Veĝemito

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Mia Dio! Tio vere ekzistas!"

~ Mi pri Veĝemito
Veĝemito
Kvankam ĝi aspektas aĉe, gustas eĉ pli malbone.

"Mi jam blogis anglalingve ĉi-teme kaj komentis pri la kontribuaĵo de Zamenhof"

~ Ralph Dumain

"Ĉu vi intencis: vomitaĵo?"

~ Guglo

"Anke por Ido ...."

~ idisto pri supra diraĵo

"Tre taŭgas Veĝemito,
por turmento de kaptito."

~ Rikardo la Leonkora

"Panem, vegemitum, et circenses."

~ Juvenalo

"La koloron mi ŝatas."

~ Barack Obama

Veĝemito (alie Veĝemajto; el sanskrita vijamitram, tra latina vegemitum, ĉina 维吉麦 kaj arkaika esperanta weghemitom) estas malhela ŝmiraĵo, farita el mikrobaj fungoj el aerolitoj.

[redakti] Historio

Oni inventis por nutri religiajn fanatikulojn, kiuj volas manĝi nek viandon nek fiŝon nek legomojn nek fruktojn. La inventinto estas forgesita, sed li aŭ ŝi sendube estis ateisto.

La produkto unue aperis en la brita imperio en la frua dudeka jarcento, post la Milito de la Mondoj.

400wi

[redakti] Avantaĝoj por sano

Veĝemito enhavas vitaminojn, kiuj detruas senutilajn histojn en la cerbo. Homoj, kiuj ofte manĝas, havas karakterizan malrapidan stilon de parolo, kaj estas facile konfuzataj kun zombioj.

Oni ofte donas al infanoj, por ke ili ne iĝu nerdoj. Se la infano ne manĝas, oni batas la etan pugon. Laŭ klasika reklamo, tio metas rozon en ĉiun vangon.

[redakti] Geografio

Tre populara manĝaĵo en Aŭstralio.

[redakti] Kultura graveco

La produkto jam iĝis grava simbolo de nacia karaktero, kaj inspiris plurajn kortuŝajn verkojn pri patriotismo.

Ekzemplo estas Dulce et decorum est, unu el la plej famaj aŭstraliaj poemoj en latino. Tiun tradukis Julio Bagio

Ĉu dolĉas iri al milito,
pro patroland' kaj Veĝemito?
Ĉu vi estas masoĥisto?
Estas mi Esperantisto.



Vikipedio havas senhumuran artikolon pri Vegemite.
Aliaj lingvoj