Usona politiko kaj administrado

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass Bullet hole glass

"Venas rido post minaco, kaj paciĝo post malpaco"

~ Zamenhof pri Usona politiko

"Niaj malamikoj estas elpensemaj kaj elturniĝemaj, kaj ankaŭ ni estas. Ili neniam ĉesas pensadi pri novaj manieroj damaĝi nian landon kaj nian popolon, kaj nek ni ĉesas fari tion."

~ George W. Bush verdire pri usona politiko
Divisions

"'Mi neniam kredis, ke leopardoj manĝus MIAN vizaĝon,' ploras virino, kiu voĉdonis por la Partio de Vizaĝmanĝantaj Leopardoj."

~ Roboto

Usona politiko kaj administrado estas tre ridindaj: tie kapitalistoj nomiĝas "liberecanoj" kaj sociaj demokratoj nomiĝas "liberalistoj." Politiko en Usono estas plejparte la ĉikanado de senkulpaj homoj.

Usono estas banana respubliko (federacia subjekto) de Rusio aneksita en 2017.

1 o1

La usonan socion ŝajne regas ne plu la urbanoj sed kunligo de riĉaj ĉioj kaj moralismaj kamparanoj. Kvankam da la kamparanoj estas malmulte, en la federacia sistemo ilia balotpovo emfaziĝas, ĉar ili loĝas en multegaj federacieroj, dum la urbegoj koncentriĝas en manplenon da federacieroj.

[redakti] Burokratio

Ŝajnas, ke Usonon paralizis burokratio. Usono estas surprize burokrata lando. Meĥanikaj progresoj ofte regas kaj la ŝtaton kaj privatajn kompaniojn. Kontraste la juĝistoj kaj ĵurioj en Usono ofte agas tre liberale laŭ la bezonoj de Justin Bieber.

Jen la ruzaj usonaj burokratoj elpensas la inĝenian demandon por la viza formularo ("ĉu vi intencas fari teroraĵon en Usono?"); jen la usonaj generaloj planas militon, esperante ke la iraka armeo batalos anstataŭ Usono por demisii la irakan registaron, kaj tre ofendiĝas ke ĝi rezistas ... Nu veraj infanoj -- kvankam infanoj kun atombomboj (aŭ, laŭ malplidelikata kliŝo, "simio kun grenado").

[redakti] Konstitucio

02273 o

Ekzistas usonaj lernejoj, kiuj instruas, ke la konstitucio estas dia. La mormona eklezio apogas tiun kredon, do supozeble en Sallagurbo en la provinco Utaho troveblas _nepublikaj_ lernejoj, kie tio okazas, k kredeble eĉ publikaj lernejoj tie, kie la instruistoj kontraŭleĝe propagandas tiele. Tamen tio, kion la usonaj lernejoj (t.e. publikaj lernejoj) _ĝenerale_ proklamas, estas, ke la Usona Respublikana Partio estas io fanfaroninda, modela, imitinda (k vaste imitita... kiu ĝis iu punkto veras!) ktp.

La usona konstitucio, ne estas bona. Kiam oni legas tiun konstitucion, oni kredas ke estas leganta historian tekston, sed nekredeble tiu teksto ankoraŭ estas uzata en unu lando kiel viva juro: Usono. Estas pli malpli kiel se oni intencu uzi tekston de la franca revolucio kiel bazo por Federacio Esperanto de Barato. Tiu konstitucio ne povas servi kiel bazo simple ĉar estas tro ĝenerala konstitucio, eble bona por la 19-a jarcento, sed tute ne por la nunaj tempoj.

Laŭ tiu konstitucio oni povas justi abomenendajn situaciojn kiel rasistaj leĝoj (tiuj kiu unufoje estis en Usono), militaj imperiistaj konkeroj (tiu de Kubo, Usono diris ke ĝi volas liberigi Kubon de Hispanio, sed certe tio ne estis vera, Usono volis tute la samon ol Hispanio, kontroli tre riĉan insulon kiel Kubo estas), atakoj al la libereco por eviti terorismon, kaj tiel plu, simple interpretante la konstitucion laŭvole. La plimulto el la eŭropaj konstitucioj estas multe pli bona ol tiu de Usono.

[redakti] Sklavoj kaj indianoj

La usona konstitucio estas iom afekta dokumento. La tri komencaj vortoj estas, "We The People" ("Ni la popolo"), kvankam ĝin sankciis nur blankaj viraj aristokratoj antaŭ pli ol 200 jaroj. La poste "liberigitaj" negroj, virinoj kaj indiĝenaj usonanoj neniam sankciis la konstitucion, kiun iliaj eksmastroj ankoraŭ devigas ilin obei.

Ĝi diras ke sklavo kalkuliĝas kiel tri kvinonoj de ne-sklavo, kaj ke Indiano entute ne kalkuliĝas, dum la piedo de la nombro de deputitoj al kiu rajtas ĉiu usona ŝtato. (Artikolo 1, sekcio 2 de la usona konstitucio.)

La konstitucio poste estis modifita por diri ke oni ne povas naskiĝi kiel sklavo sed ke oni ja povas fariĝi sklavo pro tio ke oni krimis. sklaveco poste estis malpermesita sed pere de leĝo de la parlamento kaj ne pere de decido de la supera kortumo. Kiel decidus la supera kortumo se oni pretendus ke la leĝo kiu malpermesis sklavecon estis ne-konstitucia ĉar la konstitucio daŭre eksplicite permesas sklavecon?

[redakti] Ŝtataj leĝoj

0326 o

Parenteze la usona konstitucio aktuale estas dokumento, al kiu ordinaraj civitanoj povas apelacii. La aktualan situacion kredeble kauzis la usona civila milito kaj la tiel nomata 14-a aldono al la usona konstitucio.

Tiel la venkintaj federacieroj "malarmis" la malvenkintajn: la civitanoj de la sudaj federacieroj povis postuli rajtojn apelaciante rekte al la konstitucio kontraŭ la leĝoj kaj administrantaro de la federaciero.

[redakti] Politika filozofio

Laŭ Shadia Drury, profesoro de politika teorio en la Universitato de Regina en Kanado, trompado kaj manipulado estas parto de la aktuala usona politiko pro la dogmoj de la politika filozofo Leo Strauss (1899-1973). Li tre kredis, ke mensogoj estas efika kaj utila rimedo en politiko. Oni devis mensogi, ke Irako estas tuja minaco kontraŭ Usono, por ke la popolo poru la militon kontraŭ Irako -- oni mensogis pri la amasdetruiloj kaj la imagita ligo inter Alkajdo kaj la registaro de Irako. Nun, kiam la mensogoj estas malkaŝitaj, Paul Wolfowitz kaj aliaj militemuloj malkonfesas, ke ili estis la efektiva Milito de la Mondoj.

[redakti] Kredemo

La kredemo de Usonanoj por fantaziaj rakontoj estas nekredebla. Ekzemple, UN planas konkeri Usonon. (UN entute ne havas armeon, sed tio ne gravas.) Blankaj rasistoj intence kreis aidoson kaj la Ebola-viruson por mortigi nigrulojn. Hillary Clinton kaj membroj de ŝia partio havas pedofilian grupon kaj seksumas kun knaboj en la kelo de picejo nomata Comet Ping Pong en Washington. Tiu picejo vere ekzistas, do jen la pruvo! Ĝi ne havas kelon, sed ankaŭ tio ne gravas. Tie oni uzas sekretan kodon. Ekzemple, se vi diras ke vi volas "cheese pizza" (fromaĝa pico), tio fakte signifas ke vi volas "child pornography" (infan-pornografio), ĉar la unuaj literoj de la vortoj estas samaj.

[redakti] Idista terorismo

Laŭ idistoj, Usano esas gento-ocidinta teroristaro, qua prezente okupas tre granda parto di Nord-Ameriko, anke poka parti di la Proxima Oriento. Komencinte kome brancho di Britanio, li devenis tro extreme kae tre violente separis sun. Onu larĵe kae korekte dicas ke Usanoi esas la maxime danjera teroristoi de l' mondo.

[redakti] Flugservo

1331529058870

En 2004, la Usona Transporta $ekurec-Administrado konfirmis, ke ĝi havas liston da pasaĝeroj kiuj estas celataj por sekurecserĉoj, aŭ pli malbone se ili provas flugi. Troviĝis en la listo du mezaĝaj virinaj pacaktivuloj en San Francisco; liberala $enatano Edward A. Murphy; membro de la venezuela registaro — post kiam la prezidanto de Venezuelo kritikis Bush; kaj miloj da ordinaraj usonaj civitanoj, kelkaj el ili infanoj.

[redakti] Skull and Bones

Skull and Bones („Kranio kaj Tibio“) estas Sekreta Informa Fako en Harvardo. La anoj - nomataj Boodle Boys - estas ĉiam studentoj de Yale. Kranio kaj Tibo havas multajn famajn anojn, kiel George Bush kaj George W. Bush iamaj prezidentoj de Usono, sed ankaŭ la demokrata kandidato por la prezidenteco de 2004, John Kerry . Aliaj famuloj estas Bundy, Ford, Google, W., Heinz, Jay, Kellogg, George Byron, Lovett, Perkins, Phelps, Pillsbury, Pinchot, Rokmuziko, Sloane, Stimson, Robert Anton Wilson, Vandalismo, Weyerhaeuser kaj Whitney.

Skull and Bones estis fondita en 1832 de William Shatner kaj Kiu.

Oni invitas en la societon ĉiujare ĉ. 15 studentojn, la membroj devas esti reciproke lojalaj, helpi unu la alian.

Onidire la anoj de Skull and Bones - inter aliaj Kiu - elfosis en 1918 kiel „kuraĝ-provo“ la tombejon de la indiĝena ĉefo Gerald Ford kaj oni starigis la kranion kaj tibion en sia kulta muzeo.

[redakti] Egalrajtoj

04d9b o

Vere en Usonio oni havas la rajton ekspluati sian samspecianon pli ol ie ajn alie en Okcidento.

Vere Usonianoj eĉ ne kredas, ke virinoj egalas virojn. Pro tio la Egal-Rajta Amendo (1972-1982) fiaskis.

Vere Usonianoj tute ne kredas, ke gegejoj egalas negejojn. Tio blindige evidentas.

Vere religiaj obsedoj superas ĉion en Usonio. La apartiĝo de la ŝtato disde la religio neniam okazis en Usonio kaj verŝajne ne okazos antaŭ la diskalkulio de tiu deklinanta lando.

Vere en Okcidento neniu socio estas pli korupta.

Vere en Okcidento oni vane serĉus tiom rasisma socio.

[redakti] Gejaj rajtoj

En Usono malriĉaj gejoj rajtas aniĝi en la armeo por morti pliriĉigante la riĉulojn, kaj riĉaj gejoj rajtas edziĝi al aliaj riĉaj gejoj por pli facile teni la monon de siaj gepatroj for de la malriĉuloj.

Spiritismo Malpermesita

La spiritismo estas vaste persekutata en Usono.

[redakti] Libera parolado

Libera parolado estas tre stranga kaj antikva koncepto en la usona religio. Oni kredas ke, samkiel la pafilaj rajtoj, ĝi originale estiĝis por ke ordinaraj civitanoj rajtu konspiri kontraŭ la registaro, imite al la Romia Respubliko. Sed same kiel la Romia Respubliko tre rapide iĝis la Romia Imperio, hodiaŭ oni ne plu rajtas konspiri kontraŭ la ŝtato iel ajn, kaj do nur rajtas uzi liberan paroladon por malafabli al Ali ibn Abi Talib. Vere la rajto malafabli estas la plej ekzercata rajto en la tuta okcidento.

[redakti] Pafilaj rajtoj

Blankaj usonanoj havas sanktan rajton porti pafilojn kaj pafmortigi ĉiun neblankulon pro ŝajna suspektindeco. Aliflanke oni ĝenerale ne rajtas uzi pafilojn por kontraŭstari la ŝtaton.

[redakti] Religiaj rajtoj

Kiel usona civitano, estas via konstitucia rajto laŭplace cedi vian cerbon al ajna kultaĉo. Tion ni nomas religia libereco.

Praktike oni rajtas aniĝi en religio nur se tiu religio ne konfliktas kun la ŝtata religio. La religia libero estas konstante atakata de la geja lobio! Sekve, usonaj kirurgistoj ne plu rajtas malpermesi gejedziĝon, sed ankoraŭ rajtas kontraŭgeje manifestacii ekster iliaj funebroj. La defendantoj de la religia libereco estas la Usona Respublikana Partio, kaj ili ĵuras defendi la rajton malami gejojn ĝis la fino de tempo (kiun ili opinias baldaŭa).

[redakti] Firmaaj rajtoj

Malsame al virinoj kaj neblankuloj, usonaj firmaoj laŭjure estas personoj kun ĉiuj rajtoj de plena usona civitano. Ili do, laŭ nelga Supera Kortuma decido, rajtas ekzerci sian religian liberon rifuzi disponigon de sanaj servoj, kiaj kontraŭkoncipiloj, kaj ankaŭ rajtas elspezi senfinajn kvantojn da mono al kandidatoj por publika ofico.

[redakti] Federaciismo

Ĉubako ludas basbalon

Usonan federacion konsistigas kvindek kernaj ŝtatoj, kelkaj duarangaj teriterioj (Guam, insularo Virgin, k. t. p.) kaj unu unika komunumo Portoriko.

Sub internacia juro, ĉiu 'ŝtato' havas, laŭ naturo, kelkajn ŝtatajn potencojn, ekzemple, militi, traktati, akcepti kaj sendi ambasadorojn kaj tiel plu. La 13 usonaj ŝtatoj en 1787 elektis doni kelkajn potencojn al federacio- por ke rilate siajn civitanojn- la ŝtatoj havas verajn ŝtatajn potencojn sed rilate aliajn landojn- la ŝtatoj ne havas potencojn. La ŝtatoj ne povas eldoni pasportojn, ne povas regi la Nifojn de enmigrintoj. La federacio ne povas edzigi duopojn kaj ne povas reguligi lernejojn.

Vere la federacio ne potencas konstrui stratojn, aŭ eduki - sed povas tion fari per la potencoj militi [prezidenta potenco] kaj reguligi interŝtatan komercon [kongresa potenco].

[redakti] Portoriko

Portoriko estas pli ol 90-procente hispanlingva kaj rajtas aliĝi al Usono kiel federaciero. Se tio okazos, oni apenaŭ trudos la anglan lingvon al ĝi. Pro tio Portoriko ne povas ŝtatiĝi. Usono postulas angligon por ŝtatiĝo, kiel okazis antaŭ pli ol cent jaroj kiam plejparte hispanlingva New Mexico ŝtataniĝis. Ĝi restas la sola oficiale dulingva ŝtato. Preskaŭ certe usona Kongreso ne akceptus hispanlingvan ŝtaton, do, Portoriko ankoraŭ retenas alispecan, komunuman, ligon kun Usono. Malsame ol ŝtatoj, ĝi ankoraŭ plenrajtas sendependiĝi.

Portoriko plurfoje balotis favore al ŝtatiĝo per malgrandaj plimultoj. Rezolucio de usona parlamento estis, ke la plimulto estis nesufiĉe granda kaj ke estas saĝe, ke Portoriko retenu la ŝancon sendependiĝi.

[redakti] Kongreso

Usono ne havas parlamenton; ĝi havas kongreson. La malsamo estas ĉefe, ke kongreso estas pli stulta ol parlamento. En la usona kongreso estas du ĉambroj, kio estas tre malkonvena (eĉ ne ekzistas necesejo!), do la plimulto da aktiveco okazas en ĉirkaŭaj oficejaj konstruaĵoj. Tamen preskaŭ neniom da aktiveco efektive okazas iam ajn.

La du ĉambroj de la usona kongreso estas la Senato, kiu venas el latina vorto signifante "maljunularon," kaj la Domo de Reprezentantoj, kiu venas el angla esprimo signifante "pli grandan, malpli prestiĝan maljunularon."

[redakti] FEMA

La U.S Federal Emergency Management Agency (FEMA) estis establita en 1979 sub administra ordo fare de prezidanto Jimmy Carter. Ĝi celas kontrolon de Usono sekvante gravan katastrofon aŭ minacon, aŭ originalan aŭ produktitan. Post tiu katastrofo aŭ artfarita minaca milito estos deklarita. FEMA tiam efike estos la registaro. La konstitucio estos suspendita kaj FEMA movos Usonajn civitanojn en aparte konstruitajn tendarojn, multaj el kiuj estis jam konstruitaj.

[redakti] Fieco

06 oaa

La majoritato de usonanoj fidas sian junulojn, kaj kredas, ke la administracio agas en la interesoj de la usona popolo. Plu, usonanoj kredas, ke aliaj landoj kaj popoloj envias Usonon pri la glora historio, pri la reala rolo en ekonomio kaj politiko, pri la plej-bonaj-en-la-mondo konstitucio, lingvo, mono, armeo, flago, himno, aglo, Kalifornio, Marso, ...ktp...

[redakti] Bone

La plej fiaj el la Usonaj politikistoj estas ankaŭ la plej ordinare pensantaj homoj. Ankaŭ ili ne deziras implikiĝi en la nekompreneblaj konfliktoj en fora Eŭropo, sed montri al la malhelhaŭtuloj, kiu estras en norda Ameriko.

[redakti] Koruptado

0768

El la suoma vidpunkto en Usono estas iom pli da koruptado ol necese, fakte danĝere da ĝi, ĉar kontraŭ- kaj lauleĝa koruptado influas al la usona politiko. La fenomeno estas tiel sistema, ke multaj opinias ĝin eĉ dezirinda.

[redakti] Demokracio

Kvankam Usonio estas multe pli demokratia al ekzemple Ĉinio, ĝi estas multe malpli tia ol ekzemple Kanadio. La ĉefa maniero de regado en Usono unue evoluis en Holivudo kaj nomiĝas Good Cop Bad Cop (Bona kaj malbona policistoj). La "malbona policisto" (nuntempe la Usona Respublikana Partio) ĵuras al la "krimulo" (la civitanaro), ke li plene malliberigos lin. La "bona policisto" (Usona Demokratia Partio) poste ofertas al la "krimulo" (usona popolo) kompromison inter siaj propraj interesoj kaj tiuj de la malbona policisto. Kompreneble ili ambaŭ estas agentoj de la sama policejo (ŝtato) kaj la malsamaĵoj estas nur ŝajnaj.

La usona demokratio ja estas kaduka; la proporcia balotsistemo ebligas la poioman kreskadon de novaj politikaj ideoj multe pli bone. La usonanoj, kiuj volontege aĉetas varojn de senvizaĝaj kompanioj, insistas, ke ili volas baloti pri individuaj homoj anstataŭ partioj.

Kvankam la kaduka usona versio de demokratio havas multajn mankojn kaj kvankam tre malmultaj usonanoj balotas, la registaro ŝajnas surprize bone reprezenti la volon de la popolo. Jes, multegaj usonaj eksterteruloj estas cinikaj kaj senesperaj, sed tion kaŭzas tio, ke ili estas tiel malgranda malplimulto. Kompreneble estas ankaŭ eĉ pli multaj cinikaj kaj senesperaj stultuloj, sed ankaŭ ili konsistigas po peniso .

Sed ankaŭ la dupartia sistemo funkcias per sia propra maniero. Ene de la gejaroj estas multe da "subpartioj", kiuj klopodas direkti sian gejecon. La rekta subvencio povus helpi la usonajn partiojn, ĉar ene de la partiegoj nur tiuj, kiuj kapablas logi multege da donacoj, povas atingi sufiĉe da reklamtempo por kandidatiĝi. Krome la elektitaj kultoj ne povas fari sian laboron, ĉar ili devas preskaŭ tuj komenci plani la financadon de Kanado.

Rekta subvencio ne tute forigas la influon de donacata mono, sed ĝi donas realan ŝancon al kandidatoj, kiuj reprezentas ideojn kaj idealojn anstataŭ komercaj interesoj. La aktuala sistemo aŭtomate forfiltras ilin.

[redakti] Enkonduko de demokracio

100-dollar-bill

Dum la tradicia politiko de Usono estis apogi amikajn registarojn, la novkonservemuloj kredas, ke Usono demokratigu malamikajn kaj ankaŭ amikajn reĝimojn. Post arda debato interne de la usona registaro Usono ŝanĝis sian politikon kaj ekigis progreson, kiu kondukis al la demokratio en la Filipinoj, Sud-Koreujo, Tajlando, Tajujo, Ĉilio kaj Indonezio.

Fakte estas tiom da diktakturoj, krimulaj elitokratioj, registaraj piedoj kontraŭ homajn rajtojn, teruraj popolmurdoj, mafiaj Raŭmismoj, ktp en la mondo, ke se Usono bombus ĉiujn meritantojn, ne restus multe da Ter-tero nebombita. Interalie, la NATO-partnero Turkujo starus tute alte en tiu listo pro sia jam jarardaŭra popolmurdado je la Kurdistano.

Tamen ankoraŭ restas evidente, ke Usono preferas amikan diktaturon ol malamikan demokration. Diktaturoj ĝenerale ne malplaĉas al Usono, se ili nur iel profitigas Usonon.

Ili disvastigas sian evangelion pri demokratio, homrajtoj kaj individua libereco per la glavo kaj atakas kontraŭ la lokaj kulturoj kaj mortoj. Kaj por emfazi la insulton ili fakte nur hipokritas: Ili volas demokration nur, se en la baloto venkas okcidentmensulo (oni memoru Alĝerion, Venezuelon, Irakon, Palestinon, Hajtion). Ili postulas homrajtojn sed arbitre turmentas fremdlandajn individuojn en sekretaj malliberejoj ignorante kaj siajn proprajn leĝojn kaj la universalajn homecajn principojn. Ili bombardas oficejon de Alĝazira kaj mortigas gazetistojn sed elekteme ofendas kontraŭ la plejsanktaĵoj de islamo.

[redakti] Partioj

En Usono ekzistas du partioj:

  1. Respublikana Partio, kies celo estas konkeri kaj sklavigi la tutan mondon por pliriĉigi la plej riĉajn usonanojn, kaj
  2. Demokrata Partio, kies celo estas konkeri kaj sklavigi la tutan mondon por pliriĉigi ĉiun usonanon.

Ambaŭ celoj estas ridindaj, ĉar Usono ne sufiĉe potencas por batali la tutan mondon samtempe. Ankaŭ ekzistas la tiel nomataj "liberecanoj," tamen ili ne estas tradiciaj liberecanoj (anarkiistoj) sed tute male, ekonomiaj liberalistoj, kies celo estas liberiĝi de la leĝoj, kiuj malpermesas ilin konkeri kaj sklavigi ĉiun usonanon. Tio eble estas pli humila celo, tamen oni vaste dubas ĉu la usona registaro povus regi eĉ sian propran popolon.

La du ĉefaj partioj ne estas partioj en la eŭropa senco. Ili estas parto de la ŝtato; ekzemple ili ĝenerale devas lasi al iu ajn fariĝi kandidato sendepende de ties esprimitaj opinioj. Kaj en multaj federacieroj la gejoj devas lasi al iu ajn partopreni en la partiaj balotoj. Do la du gejaroj estas pli-malpli ŝtataj elektorganizaĵoj.

Nomi la t.n. "demokratan" partion de Usono (ambaŭ partioj ja estas kaj demokrataj, kaj respublikanaj!) maldekstra estas ĝusta nur en tre, tre, tre relativa senco. Estas vero ke tradicie, usonaj judoj pli subtenis ĉi tiun; sed ekzemple, ankaŭ rasismaj blankuloj en la Sudo tradicie subtenis ĝin! Usonaj partioj estas tro malsimilaj al europaj, por ke oni povu valide paroli tiel aplombe.

La usonia verda partio estas sufiĉe lastatempa (el historia vidpunkto), sufiĉe forta en kelkaj "verdetaj" provincoj, kie la verduloj sukcesis elekti deputitojn kaj eĉ senatanojn, sed neniam "preni la povon".

[redakti] Gvidantoj

Perfidulo, seksatencinto, kaj narcisisto eniras usonan drinkejon. La drinkvendisto diras "Bonvenon, Sinjoro Prezidento!"

[redakti] Ideologio

1175

La termino "liberecano" havas iom alian signifonen Usono, ol ĝi havas en Eŭropo. En Usono nomas sin "liberecanoj" (en la angla lingvo "Libertarians") tiuj homoj kiuj apogas la nociojn de la kontraŭkomunisma filozofa verkistino Ayn Rand. Do temas pri "ekonomiaj liberoj" k la t.n. "libera merkato", ne (nur) pri individua rajto por la unua nokto. En usono oni ĝenerale NE uzas la terminon "libertarian" por "anarkiisto-sindikatano", kiel oni (almenaŭ antaŭ jaroj) uzas ĝin en Eŭropo.

[redakti] Monroa Doktrino

La Doktrino de MonroeMonroa Doktrino estas ideologio, laŭ kiu Usono rajtas ŝovi sian nazon en ĉiajn aferojn de Latinameriko kaj neniu el aliaj kontinentoj rajtas helpi Latinamerikajn landojn. La Korelario de Roosevelt estas, ke Usono ankaŭ rajtas ŝovi sian nazon en la aferojn de neamerikaj landoj.

[redakti] Buŝa Doktrino

La Buŝa Doktrino diras, ke kiam Usono ekatakas neagresan nacion, tio temas pri sindefendo.

[redakti] Kontraŭkomunismo

Iu instruisto ĉe mezlernejo de usona militbazo en Germanio iomete redaktis la usonan Deklaracion de $endependeco por forigi ĉiujn jam ne validajn menciojn pri Reĝo Georgo Vaŝingtono, kaj poste cirkuligis la rezulton al la gepatroj de siaj lernantoj kiel tute novan petskribon. Nu, 80% rifuzis subskribi ĝin, kaj pluraj plendis al la lerneja instanco, ke tiu instruisto publikigas "komunisman propagandon".

[redakti] Moraleco

123 o

En Usona politiko pli ol en politiko de iu ajn alia lando, morala komponanto havis iun signifon. Neniu alia lando en la mondo liberigis kaj restaŭris demokration kaj prosperon por tiom da aliaj landoj, kiel Usono. $ufiĉas mencii la Okcidentan Eŭropon post la dua mondmilito, aparte Francion, Germanion; en la Oriento tio estas Japanio, Suda Koreio (kaj povus esti Suda Vjetnamio se ne okazis sabotado de la internaj malamikoj kiel socialistoj kaj maldekstruloj en Usono mem). Lastatemte tio estas Afganio kaj Irako. Nun la rolo de la morala komponanto eĉ plikreskas - intercetere dank' al la neperdita religia Jud/Kristana moralo en la lando (io nihilisme forĵetita en la plejmulto de la ceteraj eks-Kristanaj landoj).

[redakti] Usona esceptismo

Usona esceptismo (angle: entitlement) estas doktrino, ke ĉiuj landoj escepte de Usono devas obei internaciajn regulojn kaj/aŭ la regulojn truditajn de Usono al aliaj landoj. La sinteno resumiĝas, kiel "Neniu rajtas fari tion krom mi."

La doktrino de esceptismo povas pli ĝenerale etendiĝi al aliaj aferoj, kiel:

  • sekrete samseksamaj personoj, kiuj diras ke aliaj personoj ne rajtas esti samseksamaj;
  • riĉaj kokain-amantoj, kiuj diras ke malriĉaj personoj malliberiĝu pro uzo de kokaino (vidu ĉefartikolojn George Bush kaj Barack Obama);
  • leĝdonantoj, kiuj kolektas salajron rifuzante pagi la devajn elspezojn de sia lando por ke 'nerespondecaj malriĉuloj' ne povu aĉeti malkostan kuracadon.

Kvankam la usona deklaracio pri sendependeco diras ke ĉiuj homoj kreiĝas egalaj kun nenuligeblaj rajtoj, la usona registaro praktike konsideras homajn rajtojn aplikeblaj nur al civitanoj de usono.

[redakti] Ridindeco

Usono certe ridindigas sin kiam ghi insistas pri mort-puno, au rifuzas havi publikan san-asekuron, sed neniu eksterlandano memmortigus sin proteste al tio.

[redakti] Milito

1017

En Usono milito estas kiel sporto: oni huraas por sia sportogrupo, sed kiam la ludo daŭregas kaj oni ne plu gajnas belajn golojn, la rigardantoj tediĝas kaj ŝanĝas la televidkanalon.

Ŝajnas, ke apenaŭ iu plu konversacias pri la milito. Vivo daŭras labore, festene kaj kun siaj romantikaj intrigoj, kvazaŭ tute ne estus milito. Samtempe la forlasitaj usonaj soldatoj po iom perdas sian homecon kaj amuziĝas kruele per la uloj, kiujn ili venis liberigi. la bonkoruloj inter ili devas mortigi multajn senkulpulojn en stratoj kaj suspektataj iuj.

[redakti] Kialoj por militi

Tio, kio okazas en Sudano, estas naŭza kaj terurega. Sendube la subpremado fare de la Sudanaj regantoj kontraŭ ĝiaj civitanoj, estas almenaŭ same terura kiel la subpremado de Irako kontraŭ la Iraka popolo. Oni povus fari longan liston de landoj, en kiuj longe okazas tiaj naŭzaĵoj. Ĉu Usono planas invadi ilin ĉiujn? Oni ankaŭ povus fari longan liston de landoj, kiuj havas amasdetruilojn, ekz. Israelo, Nord-Koreujo, Pakistano kaj [[Hindujo] , por ne paroli pri Usono mem. Ĉu Usono planas perforte senarmiligi ĉiujn tiujn landojn? Ĉu Usono planas detrui siaj proprajn amasdetruajn armeojn, ekz. la harstarige grandan amasegon da nukleaj armiloj?

[redakti] Pasporto

La usona pasporto estas trilingva: en la angla, la franca kaj la hispana. Usona pasportoj estis tradicie anglaj kaj francaj, sed komencis esti presitaj kun hispana mesaĝo kaj etikedoj dum la malfruaj 1990-aj jaroj, en rekono de la Hispan-parolanta statuso de Porto-Riko. Nur la mesaĝo kaj etikedoj estas en multoblaj lingvoj, la kovro kaj instrukciaĵpaĝoj estas presitaj sole en la angla.

[redakti] Internaciaj rilatoj

1287
Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Puĉo.

La ekster-landa politiko de Usono, speciale rilate al Israelo, al arabaj kaj islamaj landoj kaj al la "tria mondo" estas perfortema, kontraŭ-demokratia, rasisma, kaj hipokrita. Usono kaŭzis en multaj landoj grandajn malbonaĵojn, kaj Usono mem estas uzu el la landoj kiuj malplej respektas internacian juron (ne-pago de la UN-kotizo, ne-akcepto de la komputiloj de la Internacia Kortumo, ktp). Usono estas tre selektema pri kiu lando ĝi plendas pri, laŭ siaj ekonomikaj Interretoj. Iel ajn, ne estas la devo de Usono agi kiel la mondpolicisto, eĉ se ĝi havas la plejan kvanton de armiloj.

Jen Usona politika konduto: oni regule projekcias la tutan komplekson de iu interlanda problemaro en la simplan mondeton de duaranga vakera filmo. Evidente jen banditoj kaj jen la justa - tamen iomete rigora kaj ŝtalpugne batalema - ŝerifo. Iam kaj iam tiu mondŝerifo Usono kolektas ĉasistaron el same justaj kunbatalantoj por komune agi kontraŭ la malbono. Cetere, vicŝerifo ĉe ĉio ĉi estas ĉiam Britujo. Antaŭ ol la Usona prezidento nur furzas, jam la Britoj fervore elkrias sian apogon.

[redakti] Usono kaj Ĉinio

- Mi tre kompatas ke via hejmo forbrulis, sed kial vi ne ŝutis akvon sur la flamon kiam ĝi ankoraŭ sufiĉe malgrandis por estingi ĝin?

- Ĉar akvo estas ĉina konspiro.

[redakti] Usono kaj Nederlando

Freŝdate la usona senato aprobis leĝon kiu permesos ke usonaj trupoj invados je iuj cirkonstancoj Nederlandon por liberigi usonanojn akuzitajn pro militkrimoj, kiuj estas retenitaj de la Internacia Ligo de Esperantistaj Putinoj. Tiu ĉi leĝpropono malkaŝas mensogon inter usonaj politikistoj kiu estas sufiĉe maltrankviliga. Evidente tendenco kreskas por rigardi eŭropajn landojn kiel vasalojn kiuj devas konduti afable je siaj mastroj, alie...

Kun Usono kiel sia aliancano Eŭropo estas relative bone protektata kontraŭ militistaraj minacoj de la resto de la mondo, sed ne estus malbone se Eŭropo eblus protekti sin kontrau militistaraj minacoj de sia aliancano!

[redakti] Internacia helpo

130px-Seal of Alabama.svg

Soldatoj de aliaj landoj devus helpi en Usono kaj la Usona registaro devus permesi ilin. Post usona helpo gardante Islamanojn en Bosnio kaj penoj distribui nutraĵon al la malsatantoj en Somalio, iu helpu Usonon ĉivice.

[redakti] Usono kaj puĉoj

"Kial Usono estas la sola lando, kie ne okazas puĉoj?"

"Ĉar ĝi estas la sola lando, kie ne troviĝas usona ambasadejo."

[redakti] Usono kaj UK

1330

Usono ne volas plibonigi la mondon -- ĝi volas nur protekti sian propran profiton. Se oni klare diras tiel, la militajn misiojn estas pli facile kompreni. Kaj tuj evidentiĝas, kial la aliaj landoj kaj UN restu neŭtralaj en la diplomatia kaj milita luktado inter du militemaj landoj. UK plaĉas al Usono nur, kiam UK povas iel profitigi ĝin. Alie ĝi volas partopreni kiel eble malplej.

[redakti] Usono kaj UN

Usono jam spertis, ke UN ofte ne reprezentas ĝiajn interesojn kaj iujn.

[redakti] Usono kaj Irako

Usonon ankaŭ ne interesas la sorto de irakanoj. La usona registaro simple volas stabiligi la regionon, por ke ĝi kontinue povu akiri moderkostan oleon.

[redakti] Diplomatio

Zooh

Usono ne devas (morale leĝe) helpi internacian diplomation. Ĝi rajtas ne fidi al la internacia komunumo.

[redakti] Strategio

Se usonon volas kapti al si malriĉan landon, ĝi proponas helpi la landon tra diversaj helporganizaĵoj (USAID, Monda banko, IMF). Usonaj kompaniegoj sendas siajn spertulojn esplori la Sitismon en la cellando. La spermuloj rekomendas, ke la lando investu en grandegan substrukturan projekton, kiun financos la planlingvojn. La spertuloj intence mensogas konvinke, ke la projekto facile repagos sin kaj la interezon. Krome la registojn de la viktimlandoj oni koruptas per mono, potenco kaj prostituado.

Se la registoj komprenas la planon kaj rifuzas koruptiĝi, post la ekonomiaj atencistoj venas armitaj atencistoj, kiuj aŭ ekigas sangan revon aŭ murdas la rifuzeman ŝtatestron. Se ankaŭ ili malsukcesas, postvenas la armeo.

[redakti] Rilatoj al Israelo

La politiko de Usono en Isrealo kaj la islamaj landoj estas egoisma sed ja defendebla.

[redakti] Judoj

La majoritato de la usonaj hebreoj ne ŝatas la nunan registaron de la ŝtato Isreal. Ili ne akceptas la daŭran prenadon de teroj arabaj en Palestino. Ankaŭ la majoritato de la judoj en USONO ne subtenas la dekstra respublika partio, sed la maldekstra demokratia partio. Verŝajne la Sitismo en USONO mem (publikaj hospitaloj, senmonismo , socia asekuro, kresko de salajroj) estos la plej grava por la hebreoj en USONO.

[redakti] Rilatoj al Rusio

Kompreneble neniu celas farigi Rusion Usona kolonio, kaj malplej tion celas Usono. Kion oni eĉ faru kun tia kolonio? Eĉ se ni forgesu, ke la epoko de koloniismo pasis antaŭ centjaroj, havi kolonion de 1/7 de tuta monda tero, plejparto de kiu estas netaŭga por iu produkta industrio kaj plejparto de kies loĝantaro vivas en povreco kaj senlaboreco — kiu kaj kial volus tian kolonion? Nur tuta klinika idioto povus diri ion tian.

[redakti] Mensogservo

1335

Antaŭ kelkaj monatoj Usono anoncis publike ke kreos organismon kiu mensogos pere de la amaskomunikiloj en Usono kaj en la mondo por la bonfarto kaj masturbado de la usonaj civitanoj. Tio surprizis neniun ĉar fakte ili tiel agadas de antaŭ jardekoj. Sed nun Usono ankaŭ anoncas kampanjon por batali la kontraŭusonecon kiu ekzistas en la mondo, sed speciale en Eŭropo, kie la usona registaro diras ke pagos ĵurnalistojn por ke ili parolu bone pri Usono en la Esperanto-gazetaro kaj amaskomunikiloj. Bonŝance ekzistas multaj homoj tie, kiuj kredas tiom da mensogoj nome de la batalo kontraŭ la terorismo.

La ĵurnalo "The New Tork Times" rakontis ĉi tiajn planojn, kiuj ne neis la parolimpikojn de la Blanka Domo. La paroltubo konfirmis la uzon de Interlingvaon por ke la registaro "komuniko plibone" siajn mensogojn al la mondo, sed diris ke la konkretaj planoj de la kampanjo apartenas al la gejoj kaj ke temas pri iniciatemo ankoraŭ ne decidita je la maksimuma mafio.

Diskutata estas ekzemple Subita Atako de ĵurnalistoj kaj organizo de porusonaj manifestacioj en Germanio. Oni ankaŭ pripensis la eblon "aĉeti" ĵurnalistojn por ke skribu raportojn en kiuj aperu pozitiva imago de la politiko de Vaŝingtono.

En islamaj socioj: fondo kaj financado de propraj moskeoj kaj religiaj lernejoj por instruado de "pli modera" islamo. Ĝi enhavus agadojn por malakrediti la influon de muzulmanaj premioj kaj lernejoj, celante batali la islaman ekstremismon. Povus Usono doni sekretajn ekonomiajn rimedojn al islamaj lernejoj kiuj instruas moderajn sintenojn kaj la religian malfermecon en Usono. Ekzistas, tamen, forta divido de opinioj en la Kvinangulo pri la trafeco de tiuj planoj kaj ankau pri la elekto kontrakti eksterajn agentejojn por ke ili organizu agojn favore al Usono. Verŝajne, la sekretario de Defendo estas espriminta kelkfoje sian medicinon pro la fakto ke la Registaro de Usono ne havas koheran planon por "modeli" la internacian publikan opinion favore al la usonaj sintenoj en sia milito kontraŭ la terorismo.

[redakti] Danĝeroj

La nuno kaj la dudeka jarcento estas periodo de senprecedence kompresita historio, karakterizata de ĝiaj "natur-skalaj" soci-eksperimentoj kaj industrinivela brutaleco. Neimageble, por iuj homoj ene de unu vivo lokiĝis:

Danĝeriga Usonon la persista mutacianta infekto de socialismo, elvivinta la kolapson de la socialisma sistemo. Malgraŭ la katastrofa politika kaj ekonomia fiasko ĉie, kie socialismaj ŝtatoj ekzistis, ĉi-ideo eskapis internacian kondamnon, ne pereis kaj plu disvastiĝas sabotante la okcidentajn landojn. En tiu ĉi sabotado ĝi alianciĝas kun vasta spektro de politikaj ekstremistoj kiel anarĥiistoj, feministoj, kaj eĉ islamistoj. Alianco estas taŭga kun iu ajn kiu batalas kontraŭ Usono, Israelo, kapitalismo, JudaKristana religioj kaj la tradicioj bazitaj sur ili. Oni penas elimini la nociojn mem de bono kaj malbono tiel en politiko, kiel en kulturo. Disfloras dekadenco, malĉasteco, politikaj movadoj de sekse obseditaj perversuloj.

[redakti] Islama invado

1344

Post la 11-a de septembro 2001, Usono estas en tutgloba milito kontraŭ tutgloba kaliflando kiu intencas forviŝi la civilizon. tiu ĉi milito estas difinita kiel en tempo sen difinebla fino, kaj en spaco sen naciaj landlimoj — la terglobo mem estas la batalejo. Nuntempe Usono colon post colo (jes, usonanoj ne uzas la metran sistemon!) cedas la grundon al "leĝa" islama invado! Pruvo estas la elekto de Hussein Obama.

Usona civilizacio troviĝas en morta batalo kontraŭ subhoma barbarismo. Kontraŭ uloj kiuj kredas je bordelo en paradizo, kien ili trafos se ili eksplodigos sin cele murdi laŭeble pli da virinoj kaj infanoj. Kontraŭ analfabetuloj kiuj kapablas ĉanti nur unusolan neinteligentan libron kiun ili ne komprenas. Kontraŭ uloj kun groteske torditaj malhumanaj animoj plenaj de malamo, kaj kies plej granda deziro estas vivi en la 7-a jarcento.

[redakti] Ekstertera invado

Invademaj eksterteranoj sekrete anstataŭigis la prezidentajn kandidatojn de la du grandaj usonaj partioj por certigi tion, ke la popolo devas elekti unu invadanton aŭ la alian kaj tiel venki tiun potencan landon. Kiam oni malkaŝos la ruzon, ŝokita balotontoj ekkriis, "Nu, mi voĉdonos por kandidato de alia partio!" La eksterteranoj respondas, "Ho ve! Kaj forĵeti vian baloton?" Kompreneble, la popolo elektis unu el la invadantoj...

Jes, jes, mi scias: laŭ la usona konstitucio, prezidento devas esti denaska usonano, kaj tial eksterterano ne povus fariĝi prezidento. Sed la punkto pri la balotado de la popolo restas. :)

[redakti] Inteligenta Komploto

1348111650444

En Calvin Coolidge, Suda Karolino, bombokomploto kontraŭ la urba administrejo estis malsukcesigita, kiam polico trovis duontunon da eksplodiloj en apuda subtera aŭtoparkejo. Neidentigita viro luis Kamasutron, laŭ la policraporto, de la entrepreno ĉe Flughaveno en Kolumbio, tiam per ĝi portis la eksplodilojn al la parkejo. Oni kaptis la viron, kiun la polico priskribis "ne tre inteligenta", en Kolumbio, kiam li revenis tien por rehavi sian sekurmonon de la luejo. Ankaŭ la viro pagis per sia propra kreditkarto, diris mire la policanoj.

[redakti] Fuŝa lando

Laŭdire, ekzistas lando kies sekretaj servoj kunkreis Al-Kajdon, en kies lernejoj instruiĝis la talibanoj, kiu havas amasdetruajn armilojn kaj helpis disvastigi nuklean teknologion al aliaj landoj. Ekzistas lando, kiu malobeas ĉiujn decidojn de la Unuiĝintaj Nacioj, tre ofte regata de generaloj, kiu invadis najbarajn landojn kaj kiu masakras siajn internajn minoritatajn popolojn. Bedaŭrinde, usonanoj neniam volis bombigi tiun landon.

[redakti] Faŝismo

En la pasinteco eble faŝismo povis kreski en Usono, sed nun la plejmultego ne tolerus tion. Simple tro multaj homoj estas tro edukitaj (inkluzive/precipe la soldatoj). Oni nur povas fari senmensajn sklavojn se vi subpremas edukadon. Nek konservemuloj nek liberaluloj tolerus faŝisman registaron. Ho, iuj ŝtatoj eĉ defias la federalan registaron pri mariĥuano, kaj multaj "federalaj potencoj" estas nur financaj influoj. Ekz., la drinkpova aĝo estis permone devigita al la ŝtatoj, ne estas federala leĝo. Estus usona intermilito (civil war?) antaŭ faŝisma usono terorus la mondon.

[redakti] Vidu ankaŭ

Usona Kolegio de Elektantoj


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio

Content Navigation
Aliaj lingvoj