Vegetarano

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Auŝvic komenciĝas ĉie, kie iu rigardas buĉejon kaj pensas: ili estas nur bestoj"

~ Naziisto pri homoj
Vegetara

"Mi konsentas, ke "vegetarano" estas vorto malfacile pravigebla"

~ bonalingvano pri vegetaranismo

"Mi estas ghisosta vegetarano"

~ Mireille Grosjean pri siaj ostoj

"Diri "vegetajhano" anstatau "vegetarano" ne eblas, char vegetarano certe ne estas ano de vegetajho..."

~ Marcos Cramer pri politiko

"Se buĉfabrikoj havus vitrajn murojn, ĉiuj homoj estus vegetaranoj"

~ Paul Mc Carthney pri vegetarano

"Mi ne luktis por atingi la supron de la manĝaĵoĉeno, por nun fariĝi vegetarano"

~ Rikardo Cash
Vegetarano estas ano de vegetaroj, kiu estas aroj da vegetoj, t. e., etaj vegoj. Vegoj, laŭ PIV estas sportocele konstruita aŭ signalita vojlinio, sur kiu la konkursanto kiel eble plej rapide kuras, biciklas, naĝas, remas k.a., aŭ akiras elanon por salto. Sekve, "vegetarano" estas anoj de aroj da malgrandaj sportaj vojlinioj.
250px-Vegetarano

Alie, vegetaranoj estas homoj, kiuj rigardas sin plibonaj, plimoralaj kaj pli perfektaj ol la aliaj, simple ĉar ne manĝas viandon.

Enhavo

[redakti] Etimologio

Vegetarano estas praa indiana vorto. Ĝia signifo estas: "Malbonega ĉasisto".

[redakti] Tipoj de vegetaranoj

Estas multaj specoj da vegetaranoj, laŭ la koncepto de legomo ke iu ajn faras.

[redakti] Fiŝmanĝantaj vegetaranoj

919c9fe127 o

La plej malnovaj estas fiŝmanĝantaj vegetaranoj. La fiŝo ne estas besto kaj animalo la sama kiel la bovo, porko, ktp., ĉu ne? Multaj homoj kredas ke la koko kaj la fiŝo estas legomoj!

"Ho ve! Ĉu vi estas vegetarano? Nu, vi ankoraŭ mangas kokaĵojn, ĉu ne?"

[redakti] Naturamantaj vegetaranoj

Alia kialo por vegetarismo: farante viandon oni malŝparas grundon, multe malpli efike manĝigante al la homaro ol per vegetaĵoj. Sekve, oni lasos da spacon por arbaroj kaj ĝangaloj, kie vivas kulojn, araneoj, venenaj serpentoj, nekonataj virusoj kaj aliaj aĉaĵoj.

[redakti] Idistaj vegetaranoj

Diras vegetaranaj gejaj idistoj:

La maxim importanta kozo por me (kay mea amorato) es vivo felicha. Ni vivas tre richa ed extreme sana, ter-amikala vivostilo, ne manjhas produkturojn animalajn (char essas kruela), ne drinkas alkoholajhojn (char essas veneno), kay permanas esar tam organala kam posibla (char la guvernerio expozas niajn nutrivojn a radiado sen dicar tion al ni). Ni ecelante sorgas ni ipsa kay l' altru, kay opinionas ke aidoso es mikra trublo por ni, pro ke nia imunesosistemi generale essas plu forta pro nia preferata dieto kay generala modo di vivo.

[redakti] Hitlero kaj vegetaranismo

Hist-diktatoro09

Hitlero estis vegetarano almenaŭ dum kelkaj periodoj de sia vivo. El kelka vidpunkto tio eĉ ne estas honto: Hitlero estis interesa kaj respektinda homo. Kompreneble li estis pli ol nur iomete freneza, kaj kompreneble lia agado havis malbonajn sekvojn por milionoj da homoj, sed ŝajnas al mi, ke li faris tion, kion li opinias ĝusta kaj bona. Malkiel multaj politikistoj, li ne naskiĝis en riĉa familio, li ne mensogis pri siaj propraj opinioj, kaj li ne celis nur propran profiton. Li estis iuspeca genia frenezulo aŭ freneza geniulo. Kelkaj homoj (la tiel nomataj naziistoj kaj novdekstruloj) multe pli volonte havus Hitleron kiel samideanon ol ekzemple ... nu, mi eĉ ne volas mencii la nomojn de tiuj hodiaŭaj ŝtatestroj, ĉar ili estas pura fekaĵo sen grajno da nobleco. Ĉiuokaze, se oni enlistigas Hitleron, indas aldoni parenteze "dum kelkaj periodoj de sia vivo" aŭ "pro sanaj pli ol ideologiaj motivoj".

[redakti] Invito

561

Sinjoreca volapukisto promenas en parko, kaj ekvidas mizerulon kiu bovece manĝas la herbon. "Ho, mia bedaŭrinda bonulo," ekkrias la bonfarema sinjoro. "Via stato kortuŝas min. Bonvolu akcepti mian inviton, venu manĝi ĉe mi."

"Vi estas vere bonkora, sinjoro," respondas la mizerulo. "Sed ĉu mi rajtus peti vian indulgon akcepti ankaŭ mian edzinon kaj niajn kvin infanojn."

"Sed absolute jes," respondas la sinjoro. "Kun granda plezuro. Efektive, mi ne tondis mian gazonon de pli ol monato!"

[redakti] Sara Palin kaj vegetaranismo

Laŭ Newsweek, Sarah Palin, la vicprezidantino de McCain, fieras pri gluafiŝeto sur la aŭtomobilo de sia patro: "Vegetarano - antikva indiana vorto por difini malbonan ĉasiston."

[redakti] Danĝero

Kvarono da vegetaj specioj de la planedo estas en danĝero de estingo en la jaro 2010.