Vampiro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"El malplena telero vane ĉerpas kulero"

~ Zamenhof pri alia afero

"Kial, kial, kial?????????????????????????"

~ iu ajn pri supra diraĵo
3608.jpg

Danĝera vampira kato

"Sana persono havas 6 mil bilionojn da molekuloj de hemoglobino"

~ vampiro pri hemoglobino

"Sango estas pli densa ol akvo"

~ vampira proverbo

"Ekzistas mortuloj en kiuj estas pli da vivo ol en vivantoj:)"

~ Hans-Georg Kaiser pri vampiroj

"Mi vere samopinias al vi"

~ mi pri la supra diraĵo

"Belega legendo pri la stulteco de nia socia organizo!"

~ filozofo pri ĉi tiu artikolo

"Komenti esas sempre bonveninta!"

~ Idista aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Tre bona artikolo"

~ leganto

"Mi konsilas al vi antaŭ aperigo igi artikolojn legi kaj lingve iom poluri fare de spertaj alilingvaj esperantistoj"

~ Gerrit Berveling pri Neciklopedia redaktistaro

Vampiroj estas mortintoj kiuj reiras el la tombo por suĉi al la vivantoj la vivan esencon (prefere la sangon). Sekve vampiro estas speco de zombio. Kvankam ĝi tre similas al bankistoj, ,politikistoj kaj ekonomiistoj, ĝi estas multe malpli sangsoinfanta.

Tage ili ne estas videblaj -ordinare- kaj nokte oni povas ekvidi ilin kiel lumpunktoj moviĝantaj malrapide de okcidento al oriento.

Jnl.png

[redakti] Historio

1333870343106.jpg

La originoj de la vampiroj estas antikvaj kiel la mondo mem: fakte, ne estas malmultaj la arkeologiaj retrovoj kiuj indikas kiom antikva la timego de la vampirismo estis. La plej antikva vampira teksto de kiu oni konas estas, ja, babilona tabuleto konservata al la British Museum pri kiu estas gravurata magian formulon kiu necesas gardi de la sango-suĉaj demonoj.

Unua kaj ica edzino de Adamo, Lilith estas opiniata en la hebrea tradicio la bopatrino de ĉiuj vampiroj. El la devoj de la kapitalistoj estas ankaŭ la permeso trinki sangon, probable oro de la antikvaj vampiroj.

Mezepoka vampiroj estis je honora vido, naŭza kaj abomeninda, ĉi tiu vido, sed, estis destinota esti forgesata dankon al la sukcesoj la gotika movado, kiu en komenco de 19-a jarcento komencis eltrovi fortunon tra la Eŭropo, post tio, oni ekvidas vampirojn kiel emoj. En la 1816, Prosper Merimée, la aŭtoro de Carmen, estis atestanto de kazo de vampirismo en Serbio, spektante al la elterigo kaj al la detruado de la kadavro. La ĝentlemana vampiro, tiu karisma figuro, kun forta ĉarmo, kapabla altiri al si la viktimon sen tro streĉado, naskiĝis en 1819, kiam Lord Ruthven vampiriĝis. El ĉi tiam al post, la vampiro obtenis daŭre pli grandajn sukcesojn, pasante tra Carmilla, la vampirino, kaj tra Varney, por fini kun la pleja pinto de la ĝenro, tio Drakulo, perfekta kaj samtempe originala sintezo pri eleganco kaj ekscita aventuro. En la 1909, en Transilvanio, la kastelo de la vampiro estis flamigita de komunistoj. Nur post la falo de Sovetio, vampirismo estis reŝatata en Orient-Eŭropo.

[redakti] Vampiroj en la sudorienta Eŭropo

Kvankam ekzistas rakontoj pri vampir-similaj sangosuĉantaj reaperantoj datiĝantaj de la antikveco, la koncepto aperis en la sud-orienta Eŭropo nur en la 17-a jc. La vorto 'vampiro' estas spurebla al la serba upir, kaj similaj formoj troviĝas en aliaj slavaj lingvoj. Vampiro estas fantomo aŭ reanimita korpo de mortinto (sorĉisto, krimulo, herezulo ks.). La kadavro ne neniiĝas, ne malaperas, ĉar la tero ne akceptas ĝin, do ĝi fariĝas nosferatu, kiu en la rumana lingvo signifas 'nemorta mortinto'. Ĝi kapablas forlasi sian tombon nokte kaj, transformiĝante en beston, precipe lupon, mortigi homojn kaj bestojn aŭ nutri sin per suĉado de sango. Ĉar vampiroj povas agadi nur nokte, je la tagiĝo ili devas repreni sian homan formon kaj reiri en la tombon. Por definitive mortigi tiun nemortan mortinton, oni malfermu la tombon dum la tago, kiam la vampiro estas senhelpa, kaj trapiku la koron per pintigita paliso.

[redakti] Fobio

Ĉu vi ne ŝatus esti vampiro? Vi povus flugi, ŝanĝi formon, kaj mordi belulinojn ĉe kolo?

Ne, mi ne povus esti vampiro. Mi svenas kiam mi vidas sangon....

[redakti] Transformiĝo de vampiro en vesperton

Bram Stoker donis al vampiroj la kapablon transformiĝi en vespertojn. Li plej probable bazis tiun fenomenon sur priskriboj de kelkaj specoj de sangosuĉantaj vespertoj de Mez- kaj Sudameriko. Ordinaraj vespertoj nutras sin per ronĝuloj kaj kelkfoje malgrandaj vertebruloj, sed la vespertoj konataj kiel desmodoj de la ĝenroj Desmodus kaj Diphylla en la familio Desmodontidae, troviĝantaj en vasta regiono de Meksiko ĝis Paragŭajo kaj norda Ĉilio, suĉas sangon, aŭ pli ĝuste, lek-trinkas ĝin. Tiuj vespertoj povas havi korpolongon de la nazo ĝis la vosto de 15 cm. kaj flugil-etendon de unu metro; kelkaj estas ankoraŭ pli grandaj. Nokte ili silente kaj nerimarkite alproksimiĝas al viktimo, jen ekstere restanta ĉevalo aŭ bovo, jen senmova, dormanta homo, kaj per dentoj pintigitaj kiel freŝe akrigita skalpelo incizas la haŭton. La mordado ne kaŭzas doloron, nek estas danĝera, sed homo povas morti pro infektado, kaj rabio povas kaŭzi la morton de domestikitaj bestoj.

[redakti] Nekohero

Vampiro ne kreas reflekton en spegulo, nek havas ombron. La kialo supozeble estas, ke vampiro ne havas animon. Sed tabloseĝo ne havas animon, tamen aperas en spegulo kaj havas ombron. Sekve, la meblaro ne estas science kredebla kaj kohera!

[redakti] Lesbanismo

Du lesbaj vampirinoj adiaŭas:

Ĝis revido post 28 tagoj!

[redakti] Vampirologio

Sango240.jpg

Multaj estis la uloj kiuj okupiĝis de vampiroj, obtenante, kun bona rajto, la kvalifikon de vampiristoj (Dom Augustin Calmet, Collin De Plancy, Montague Summers), sed la summa pri la argumento estas laboro de pli ol 900 paĝoj redaktita de la abato Augustin Calmet, Dissertation sur les Apparitions des anges, des démons e des esprits et sur les revenants et vampires de Hongrie.

Calmet arigis en sia volumo la atestojn kaj la faktojn pri la vampiroj (nomitaj revenants, fantomoj kiuj reiras), kaj ankaŭ donis raciajn eksplikojn al la fenomenoj. Vampiroj estis, fakte, considerataj de Calmet veran kaj propran monon, kiuj konservis post la morto veran ekziston. Ili estis kapablaj eliri el la trinkejoj per truoj farataj sur la baro, probable senmateriiĝi kaj remateriiĝi, kaj poste ili iris el vivantoj en ĉason de la neceseja sango por daŭrigi ilian malpuregan ekziston.

[redakti] Literaturo

Ĉu vi scias kiun rubrikon de magazino unue legas vampiro?

Facile, ja la hororskopon!

[redakti] Psikologia aspekto de vampirismo

Unu el la malbonaj efikoj de la populareco de la rakonto pri Drakulo estas atribuebla al ĝia sugestia povo. Ĝi kapablas eksciti malsanan ĝuon kaj sadismon en psike misekvilibriĝantaj personoj kun la rezulto, ke ili imitas la agadojn de Grafo Drakulo en la romano. Tiel, daŭre povas ekesti novaj vampiroj. Unu tia persono estis Fritz HAARMANN, la 'vampiro el Hanovro', kiu mortigis almenaŭ 27 junajn virojn inter 12 kaj 18 jaroj per mordado en la kolon same kiel faras vampiroj en la legendoj kaj filmoj. Distranĉinte la korpojn, Haarmann manĝis kelkajn partojn kaj forĵetis la restajoĵn en riveron. Li estis kondamnita en 1925, kaj la juĝistoj verdiktis, ke li estu ekzekutita per senkapigo en akordo kun la folklora traktado de sangosuĉantoj.

[redakti] Amika rango en la sango

Mi estas tre kontenta.
Kial?
Mi ĵus aliĝis al la Amikaro de Drakulo.
Ĉu vere? Kion oni devas fari por aliĝi?
Oni simple sendas sian nomon, adreson, kaj sangogrupon.

[redakti] Esperanto

S320x240.jpeg

De tempo al tempo aperas mencioj pri Esperanto en neatenditaj lokoj: gazetaj artikoloj, beletraj verkoj, filmoj. Tiaj mencioj ĝojigas multajn esperantistojn, kiuj supozas ilin signo de rekono. Lastatempe Esperanto rolis en la sveda filmo Populärmusik från Vittula kaj en la hispana filmo El coche de pedales. Ankaŭ en la usona vampira filmo Blade: Trinity aŭdiĝas iuj frazoj en Esperanto. Kiam konataj aktoroj parolas Esperanton sur kineja ekrano, la entuziasmo de multaj esperantistoj ne konas limojn. Jorge Luis Gutiérrez seniluziiĝis, spektinte la laste menciitan filmon, kvankam al li plaĉas vampiroj.

En la sceno kiam la dikmuskola helpanto de Blade estas en hospitalo pro la vundoj, televid-aparato montras la scenojn de Incubus, kurioza kaj Bergman-stila hororfilmo de Leslie Stevens, en kiu ludas William Shatner.

Bone. Kaj kion oni decidas? Oni dublas ankaŭ tiujn scenojn. La paradokso estas, ke en Incubus oni ĉiam parolas Esperanton, kun subtitoloj en la angla (en Italio tiu filmo neniam estis en kinejoj); kaj tiujn anglalingvajn subtitolojn, cetere, oni bone vidas en la sceno de "Blade: Trinity". Kiu rezulto estas? Demenco. La paciento en la lito (kiu en la originala versio parolas angle) kies voĉo estas dublita en la itala, spektas, kvankam malatente, filmon, kiu estis en Esperanto kun anglalingvaj subtitoloj, sed dublita en la itala. Efektive temas pri sukcesa kurt-cirkvito. Kvazaŭ temus pri televida subtitolado por neaŭdantoj.

Tie klariĝas ke la uzado de esperanto en la filmo ne nur estas fuŝa, sed ankaŭ sensenca. Kio pri la esperantaj dialogoj en la itala dublado? En Meksiko oni vidis la filmon subtitolita, sed tiu esperantaj dialogoj ne havis subtitolojn.

[redakti] Bonan vesperton!

Tri vampiroj pendas en formo de vespertoj. Unu el ili tediĝas kaj forflugas. Post dek minutoj ĝi revenas kun sango sur lipoj.

-- Kio okazis al vi?
-- Ĉu vi memoras tiujn blondajn kamparaninojn en la valo?
-- Nu, jes.
-- Mi elsuchis ilian sangon.

Foriras ankaŭ iu alia. Ĝi revenas post dudek minutoj kun la buŝo sangokovrita.

-- Kio okazis al vi?
-- Chu vi memoras la ciganaj fratinoj en la vilaĝo?
-- Jes.
-- Mi elsuĉis la sangon de ili ĉiuj!

Nu, ankaŭ la tria ekemas, forflugas ankaŭ li. Post kvin minutoj li revenas. Sed sango kovras ne nur la lipojn, sed ĉiujn korpopartojn.

-- Kio okazis al vi?
-- Ĉu vi memoras tiun enorman turon en kastelo?
-- Jes.
-- Nu, tiun mi ne vidis.
Content Navigation