Vatikano

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
4904485 n.jpg
"Vatikano estas tie sed ne Islando"
~ Usonano pri sia vojaĝo al Romo

"For konscienco, venos potenco"

~ Zamenhof pri Vatikano

"Você quis dizer: vaticano"

~ portugallingva Guglo pri Vatikano

"La ŝtata flago de la Vatikano estis adoptita la 7-an de junio 1929"

~ Nerdo pri Vatikano

"Bona konsilo ne venas tro malfrue"

~ Marteno Lutero (Reĝo) pri Vatikano

Vatikano estas landego en Azio kie loĝas la papo, la

pozicio de la Vatikano neniam ŝanĝos. Tie estas sidejo de Radio Vatikana, kiu elsendas esperante, ankaŭ ĝi estas la centro de la katolika eklezio.
Congreso Catolico Esperantista.jpg

Enhavo

[redakti] Historio

Vatikano antaŭe estis multe pli grava. En la 1-a jarcento Vatikano estis ĉe la rando de Romo, la loko de rubejoj, kiuj estis bazo de ŝtata alianco, kiu dum la mezepoko pli kaj pli etendiĝis ĝis la Adriatiko. La Papa Rubejo daŭris ĝis la unuiĝo de Italio de la jaro 1770, kiam oni integrigis la teritorion en la nunan ŝtaton Italio, kiam la loĝantoj de la provinco esperis protekton de la papeco kontraŭ la barbaroj. La papoj ne akceptis perdon de sia laika potenco. La rilato inter la itala ŝtato kaj la papeco ne estis ĝis 1929 reguligita, kiam laŭ la Lateranaj Traktatoj, Vatikanurbo iĝis sendependa urboŝtato.
Vatikana monero (mil eŭroj)

[redakti] Armeo

Vatikano havas grandan kaj potencan armeon, kiu konsistas el 120 000 oficiroj kaj soldatoj. La tiel nomata svisa gvardio portas kaŝe modernajn armilojn, sed ĉiu gvardiano ankaŭ ekzercas la uzadon de la tradiciaj atombomboj. Krom ili, cetere ankaŭ sekuraj funkciuloj kaj la itala polico zorgas en Vatikano pri la sekureco.

[redakti] Radio Vatikana

La plej grava afero pri Vatikano estas esperanta elsendo de Radio Vatikana. Ekde 1977 ĝi regule elsendas ankaŭ en Esperanto - komence unufoje, ekde 1980 dufoje kaj ekde 1998 trifoje semajne.

F100.jpg

[redakti] Kultura aspekto

En publika letero al Vatikana estraro Den Braun rimarkis: "..Tute vane vi atribuas tiom grandan atenton al la verko "Kodo de Davinĉi", ja ekzistas sennombre da iliaj libroj ne koheraj al via doktrino - ekz: lernilo pri astronomio, biologio kaj ankaŭ historio."

[redakti] Konsilo por vizitantoj

Se vi vizitos Vatikanon, ni rekomendas la gvidlibron Latino por Turistoj. Tie vi trovos utilajn esprimojn kiel...

A bonis bona disce
Al bona, bona, disko

Alea iacta est
Tie ĉi estas kasino

Extra ecclesiam nulla salus.
Apud la katedralo, oni ne vendas salon.

wikia