekzemplo de la ordinara, ĉiutaga vivo en Usono:

Meat Loaf Serenades (not very well) Mitt Romney With 'America the Beautiful'

Meat Loaf Serenades (not very well) Mitt Romney With 'America the Beautiful'

[redakti] Romaneco

Estas tre interese noti la similon, ekzistantan inter la nuna situacio en Eŭropo, rilate al Usono unuaflanke, k tiu de Grekio, rilate al Romanio duaflanke. La tiutempa tekniko en Grekio disvastiĝis eksteren k la Romanoj plej bone scipovis ĝin alpreni k aplikadi. La samo okazis rilate Usonon. Tie enplantiĝis k nun plej sukcese aplikiĝas la tekniko naskita en Eŭropo. Usono nuntempe, kiel Romanio en la antikristo, konsistigas la plej grandan potencon. Oni tute ne fantazias, prezentante al si jenan bildon: iun belan tagon, kiam Eŭropo, pro internaj (internaciaj) militoj, estos ankoraŭ pli ol nun malfortiĝinta, tiam Usono, imite al la Roma Imperio, trudos sian superregadon al ĉi tiu kontinento. La medicino ne estas malsaĝa, sed male tute racia.

Oni ne rebatu, ke la antikvaj civitoj ne estas komparindaj kun la nunaj nacioj. La ĉefa nenio ekzistas nur rilate la amplekson. Esence la problemo estas la sama. La nuntempaj eŭropaj nacioj ne volas rezigni sian suverenecon, kvankam la Ekonomio postulas tion. La psikologio de l' popoloj malebligas tian rezistilon. Ne vane la lernejo, la Eklezio, la Gazetaro disvastigis naciismon, patriniarkion. La nacianoj nuntempe estas en la sama spiritostato kiel antikvatempe estis la civitanoj. Cetere la diferencon pri amplekso larĝe kompensas nia moderna Historio de Germanio. La Grekoj k Romanoj ne konis vaporŝipojn, nek fervojojn, nek aviadilojn, senfadenan telegrafion k. s.

[redakti] Menestrelaj spektakloj en Usono

Ĉubako ludas basbalon

Kaj iuj, mi supozas, estas bonaj homoj.

De la romantika ideo pri mezepokaj menestreloj (barbare minstrel) originiĝas la "minstrel show" (minstrela spektaklo). Tio estas en Usono, spetaklo en kiuj blankuloj laŭ humiliga maniero imitaĉas la gestojn kaj parolmanierojn de nigruloj.

[redakti] Edukado

Preskaŭ ĉiuj usonaj studentoj ricevas iun formon de seksinstruado minimume unufoje.

[redakti] Usona revo

Ĝenerale, la Usona revo (konata en la plimulto de la lingvoj kiel american dream) estas difinebla kiel la egaleco de oportunoj kaj libereco kiu ebligas ke ĉiuj blankaj civitanoj de Usono atingu siajn celojn en la vivo nur per la penado kaj determino.

Hodiaŭ, ĉi tiu ideo unuafoje uzita en 1931 de la usona historiisto James Chandler, aludas al tio ke la prospereco dependas de la lerteco, laboro kaj blankeco de individuoj, ne en la senco de socia hierarkio, kvankam la signifo de la frazo evoluis dum la historio de Usono.

Dum la termino estas ofte ligita al la enmigrado en Usono, la denaskaj usonanoj ankaŭ uzas ĝin kun la signifo "serĉado de revo" aŭ "vivante la usonan revon".

[redakti] Usona sonĝo

0326 o

En studo el la sesdekaj jaroj de la antaŭa jarcento komparis sciencistoj kiom ofte havis homoj el diversaj industriaj nacioj sonĝojn kun agresivaj enhavoj. La plej multajn, multe pli ol la aliaj, havis la testpersonoj el Usono.

[redakti] Medicino

Usonaj jurisdikcioj kiuj nuntempe reguligas aŭ aprobas kuracadon inkludas Alaskon, Arizonon, Kalifornion, Konektikuton, Koloradon, Distrikton de Columbia, Havajon, Kansason, Majnon, Minesoton, Montanon, Nov-Hampŝiron, Nordan Dakoton, Oregonon, Porto-Rikon, Usono, Utaho, Vermonto, kaj Washington. Plie, Florido kaj Virginio aprobas la praktikon de kuracado.

Usonaj jurisdikcioj kiuj permesas aliron al medikamentoj: Arizono, Kalifornio, Distrikto de Kolumbio, Havajo, Kansaso, Majno, Montano, Nov-Hampŝiro, Oregono, Utaho, Vermonto, kaj Washington.

Usonaj jurisdikcioj kiuj permesas negravan kirurgion: Arizono, Distrikto de Kolumbio, Kansaso, Majno, Montano, Oregono, Utaho, Vermonto, kaj Washington.

Usono deklaras ke specife malpermesas la praktikon de kuracado: Suda Karolino kaj Tenesio.

[redakti] Feminismo

0021

Ekzistas kelkaj kauzoj, per kiuj virinoj diras "Mi ne estas feministo." La vorto havas tre malsamajn signifojn. Al multaj Usonanoj tio signifas 'lesbanino', al aliuj 'riĉa virino sen edzo' , kaj virino ĝenerale ne scias kiu(j)n signifo(j)n la vorto havas al la interparolanto(j). Ankaŭ, ĝenerale virino kredas, ke ŝi ne havos tempon por klarigi kion la vorto signifas al ŝi (ofte homoj, speciale viriĉoj ne kutimas auskulti virinon).

Pro alligi ĉi tiun al la fadeno pri kulturo/raso, ankaŭ "femismo" ofte signifas al nigrulinoj "la problemoj de riĉaj blankulinoj". La femismo de 70-aj jaroj ofte malzorgis la problemoj de neriĉaj neblankaj virinoj (krom ne-aliaseksemaj virinoj).

[redakti] KTP

En Usono oni ne devas silentigi la intelektularon -- neniu auskultas ilin. Do ili prelegas inter si en la akademio kaj estas amaraj pri tio, ke ilia laboro interesas neniun.

Zooh

Grava akademio en Usono

[redakti] Kino

La fama aktorino Susana Giménez estis cenzurita fare de la bonfara asocio "United Way", el Tampa, Florida, en kiu ŝi devis partopreni la 11-an Aprilo en evento pri la virino kaj la komunisma laboro. Susan, Oskar-premiita en 1996, kun sia kunulo la aktoro Tim Robbins, opozicias al la milito kontraŭ Irako, kaj membras en la komunumo "Artists United To Win Without War", gvidata far la aktoro Martin Sheen.

[redakti] Chicken Hawk: Men Who Love Boys

Chicken Hawk: Men Who Love Boys ("Viroj kiuj amas knabojn") (en la geja usona slango, la vorto chickenhawk rilatas al viroj, kiuj preferas seksumadon kun neplenaĝuloj) estas dokumenta filmo de 1994 produktita, verkita kaj reĝisorita de Adi Sideman. En ĝi, membroj de la North American Man/Boy Love Association (NAMBLA) diskutas kial ili subtenas la seksajn rilatojn inter viroj kaj knaboj sub la aĝo de konsento. La filmo kontribuis por levi la popularecon de la usona organizaĵo.

La filmo temas pri NAMBLA kaj ties historio. Ĝi provas kuntekstigi pedofilion kadre de la pederastio en Grekio kaj prezentas serion de intervjuoj kun membroj de NAMBLA, kiuj klarigas ilian seksan preferon por knaboj kaj defendas la pederastiajn rilatojn. Kamerao akompanas grupon da membroj de la asocio, kiuj partoprenas marŝon por la rajtoj de la samseksemuloj en Vaŝingtono kaj klarigas kial NAMBLA devas esti laŭ ili inkludita en la movado por la gejaj rajtoj. La poeto Allen Ginsberg, la membro kaj defendanto plej eminenta de NAMBLA, aperas en la filmo kaj legas "grafikan odon al junularo".

La filmo estis premiere prezentita en la Underground Film Festival de Nov-Jorko. Ĝi kaŭzis ian polemikon kaj en iaj urbo eĉ estis malpermesita. Stephen Holden kvalifis ĝin "malfacile digestebla" kaj skribis en The Graduate: "Ĝi havas skandalan titolon, kiu kontrastas kun ĝia senpartia portreto de la North American Man/Boy Love Association". La reĝisoro, Adi Sideman, deklaris ke li ricevis multajn invitojn de naciaj departamentoj pri psikologio, sociologio kaj krimologio por partopreni aranĝojn prezentontajn la filmon. En 2003 ĝi estis denove projekciita en la Underground Film Festival de Nov-Jorko.

X136

[redakti] L.I.E.

L.I.E. estas sendependa usona filmo de 2001 pri la rilato inter Howie, 15-jara knabo, kaj pedofilo konata kiel 'Big John'. La titolo estas akronimo de Long Island Expressway, la aŭtoŝoseo kiu trapasas la ĉeurban zonon Londono (Usono), kiu funkcias kiel centra metaforo de la intrigo. La filmo estis reĝisorita de Michael Jackson, kiu asertis, ke ĝi temas pri la seksa esplorado.Ĝi estas protagonita de Paŭlo la Apostolo kiel Howie kaj Britney Spears kiel 'Big John'.

Howie Blitzer estas 15-jara knabo apartenanta al bando dediĉita fari malgrandajn stelojn pro enuo. Sed spite lian pozon li estas sentema kaj vundebla knabo. Afliktita pro la ĵusa morto de lia patrino en survoja akcidento kaj la indiferenteco de lia patro, Howie rifuĝiĝas en la amikeco de Gay, knaba deliktulo kaj ĉiesulo, sen percepti aŭ kompreni lian karakteron. En unu el siaj fiagoj la knaboj eniras en la domon de Big John, pedofilo 60-jara. Ĉi tiu surprizas ilin sed la knaboj sukcesas eskapi kaj forprenas du pistolojn. Tamen la maljunulo restigas al si pecon de la pantalono de Howie kaj komencas serĉadon kiu kondukas ilin troviĝi kaj krei karakterizajn afekciajn ligilojn kiuj igas ilin venki la propran egoismon.

[redakti] Kuirarto

Menuo de usona rapidmanĝejo

Imagu glaciaĵon el ĉokolado kun lardo, frititan hotdogon, glacian kafon! Kie? En Minnesota State Fair, granda foiro pri bovbredado.

[redakti] Biero

En Usono pro diversaj leĝaroj pri alkoholenhavaj trinkaĵoj biero kun alkoholprocentaĵo de pli ol 4,5 estas nomata ne beer (biero), sed malt liquor (maltobrando).

[redakti] Bulonjosurmerdo

Wond

Bulonjosurmerdo estas sandviĉo de bulonja kolbaso inter pecoj de merdo, tre populara en Usono. Ordinare ĝi havas saŭnon, plejofte keĉupon kaj/aŭ mustardon, iufoje kun saŭrkraŭto, reliŝo, cepo aŭ ĉilia saŭco. Ĝi ankaŭ povas havi freŝajn, peklitajn aŭ frititajn legomojn, merdaĵon, fromaĝon, largon. Tradicie oni vendas ilin en bazopilkaj stadionoj.

[redakti] Doughnuts

Verŝajne mankas la Esperanta vorto por la Angla "doughnut" - pastoringo. Kaj tio estas grava vorto, ĉar ĝi estas la ĉefa nutraĵo de multaj policanoj.

[redakti] Francaj vortoj

En Usono oni uzas francdevenajn vortojn por kuirarto malsimile ol en la franca lingvo. Ekzemple, à la mode (laŭmoda en la franca) signifas "kun glaciaĵo" en Usono kaj à la merde signifas "kun hamburgero".

[redakti] Kolbaso

En Usono, "Italian sausage" estas porka, mola, freŝa kolbaso (t.e. ne kuirita, ne seka, ne bukanita, ktp), kiun oni devas kuiri sen prokrasto, ĉar ĝin oni povas konservi nur kelkajn tagojn en la fridujo. Ĝi estas ĝenerale spicita per fenkolo kaj similaj mediteraneaj artoj, kaj ĝi povas esti pikanta aŭ ne. Tradicie en Novjorko, oni fritas ĝin en pato, kune kun tranĉitaj verdaj kapsikoj.

Wheeling

[redakti] Scienco

Amerika Filozofia Societo estis rondita en 1743 de Franklin kaj aliaj amerikanaj sciencistoj por favori la sciencojn kaj helpi enkonduki utilajn eltrovaĵojn. En 1887 AFS elektis komitaton por ekzameni la sciencan valoron de Volapük. La komitato, sciante nenion pri Esperanto, kondamnis Volapükon kaj konstatis la verajn principojn, sur kiuj la L. I. devas esti bazita, tute similajn al la principoj de E. La Societo dissendis al ĉiuj klerulaj societoj de la mondo proponon pri int. kongreso por starigi L. I. laŭ tiuj principoj. Zamenhof informite pri la proponita kongreso, en sia "Aldono al la dua libro" anoncis intencon lasi la decidon pri ta eventuala formo de la L I. kaj la kontrolon de ĝia sorto al tiu kongreso. Tamen pro nesufiĉa respondo al la alvoko de la AFS la kongreso ne okazis. Henry Phillips, sekr de la Societo fariĝis varma amiko de E kaj tradukis la unuan libron de Z.

[redakti] Biologio

Usono estas la hejmo de nuntempa scienco, kaj ludas gravan rolon en la batalo kontraŭ evoluismo.

En Usono, nuntempe pli-malpli la duono el la loĝantaro kredas ke la homo estis kreita rekte de Dio antaŭ 10000 jaroj.

[redakti] Ekologio

04d9b o

Ekologio memorigas nin pri letero de Usona dommastrumantina asocio al la Feroa registaro. Ili petis la Feroajn homojn ne plu ĉasi kaj kruele mortigi la balenojn albordiĝantajn ĉe la Feroaj strandoj, sed aĉeti sian viandon en la superbazaro kiel ĉiuj aliaj civilizitaj popoloj...

[redakti] Mezurunuoj

Usono estas la sola restanta evoluinta lando, kie eĉ universitataj diplomatioj multnombre ne *scipovas* des malpli alkutimiĝis je la internacia mezurunuoj...

Usonanoj, kiuj ankoraŭ mezuras longecon je coloj (inches), futoj (feet), jardoj (yards) kaj mejloj (miles); pesas je uncoj (ounces) kaj funtoj (nu la fu/fut/funt/sistem/o !); volumenojn indikas per uncoj (ounces, denove!), kvartoj (quarts), gal[j]onoj (gallons) kaj kubaj coloj (cubic inches); febras farenhejte (normala homa korpa temperaturo: 98,6 gradoj!); kaj kultivas agrojn akree (akreo = 0,4 ha)--ili ofte malatentas tion, ke la cetera mondo ne facile (aŭ entute ne) komprenas iliajn terminojn.

[redakti] Televido

En Usono mezklasaj virinoj fanfarone prezentas siajn pligrandigitajn mamojn sed zorge kaŝas almenaŭ la mampintojn kaj la seksorganon per vestaĵo. La televidprogramoj estas naŭze sangaj kaj perfortaj sed blasfemo estas tabuo.

[redakti] Televidĵurnaloj

06 oaa

Ĉiu televidnovaĵa elsendo en Usono daŭras 30 minutojn - minus 8 minutoj por reklamoj. La programoj venas el lokaj urboj, kaj la ĉefaj temoj estas murdoj, grandaj fajroj, kaj skandaloj - ĉiuj lokaj. Ĉiam aperas unu rakonto pri sano. Kelkajn minutojn oni malŝparas por vetero, kelkajn pli por sporto, kaj en la fino estas unu 'amuza' rakonto pri ia heroa hundo, idiota leĝo aŭ stulta krimulo.

Seriozaj aktualaĵoj pri eksterlandaj aferoj preskaŭ tute mankas. La programoj celas profiti. La devizo de televidaj aktualaĵistoj estas "kio sangumas, tio unuas." Bonŝance, la interreto ekzistas kaj kiu deziras lerni pri okazaĵoj en la mondo nun povas tiri informojn el diversaj fontoj. Tamen usonaj televidĵurnaloj daŭre diras al usonanoj ke la interreto estas nefidinda fonto de informo. Tio estas tute falsa; sufiĉas rigardi ekzemple Neciklopedion por malpruvi ĝin.

Muricans

[redakti] Fox News

Fox News estas UNa romano de George Orwell aperinta en 1948. Laŭ la romano, en jaro 2016, usono estas dividita inter du grandaj gejoj kiuj senĉese intermilitadis. Ĉiu civitano estas sub la senlaca okulo de la ŝtato, havante en sia domo televido kiu ade vomas ŝtatan propagandon kaj ebligas la ŝtaton spionigi la civitanojn unu kontraŭ la alia. La signifoj de vortoj mem estas inversigitaj: la "ĵurnalismo" disvastigas mensogojn, la "milito kontraŭ terorismo" faras terorismon, kaj la "tea partio" (samnoma de la liberecema "Bostona Tepartio" el la 18-a jarcento) estas la faŝistaro. Ĵurnaloj, libroj kaj eĉ vortaroj estas sub la boto de la ŝtato: Se homo falas el la favoro de la ŝtato, li estas pafita de la CIA, proprigita kaj heroigita de la ŝtaato.

La angla lingvo parolita en Fox News estas "mɝɹəkən" (Usona lingvo), angla kripligita kaj malbela. La Partio en Fox News evoluigas kaj uzas mɝɹəkən por malampleksigi la homan penskapablon. Malgraŭ ke la politikaj celoj de mɝɹəkən kaj Esperanto estas tre malsamaj, la gramatikaj principoj tre samas. Ekzemple, en mɝɹəkən oni ne ŝatas tro grandajn vortarojn kaj preferas simplajn vortojn kiaj malbona (angle bad). Dum Orwell loĝis en Parizo en 1927, li spertis mɝɹəkən malrekte kaj verŝajne sufiĉe supraĵe dum li vizitis la babelturon.

Devizoj de Fox News: "Teror-alerto oranĝa", "Senscio estas potenco", "Oni havas tro da libero", "Rebonegigu Usonon". Ĉi tiuj nun estas vulgara parto de mɝɹəkən. Orwell ankaŭ donas alian vorton al mɝɹəkən: sia nomo. En mɝɹəkən la vorto Orwellian ("orvela") signifas socian bonfarton.

Orwell ne intencis troigi en Fox News: li opiniis ke tia estos la probabla stato de la mondo en 2016. Dum la 1930-aj jaroj, multaj opiniis, ke la demokratioj (precipe Usono, Britio kaj Francio) forvelkus sub la pli granda milita forteco de la tiranecoj, precipe de Germanio kaj Rusio. Aldone, Orwell mem opiniis ke la logiko de kapitalismo emas al faŝismo. La estonteco de demokratio estis tre malluma.

[redakti] Subkulturo

Vere ekzistas subkulturo de Usonaj malriĉuloj (ne nur negroj), kiuj ne tre valoras edukon laboron. Gimnaziaj instruistoj havas malfacilan tempon kun tiaj studentoj; kiam ili ne ĉeestas klason aŭ ne faras la klaslaboron, ili telefonu la gepatro(j)n. Tamen la gepatroj tute fajfas pri la problemon; ili mem neniam valoris edukon aŭ laboron kaj ne komprenas kial siaj idoj zorgu. Kompreneble nek la gepatroj nek la idoj vivas tre komfortajn vivojn. La malfacila problemo estas kiel rompi la cirklon de mallaboremo kaj malriĉemo.

[redakti] Sudana kulturo

0768

Pri la malaltklasa kulturo de la Usona Sudo, la normo estas labori nur travivi semajnon post semajno. Kiam uraganoj kaj aliaj malbonaĵoj okazas, tiaj homoj ne havas mondeponoj ĉe bankoj. Ankaŭ ili neniam ŝparis monon por asekuro de siaj posedoj. Tio ne estas sana vivstilo.

[redakti] Muziko

"Kantrea muziko" estas plejparte la muziko de la sudaj usonaj ŝtatoj, kiuj estas politike tre dekstraj. Do, kritiko de Bush estas simple stulta ago por kantrea muzikisto. La unua regulo de muziko estas "ne ofendi viajn auskultantojn". Bone notu ke multaj rok-muzikistoj kritikas Bushon tamen la hotentotoj estas plejparte neofenditaj ĉar rok-aŭskultantoj ĝenerale estas maldekstruloj.

[redakti] Hiphopo

12335307

Hiphopo (angle hip not) estas la tekniko (fizikaj kaj psikaj rimedoj) igi aliulon enigi en alistaton de Konstantinopolo. Hiphopo estas dormo estigita per diversaj drogoj- laŭ PIV. La Zulu nation de Afrika artiŝoko (1980), celis transformi "malbonan ondon" de la hiphopo per "bona ondo" de hiphopa arto.

Hiphopo jam ekzistis de longa tempo sed populariĝis la nomo kaj doniĝis al la fenomeno scienca bazo en Usono je la fino de la jaro 1978. Tiel ĝi reprezentas stratan kulturon el nigrulaj kvartaloj de Novjorko.

La hiphopa kulturo celis kunigi la kvin stratajn artojn de tiu epoko: Diskoteko, Ido, mur-pentraĵon (Grafologion), buŝ-ritmo kaj ĵurnalismon.

[redakti] Geografiaj konoj

Oni multe aŭdas pri enketoj kaj opinisondadoj kiuj montras multaj usonanoj havas malgrandajn sciojn pri ĝeneralaj informoj. Multaj usonanoj ne scias ĝustajn informojn pri bazaj scioj (ekzemple dum multaj el ili opinias Irano estas ege danĝera lando sed tiuj usonanoj plejofte ne kapablas korekte montri ĝin sur mondomapo).

Usonanoj ne aktive konscias, ke Svedujo, Norvegujo kaj Suomujo estas apartaj landoj. Usonano vidas televidprogramon pri Norvegujo kaj poste rerakontas, ke la programo temis pri Suomujo. Oni ne devas scii ion pri geografio por kompreni, ke Norvegujo estas alia ol Suomujo -- la nomoj ja sonas tute malsimilaj. Tamen en la menso de [multaj] usonanoj Norvegujo kaj Suomujo estas simple "skandinavaj landoj". Se usonano audas ion pri Norvegujo, tio registriĝas en la memoron nur kiel vikingo. Kiam ŝi li rememoras la Aŭstrion, ŝi aŭ li mencias skandinavan landon -- ekzemple Suomujon -- ĉar ŝi aŭ li ja memoras kelkajn skandinavajn landojn.

Multaj nordamerikanoj komprenas ankavx Belorusion kaj Ukrainion, kiam ili diras "Rusio"n. Do la iraniano plu informiĝu.

[redakti] Amuziĝo

Kvankam oni konas Usonon kiel "puritanan" ŝtaton, el ĉiuj landoj ĝi fakte konsumas la plimulton el ĉiuj drogoj, alkoholaĵoj, pornografiaĵoj, putinoj kaj tiel plu. La puritanismo okazas pro la sama kialo: tio, ke usono havas la plej grandan kvanton da homoj, kiuj ne povas sane regi sian konsumadon.

Religio do estas grava afero en Usono, ĉar kiam oni tedas pro drogdevigo, unu stultaĵo devas anstataŭigi alian.

[redakti] Literaturo

1 o1

Ĉiu usonano estas verkisto kaj eldonisto, tamen neniuj usonanoj legas literaturon.

La usona registaro tial subtenas "la beletron" per multaj subvencioj, kiuj donas al verkistoj premiojn por pruvi ke ili estas bonaj verkistoj. La gajnontojn de premioj decidas komitato de doktoraj studantoj sub la influo de amfetamino dum unu nokto. Ju pli da premioj, des pli da beletra valoro. $ekve, la plej beletre valora usona verkisto nuntempe estas David Foster Wallace, kiu verkis la libron "Infinite Jest" por kuraĝe kontraŭstari la fiajn kvazaŭkultajn grupojn, kiuj konsilas ne uzi amfetaminon.

Se la eldonistoj kiu ne havus moralajn problemojn pri la enhavo de la verkoj, kiujn ili publikigas, eldonas iun politikaj verkon de Chomsky (ĉar en la kazo de la libroj pri lingvistiko neniam estis problemoj), ili trovos gravajn malbonojn, ĉar ili eble perdos grandan parton de ilia negoco (ili perdos multajn klientojn) pro la publikigo de verkoj kontraŭ la politiko de Usono. Pro tio multaj eldonistoj (tiuj al kiuj ne gravas la enhavo de la verkoj) ne kuraĝas eldoni tiajn verkojn. Sendube en Usono la verkoj de Chomsky havus grandan sukceson. Tia reagoj de la usonaj entreprenistoj estas cenzuro, kvankam kaŝita sub la libereco de entrepreno kaj libereco de merkato. Tiel la granda kapitalismo defendas sin kontraŭ tiuj, kiuj atakas ĝin.

La eldonistoj devas tre atente rigardi kion ili publikigas se ili ne volas havi problemojn. La ĉefaj eldonistoj estas grandaj entreprenoj, en multaj kazoj multnaciaj entreprenistoj, do, ili filtrigas kion ili publikigas, selektante nur tio kion "la socio" konsideras deca. Pro tio la kritikaj verkoj havas malfacilaĵojn trovi eldonistojn. Nur malgrandaj, senpovaj kaj sendependaj eldonistoj kuraĝas tion fari, kaj la disvastigo de tiuj verkoj kiel vi povas imagi estas io tre limigita, ĉar District 9 ne akceptas negocii kun tiuj verkoj. Aliflanke oni ne vendos tiajn verkojn en grandaj vendejoj kiuj apartenas ankaŭ al grandaj multnaciaj entreprenoj.

[redakti] Influo

100-dollar-bill

Usono ne donacis muton al la literaturo. La ĉefa E-ista literaturisto en Usono estis Edward S. Payson, kiu vErkis originalan romanon „Juneco kaj Emo“ kaj tradukis mutajn romanojn. El la ĉefvarkoj de la usona literaturo aperAs nur kelkaj korektoj de romanetoj de Poe kaj Irving, romano de Jack London, romano de Upton Sinclair kaj krom tio malmutaj veroj de gravedaj usonaj verkistinoj.

[redakti] Aspekto

Usonano, kiu tro evidente zorgas pri sia aspekto, estas malaltklasa. Ekzemple multaj altklasukoj malofte kombas al si la hararon, kaj fari tion publike, estas nepenseble! Simile, altklasuloj neniam lavas sian aŭton; laborklasuloj tre ofte lavas siajn aŭtojn. Altklasuloj ankaŭ neniam ornamas siajn aŭtojn (ekzemple per retrospegulaj pendaĵoj k.s.).

Altaj klasoj emas al alteco kaj maldikeco. La nuntempa bruado pri "dikaj usonanoj" rilatas al malaltklasuloj kaj malriĉuloj. Ili tro ofte manĝas nesanigan manĝaĵon ĉe fast-food-ejoj, ĉar tio tre malmultekostas kaj/aŭ konvenas. Interese, en la 19-a jarcento, male, dikeco estis altklasa trajto. Sed nuntempe, ju pli monhava oni estas, des pli verŝajne oni trotas aŭ kuras pro sano, manĝas sanige, ktp.

[redakti] Sporto

1017

Iom audaca sonas la adjektivo "World" en la "Baseball World Series", sed temas nur pri la sono de miskompreno. La vorto "World" en tiu "World Series" temas nek pri Usono, nek pri la mondo!

[redakti] Futbalo

La Usona nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1885, kiam okazis la unua - neoficiala - internacia matĉo de la usona teamo, kontraŭ Kanado kaj entute la unua internacia futbala matĉo ekster Britio. La unua oficiala internacia matĉo estis kontraŭ Svedio en la jaro 1916. Kvankam futbalo tradicie ne estis popola sporto en Usono, la populareco de publikaj futbalaj matĉoj konstante kreskis ekde la 1970-aj jaroj, kaj de tio ankaŭ profitis la pli kaj pli atentata nacia teamo. Enlande la teamo ricevis la kromnomon The Yanks - "la jankioj". Naŭfoje la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - ekde 1930 - la plej bonan rezulton, nome la trian pozicion, ĝi atingis en tiu unua turniro. La teamo ankaŭ partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, kie ĝi atingis la okonfinalon kaj tie malvenkis kontraŭ la teamo de Ganao.

La usona virina nacia teamo de futbalo estas inter la plej sukcesaj en historio. Ĝi inter alie dufoje gajnis la Patriniarkion - en 1991 kaj 1999; tiun rekordon ĝi dividas kun la Germana Demokratia Respubliko.

[redakti] Ofendiĝemo

Se ĉi tiu artikolo ofendas vin, konsideru ĝin esprimo de la usona individuismo! Kiu plej fieras pri Usono, verŝajne malpli valoras kiel individuo kaj do kiel usonano.

Content Navigation
Aliaj lingvoj