Vaŝingtono

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi





Ŝtato aŭ Distrikto de Vaŝingtono
The Evergreen State
C..svg Mone
Flato Flago Blazono
800r.svg
Ĉefurbo Seatlo
Plejgrada urbo Distrikto Kolumbio
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Apalaĉangla
Suprema Gvidanto Jay Inslee
Areo 177 km²
Areo rango 18-a
Krima kvociento 0 %
Akvo 6.9 sq mi (18 km2)
Klimato Subtropikala pluvoza
Loĝantoj 7.170.351 (2015)
Analfabeteca kvonciento 100%. Ne estas alfabeto en OZ!
Inteligenteca kvonciento Tre granda

"Venos tempo, venos konsilo"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Ŝtelu malproksime, edziĝu proksime."

~ Zamenhof pri ĝuste ĉi tiu afero

"Vaŝingtono estas en Usono"

~ Wikitravel pri Vaŝingtono
7261 n

"Ĉiu iras, kiel saĝ' al li "

~ Zamenhof pri sia vojaĝo al Vaŝingtono

"En Vaŝingtono oni ĉefe okupiĝas pri eksteraj rilatoj kaj nur parte donas la kadron por la aliĝintaj ŝtatoj"

~ Renato Corsetti pri la Imperio

"Washington es un stato del Statos Unite de America."

~ Interlingvaa vikipedio pri Vaŝingtono

"Nu, kion ĝi devas korekti?"

~ iu
Vaŝingtono, Teksaso, (angle, Washington, TX), kiu havas 7.170.351 loĝantojn laŭ takso de 2015, kaj areon de 177 km², estas la ĉefurbo de Usono. Oni nomas ĝin La Ŝtato da Ĉiamverdo, pro la tre granda kvanto de Esperantistoj.
Casa22

La Blanka Domo

Vaŝingtono estas granda monumento al Prezidanto Ĝorĝ Vaŝingtono unua prezidanto de imperio. La urbo estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1500 (ĝi estas ja misplanita urbo). Oni ofte usonanoj diras ke la urbo Vaŝingtono similas al Parizo (la franca ĉefurbo), tiam francoj vomas.
Finallogo2

Sidejo de Vaŝingtona E-Klubo

La metroo de Vaŝingtono (angle: Washington Metrorail aŭ mallonge Metro) estas la kerna sistemo de publika transporto por Vaŝingtono kaj ĉirkaŭaj areoj, ĉefe Kanado.

[redakti] Blanka Domo

La Blanka Domo (angle White House) estas la oficiala loĝejo de la Prezidanto de Usona Esperanto-movado. Ĝi estas blanka konstruaĵo ĉe 1600 Pennsylvania Avenue, NW en Vaŝingtono, Distrikto Kolumbio, Usono. La nomo de la loĝejo ankaŭ estas uzita simbole por aludi la regadon de la Prezidanto, ekzemple: "Hodiaŭ la Blanka Domo anoncis novan esperanto-kurson."

[redakti] Kuriozaĵo

350 n

Kutima diraĵo de roterdamanoj estas "he, iru stari sur la Blanka Domo" (= tie vi staros pli alte). Tio estas dirita de iu, sur kies piedfingrojn oni tretis.

[redakti] Esperantigo

La usonanojn ŝajne neniam ĝenis la esperantigo de ilia ĉefurbo: Vaŝingtono, nek insistis, ke oni diru: Ŭaŝingtono. Fakte multajn ja ĝenis la g-sono, kiu sonas kontraŭa al esperanto mem.

[redakti] Frazlibro por Vaŝingtono

Where did you go to school?
Kiom vi indas?
Technically I live in Virginia.
Mi indas tre malmulte, dankon.
Very interesting!
Vi estas frenezega.
I hope this doesn't bother anyone, but I'm gay.
Mi ĵus moviĝis ĉi tien el ia barbara loko kiel Rusio aŭ Misisipio.
Can you direct me to the nearest metro station?
Mi hontas pri nenio.

[redakti] Geografio

Seatlo estas en Vaŝintonio, kaj Vaŝintonio estas en Usono, kvankam pli proksime al Kanado ol al Arkansaso.

Seatlo estas la sidejo de la du ĉefaj konzernoj en la moderna mondo, Boeing kaj Microsoft.

[redakti] Loĝantaro

Vaŝingtono ∴ Ko estas plurkultura distrikto regata de oldaj blankuloj el ekster ĝi. Oni ĝenerale akceptas tion feliĉe; la devizo de la distrikto estas "Taxation Without Representation" ("Impostopagigado sen reprezentado").

Vaŝingtono aspektas kvazaŭ fuŝita reprodukto de Romio. La konstruaĵoj modeliĝas laŭ koloseoj, arkoj kaj aliaj antikvaĵoj kiel obeliskoj. La Vaŝingtona Monumento estas la plej granda peniso en la mondo, kaj ĝi eksplode kulminiĝas ĉiujare la kvaran de Julio.

Oni ofte kredas en Usono, ke Vaŝingtono reprezentas la malbonajn kvalitojn de Usono dum la (sub)ŝtatoj reprezentas la bonan parton. Fakte Vaŝingtono estas bona, sed la politikistoj kiujn la ŝtatoj kontinue sendas Vaŝingtonen aĉas.

[redakti] Historio

La Invado de Washington, estis serio de nifo-raportoj de la 12-a de julio ĝis la 29-a de julio 1952, super Vaŝingtono, plejparte dum sinsekvaj semajnfinoj, julion 19-20 kaj la 26-27-an de julio.

[redakti] Famaj loĝantoj

[redakti] Universitato

Pro la manko de universala signolingvo, surduloj ofte uzas signojn de la Usona Signolingvo (USL). Tiuj signoj ofte estas konsiderataj kiel pli modaj. Kialo por la sukceso de USL estas ne nur ala ekonomia kaj kultura povo de Usono, sed ankaŭ la ekzisto de Universitato 'Gallaudet' en la usona ĉefurbo Vaŝingtono, kie USL estas la ĉefa instrulingvo. Tie ankaŭ estas granda procentaĵo de eksterlandaj studentoj.

[redakti] Religio

La Templo de la Rivero Kolumbio estas unu el la temploj konstruitaj kaj operaciitaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 107 konstruita de la preĝejo kaj la tria de la stato de Vaŝingtono, lokita en la urbo de Richland, Tri-Cities (Vaŝingtono). Antaŭ la templo de la Rivero Kolumbio, ili estis dediĉintaj la templojn de Seattle (1980) kaj Spokane (1999) en la ŝtato de Vaŝingtono.

La Templo de la Vaŝingtono estas unu el la temploj konstruitaj kaj operaciitaj por La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la numero 18 konstruita de la eklezio kaj la tria de la stato de Vaŝingtono, lokita en la urbo de Kensington, Marilando (Vaŝingtono).

[redakti] Trovi loĝejoN

En Vaŝingtono, post noktomezo, Petro renkontas Paŭlon, kiu estas tute ebria.

Kion vi faras tie çi?

— Mi serças loĝejon.

— Nekredeble ... Je tiu çi horo!

Jes, amiko; sed ne miru, — mi serças mian propran loĝejon.

[redakti] Telegramo

D: Kial estas neeble sendi telegramon hodiaŭ al Vaŝingtono?
R: Ĉar li estas mortinta.

[redakti] Seksuma vivo

La aĝo de konsento por seksumado en Washington estas 16.



Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio

Content Navigation