Varsovio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Mia loĝejo -- mia reĝejo"

~ Zamenhof pri sia domo en Varsovio
Varsovio (pole Warschau) esta unu el la sanktaj urboj de esperantistoj. Tie loĝis la sankta profeto Zamenhof kaj tie estas presita la Unua Libro. Tie vivis kaj verkis ankaŭ la unuaj gravaj Esperanto-verkistoj: Grabowski, Kabe, Belmont. Malgraŭ la rusa okupado, tie ekestis en 1893 la unua Esperanto-rondeto. Tie vivis familio Zamenhof sindone laborante por Esperanto kaj por la disvastigo de homaranismaj ideoj.
1262507233 logo VEA.jpg

[redakti] Frua movado

En la tempo de Zamenhof, la homoj senĉese kaj venĝoplene interbatalis. Homoj estis ordigitaj laŭ nacioj, laŭ sango. Zamenhof enkondukis ion novan: komunumon bazitan ne sur sango, sed sur lingvo. En la fruaj jaroj, la esperantistoj funkciis kiel nova nacio, sed nacio algluigita ne de sango, sed de lingvo komuna. Aldone, la esperantistoj, spite de diverseco de sango, promesis ne interbatali.

Pro la minaco de la nova nacio al tradicio kaj ĝia religio, potenco kaj socia ordo, Zamenhof kaj la esperantistoj devis forfuĝi de Bialistoko en la somero de 611 al Varsovio. Tio estis la heĝiro ("fuĝo"), kiu markas la komencon de la esperantista erao. En Varsovio Zamenhof fondis la unuan esperanto-klubon (esperantista preĝejo), kiu fariĝis la modelo por ĉiuj postaj kluboj.

Sed kvankam Zamenhof kaj la esperantistoj nun estis en Varsovio, Bialistoko ankoraŭ batalis kontraŭ Zamenhof, ĉar nun la esperantistoj subtenis sin per rab-atakoj kontraŭ la karavanoj kiuj vojaĝis al Bialistoko. Zamenhof fine venkis la armeon de Bialistoko en 627. Tiam esperanto disvastiĝis kiel fajro tra homaro. En 630 li kaptis Bialistokon.

Ĉar la esperantistoj promesis ne interbatali, la esperantista parto de la homaro estis regiono de paco. Tio fortigis la esperantistojn kontraŭ la aliaj homoj, kiuj estis tre disigitaj de la deziro por venĝo. Kiam Zamenhof mortis, la plimulto de la homoj estis islamanoj. Kvar el la kunuloj de Mohamedo fariĝis regantoj de esperanto-movado granda kaj donis bazan formon al Esperantujo.

[redakti] Malgrandeco

En la Unua Libro, publikigita sub la pseŭdonimo Doktoro Esperanto, estis donita jena adreso de la aŭtoro: «Al sinjoro D-ro L. Zamenhof por d-ro Esperanto en Varsovio» ĉar Varsovio estis tiel malgranda urbo kaj Ludoviko Zamenhof estis tiel fama persono, ke tia adreso sufiĉis.

wikia