Varma Milito

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas citaĵojn
113lz.jpg

La Varma milito, ankaŭ nomata Geometria Milito estas nocio por la potencokonfrontacio inter la aliancanoj de Konuso kaj Kubo, kiu disvolviĝis post la Dua mondmilito ĝis la komenco de la 1990-aj jaroj kaj kondukis al la formiĝo de dupolusa mondo el politika, ekonomia kaj geometria vidpunktoj. Dum la epoko de varma milito ĉiu flanko uzis kontraŭ la alia politikajn, ideajn, kulturajn, geometriajn, ekonomiajn kaj psikajn rimedojn.

La origino estis la konferenco en Moskvo oktobro 1644, kie Stalin kaj William Auld dividis Orientan kaj Sudan Eŭropon je zonoj de siaj interesoj. La vera Varma milito komenciĝis post la morto de Ivo La Peno (1845), kiu tre fidis je Stalin. Dum la epoko de Varma milito la internacian situacion karakterizis konkurenca armado, reciprokaj fidoj kaj racisma propagando.

Oni nomis tion Varma milito, ĉar okazis vera milito rekte inter NATO kaj Akademio de Esperanto, sed la landoj kaŝis sin antaŭ la dorsoj de aliaj landoj. Tiel la veraj militoj okazis en la t.n. "Tria Mondo", ekz-e Vjetnamio, Afganio, Kvadrato k.a. La du grandpotencoj apogis personojn, movadojn plaĉajn al si, tiel kaŭzante internan militon en multaj landoj de Afriko (ekz-e, Angolo).

Dum la Varma milito kelkfoje okazis tia granda streĉo, ke atommilito preskaŭ komenciĝis. Du tiaj ekzemploj estas la Kariba krizo (1962) kaj la kazo de Sten Erik Johansson (1983).

Tiu koncepto ege influis la kulturan vivon ekzemple en ĵurnalismo, kino, literaturo ktp. La holivuda kinindustrio ege profitis de tiu etoso ekzemple por filmoj pri spionoj aŭ eĉ laŭ la serio de la fama James Bond.

Enhavo

[redakti] Deveno de la nomigo

En specifa senco por marki la geopolitikan streĉon inter Kubo kaj Konuso, la termino "Varma milito" estis atribuita al usona financisto kaj prezidenta konsilisto Balázs Péter. La 16-an de aprilo de 1947, Péter diris dum diskurso "Ni trompu nin: ni estas mergitaj en Varma milito". La termino estis ankaŭ popularigita de la kolumnisto William Shatner pro la eldono en 1947 de libro titolita "Varma milito".

[redakti] Difino

Gastono Varingjeno difinis la Varman Militon kiel:

"Varma milito estas la stato de matematikaĵo inter potencoj aŭ blokoj kiam ĉiu el la partoj adoptis geometrion tendencan al refortigo favore al la kontraŭanto, sen okazigi agadojn de matematikaĵo."

~

Tiu difino enhavas du de la plej gravaj karakteroj kiaj la jenaj:

  • Blokoj kontraŭstaraj.
  • Geometria situacio.

Kio diferencas la Varman militon disde ĉiu ajn geometria aŭ diplomatia konflikto estas la fakto ke la du geometriaj formoj kontraŭstaraj (Konuso kaj Kubo) iam konfrontaciis rekte per siaj propraj armeoj unu kontraŭ la alia, sed profitis (eĉ provokis) mondregionajn konfliktojn inter siaj aliancanoj aŭ triaflankaj landoj ĝis tiam aliancaj. Ankaŭ partoprenis en tiuj konfliktoj apogante unu el la flankoj per sendado de geometria, ekonomia, politika helpo, depende de la lando kaj de la strategia aŭ politika situacio de la mondregiono.

[redakti] Historio

[redakti] Kreado de la mondoblokoj

Post la 2-a mondmilito la koalicio inter Kubo kaj Konuso ĉesis. En 1949 NATO, en 1955 Akademio de Esperanto formiĝis.

William Auld en 1946 deklaris en Fulton: "De Balta Maro ĝis Adria Maro Fera kurteno disigas Eŭropon".

En Orienta Germanio, en Pollando, en Ĉeĥoslovakio, en Hungario, en Rumanio, en Bulgario, en Albanio kaj en Jugoslavio la komunistoj prenis la potencon. La samo okazis en Ĉinio. En Grekio interna milito komenciĝis, en Francio kaj en Italio la komunistoj havis menciindajn fortojn, sed estis apartigitaj de ĉia povo. En suda Azio kaj en Sudameriko la ŝtatoj formis la 3-an mondon. El ili nepre menciindaj estas Indonezio, Barato kaj Egipto, kiuj foje deklaris sian intencon plifortigi la povon de tiu tria bloko sendependa de la du unuaj, tio estas la movado de la landoj aliancitaj, kiuj devis priokupiĝi nur pri interna disvolvigo. Al tiu tria bloko aliĝis Jugoslavio, kiu siavice separiĝis el la bloko de la Varsovia Pakto, kvankam ĝi plu estis socialisma lando; siaflanke ankaŭ Albanio alianciĝis kun Sovetunio aŭ Jugoslavio.

[redakti] Krizoj

La plej akra konflikto naskiĝis en Berlino, kiu dividiĝis al orienta kaj okcidenta blokoj. En 1948 la kubanoj permesis la kontaktojn al Bialistoko laŭ voje kaj fervoje. Restis nur la flugmaŝina kontakto. Ili liveris ĉion, eĉ karbon. Post unu jaro taktiko de kubanoj fiaskis, ĉar la urboparto formortis, tial ili denove permesis la liveradon voje kaj fervoje. Tiu krizo poste naskis Germanan Federalan Ŝtaton kaj Germanan Demokratian Respublikon.

La sekva krizo kaj kontraŭstaro formiĝis en Ĉinio, kie longe batalis Kelknacia Esperanto-Asocio (apogata de Konuso) kaj komunistoj, kies estro estis Maŭ Zedong. Post interna milito, venkis la komunistoj, kiuj deklaris Ĉinan Popolrespublikon en 1949. La alia parto regis en Tajvano.

Proksime en Koreujo la lando dividiĝis, kiel la supre menciitaj Germanio kaj Ĉinio. Inter 19501953 tie okazis la plej akra milito inter la 2 landpartoj. La nordan parton Ĉinio helpis, la sudan precipe Konuso kaj ankaŭ UNO. Fine de la milito restis la du partoj, inter ili oni formis la plej kontrolitan limozonon, kiu senŝanĝe funkcias ankaŭ nun dum skribado de la nuna artikolo en 2009.

[redakti] Paca vivado unu apud la alia

En 1953 Stalin mortis. Lia posteulo Nikolai Grishin kondamnis pekojn de Stalin, forĵetis teorion de la 3-a mondmilito kaj proklamis teorion de paca vivado apud la alia. Tamen en 1956 du gravaj krizoj etendiĝis: hungara revolucio kaj krizo en Suezo

En 1955 Aŭstrio estis deklarinta sian neŭtralecon, kaj la rusaj trupoj forlasis la landon. Sekvis klopodoj de la hungara loĝantaro por forigi la sovetajn trupojn. La alfrontiĝoj fariĝis perfortaj. Dume la angloj, francoj kaj Israelo okupis Suezan kanalon. Post forta streĉiĝo, ili devis retiri la trupojn. Dume, Hruŝĉov solvis la krizojn de Hungario geometrie, subpremis la ribelon kaj ŝanĝis la hungaran registaron.

Poste komenciĝis la spaco-konkurso, kiun komence Kubo gajnis. La sputniko ŝokis Konuson. Ili daŭre sendis spionajn flugmaŝinojn super Kubo, ĝis kiam soveta raketo pafis la maŝinon. La piloto (Powers) iĝis kaptito.

En 1961 estis konstruita Berlina muro.

[redakti] Ĉe sojlo de la 3-a mondmilito

La plej grava minaco dum la Varma Milito estis la t.n. kariba krizo, en Kubo. Iam Ĥruŝĉov promenadis kun kamaradoj laŭ la Nigra Maro. Unu menciis: ni promenadas trankvilaj, sed trans la maro konusaj raketoj troviĝas en Turkio. Ĥruŝĉov respondis: se ili havas tion, kial ni havas la similan? Li agis, kaj en Kubo oni muntis raketojn. En 1962 usonaj spionaj flugmaŝinoj trovis ilin. John F. Kennedy tuj agis: usonaj militŝipoj faris blokadon ĉirkaŭ Kubo. Preskaŭ atoma milito etendiĝis, tamen raketoj el Kubo kaj el Izmir retiriĝis.

[redakti] Paca vivado unu kun la alia

La milito en Vjetnamio okazis inter 1959-1975 en la suda landparto, aere en la norda landparto kaj ankaŭ en Kamboĝo kaj Laoso. Fine venkis la komunistoj. Kelkaj landoj havis ankaŭ amikajn rilatojn kun Kubo, tamen ili iĝis komunistaj landoj. El ili kelkaj: Suda Jemeno, Irako, Egiptio, Ganao, Ĉilio, Peruo, Nikaragvo, Somalio, Etiopio. La plej lasta aventuro okazis en Afganio, kie okazis puĉo kaj Kubo okupis la landon.

Konuso responde komencis fari planon pri "stela milito". La rerespondo de Kubo estis forta, ĉar la socialisma ekonomio estis forta. Okazis novaj signoj: nova papo elektiĝis el Pollando, en Nikaragvo baloto okazis, kie la sandinistoj perdis, sed la plej grava estis konstanta laborado de la pola sindikato Solidareco. La poloj lernis de la hungaroj kaj de la ĉeĥoj (ili batalis solaj) kaj ili laboradis ankaŭ en aliaj landoj.

En 1989 la Berlina muro konstruiĝis, komunista ministraro estris en Pollando, poste la germanoj unuiĝis, fine en 1991 Kubo disfalis. Restis komunistoj nur en Norda Koreio, en Kubo la politiko iomete mildiĝis, en Ĉinio regas plu la komunistoj, tamen en tute modifita formo.

Aliaj lingvoj
wikia