Vegano
El Neciklopedio
"Pri 'vegano', mi dubas, ĉu estas pli bona solvo"
~ Adam Raizen pri veganoj
"Nur kiu vivas bonfarte, malŝate kritikas la bonfarton"
~ Ludwig Marcuse pri veganismo
"Por ŝafo tondita Dio venton moderigas"
~ Zamenhof kontraŭ la kruela tondado de ŝafoj
Vegano (angle Vegan) estas ano de stelo Vego, blueta ĉefstelo en la konstelacio Liro (Lyrae). Ĝi estas unu el la plej lumaj steloj de la norda hemisfero, malproksima 8,1 parsekojn, do proksimume 26,4 lumjarojn.
Veganoj vivas ĉe Vego en konstruita vojlinio, sur kiu ili kiel eble plej rapide kuras, biciklas, naĝas, remas k.a., aŭ akiras elanon por salto. La kurvego havas ovalan formon, estas longa minimume 400 m kaj larĝa minimume 7,32 m. Per kalklinioj ĝi estas dividita je 6 kurlenoj larĝaj minimume 1,22 m. Ĉiu vegano havas propran lenon (do povas konkursi nur 6 kurantoj), nur ĉe longdistancaj kuroj oni malagnoskas la lenojn, tial sur la vego povas kuri pli multaj kurantoj.Enhavo |
[redakti] Vivmaniero
Veganoj ne manĝas ion ajn de animala deveno, inkluzive ne viandon, ne fiŝaĵon, ne laktaĵon, kaj ne ovaĵon. Veganoj vidas en la utiligo de bestoj, ekzemple por la produktado de lakto aŭ viando, ekspluaton, kiu kaŭzas suferon. La sufero baziĝas sur la mortigo de la bestoj, kiu pro ekonomiaj kaj produktaj kialoj ankaŭ en la ova kaj lakta produktado okazas. Krom la celo de suferigevito por bestoj, veganismo donas al bestoj ankaŭ la rajton je vivo, senvundeco kaj libereco.
Veganoj aĉetas plu ledajn ŝuojn, argumentante per la "granda troproduktado de ledo" kiel flanka produkto de la viando- kaj laktoproduktado, kiu ne estus malpliigita, se kelkaj ŝuoj malpli estas mendataj.
[redakti] Veganoj kaj Tero
Unua vegano, kiu venis al Tero estis Donald Watson en 1944. Laŭ dokumento de la CIA en la jaro 2000 jam vivis en Usono 48.000 veganoj. Ĉiuj indikoj pri la nombro de veganoj estas dubindaj, simile al indikoj pri la nombro de Esperantoparolantoj.
veganoj foje estas konfuzataj kun nurfruktmanĝantoj aŭ aliaj maloftegaj subspecoj. Ĝenerale veganoj aperas en ĉiuj eroj de la tera civitanaro sed pli oftas veganoj en la anarkiisma kaj rekta randa movado kaj en politike maldekstremaj movadoj.
[redakti] Biologio de veganoj
Veganoj iom similas al homoj, sed estas pli verdaj kaj ŝajnas strangaj. Biologie ili pli similas al tre adaptiva fruktmanĝanto ol al ĉiomanĝanto pro siaj korpo, dentoj kaj testinaro. Ilia kapablo digesti laktozon (laktan sukeron), malkreskas kun kreskanta aĝo, inter 66% kaj 80% de la plenkreskula veganaro pro laktozomaltolereco ne povas digesti bestan lakton senprobleme.
[redakti] Vegana religio
Veganoj kredas ke bestoj havas animon.
