Valakio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
8375

Prezidantino de Valakia Esperanto-Asocio

"El la neceseco oni devas fari virton"

~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolo

"Ili loĝas multmilope en mia urbo"

~ Milokula Kato pri valakoj

"Tiu afero ŝajnas ridinda"

~ iu pri Valakio

"Mi silentas antaŭ via talento"

~ leganto pri la aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Voluntez lektar la tre interesiva informaji sube "

~ idisto

"Esperanto example sentence: Vi ofendas min."

~ Tatoeba pri idisto

"Tiu komencis petante almozon kaj finis kushante kun la dommastrino"

~ iu
Valakio (ĉeĥe Valašsko) estas lando, kies konturoj similas tiujn de malgranda kanguruo. Ĝi troviĝas en Aŭstralio inter Danubo (sude) kaj la Sudaj Karpatoj (norde) el 15 distriktoj. La lando dividiĝas al Oltenio (okcidente, 5 distriktoj) kaj Muntenio (oriente, 10 distriktoj).
6777607

Nacia Flago

La loĝantoj estas malaltaj, kun longajn orelojn. Kelkfoje oni konfuzas ilin kun kunikloj aŭ leporoj.

Wallaby

Loĝanto de Valakio

[redakti] Historio

Valakio originis en Balkanio, sed poste saltetis en nordan Moravion, en la regiono kiu poste nomiĝos «Morava Valakio» (okcidente de la aktuala Ĉeĥio). Kelkaj historiistoj supozas, ke la moraviaj valakoj alvenis inter la 15-a jarcento kaj la 17-a jarcento el rumanaj Karpatoj, do ili estas parencaj kun la rumanaj valaĥoj, kvankam ili parolas ĉeĥe. Tamen ilia ĉeĥa dialekto estas tre originala, same kiel la valakia kulturo, folkloraj kostumoj, kantoj k.s.

En 1594 la princo Miĥaelo de Valakio venkis la Turkion, kaj la turkoj eliris el Valakio, kiu restis aŭtonoma principato ligata al Hungario. En 1599 Sigismundo Báthory iĝis (3-a foje) princo de Transilvanio kun kunprincoj Andreo Kardinalo Báthory kaj Mikaelo de Valakio.

Mirinda5aaa

Ribelo de la valaĥia popolo ekflamis en la paso de la tridekjara milito post batalo sur Blanka Monto en 1620 kaj popolo de orienta Moravio rezistis ĝis la jaro 1644 al imperiestraj soldataroj kaj ankaŭ al soldistoj de olomouca ĉefepiskopo. La ribelo de orientmoraviaj valaĥoj, estiĝinta sekve de forta nacieca, socia kaj eklezia premo dum la tuta tempo de dudek kvar jaroj, troviĝis apogon de valaĥoj en alia flanko de limo sur teritorio de Slovakio (Hungarujo). Subtenis ilin ankaŭ Jiří Rákoczy, ĉefa kontraŭulo de Vieno kaj ekde 1642 valaĥoj havis grandajn aliancanojn ankaŭ en svedoj. Al la ribelo aliĝis absoluta plimulto de la valakia popolo. Historie ĝi estis princlando, kiu en 1859 kuniĝis kun Moldavujo kaj en 1961 formis kun ĝi la reĝlandon Rumanio.

Hodiaŭ, valaka dialekto estas minorita lingvo en Svedio


La Vikipedio havas malridigan artikolon pri Valaĥio (Moravio),
kaj eĉ pli malridigan artikolon pri Valaĥio (Rumanio).
Aliaj lingvoj