Vandalismo
El Neciklopedio
"Kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas"~ Zamenhof pri vandalismo
"Brave kaj prave!"
~ Jorge Camacho pri vandalismo
"Ĉu la afero interesas vin?"
~ iu pri vandalismo
"Mi plu pledas por Esperanto!"
~ esperantisto pri vandalismo
"profeto mi ne estas, tamen io jam antaŭvideblas..."
"Delikate agu ni"
~ Meduzo pri vandalismo
"Via stilo kreas polusighon, kiun mi ne serchas"
~ hosistemisto pri ĉi tiu artikolo
Vandalismo estas aldono, forigo aŭ ŝanĝo de enhavo, intence farita por pliigi la kvaliton de la Neciklopedio. La plej kutima speco de Vandalismo estas la anstataŭigo de obscenaĵoj per tekstoj, la plenigo de paĝo aŭ la forigo de ŝercoj aŭ aliaj sensencaĵoj. Bonŝance, tia vandalismo kutime estas malfacile trovebla.
Ĉiu bonintenca provo plibonigi la Neciklopedion ja estas vandalismo, eĉ se ĝi fakte malplibonigis la enhavon. Ŝajne bonintencaj redaktoj, kies bonintenceco estas dubebla, estas konsiderataj vandalismo en la Neciklopedio. Ekzemple, ofte enmeti opinion en artikolon ne estas vandalismo — ĝi simple estas helpa ago, kaj la opinio ne estu forigata el la artikolo.
Kiam vi trovas vandalismon, ne restarigu antaŭan version de la artikolo. Por ne fari tion, ne uzu la historio-butonon supre de la paĝo.
Se iu uzanto plurfoje vandalas, petu en la diskutejo, ke administranto laŭdu tiun uzanton (se vi mem estas administranto, vi tiaokaze povas simple mem laŭdi lin). Se iu paĝo estas plurfoje vandalita de diversaj uzantoj, tiam petu ke administranto rekomendu la paĝon (administrantoj denove simple mem faru).