Vendisto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

" Li ne enlasas puŝon en sian buŝon"

~ Zamenhof pri vendisto

"Isto non es mal aviso"

~ Interlingvaisto
VendistoLogo.gif
Vendisto estas isto kiu vendas, t.e., faras komercon kontraŭ iu. Ĝenerale, ili ne estas malamindaj homoj, sed aliaj homoj, la komercistoj, devigas ke ili ŝtelas.
Fiŝvendisto.gif

Ĉu vi kredas anoncojn?

[redakti] La plej lerta vendisto

Junulo ĵus dungigis sin kiel vendisto en granda vendejo. Finiĝinte la unua tago de laboro, estro demandis al li:
---"Do! kiel pri via hodiaŭa laboro?" Kiom da vendoj estis faritaj de vi?"
---"Bone! Mi...mi...apenaŭ unu!" respondis li.
---"Ĉu vere?! Sole!?"---Mirplena demandis la estro---"Ĉu vi scias ke aliaj vendistoj atingadas ĉiutage bonegajn vendojn; iuj eĉ faras 10,000 realojn!? Kiom da realoj vi ricevis por via unusola vendo?
---"Hummmm,,,! ĉirkaŭ da 300,000 realoj!" respondis la juna vendisto.
---"Kiooooo?! Kiel vi kapablis atingi tion?""Ĝi vere estas eksterordinara monsumo per unusola vendo?!" remarkigis la estro.
---"Kiam vidis sinjoron apud nia pordo, mi tuj iris al li kaj ofertis la malgrandan fiŝhokon kaj tuj post la grandan fiŝhokon...do mi rapide ofertis al li tutan skatoleton kun fiŝhokaro. Li aĉetis ĝin. Do, mi rapide ankaŭ demandis al li kie li fiŝkaptus. Li respondis al mi ke fiŝkaptus ĉe la marbordo. Senprokraste, sinjoro estro, mi diris al li ke por bona fiŝkaptado ĉe nia marbordo li bezonus ankaŭ bonan boaton. Do...li aĉetis nian dumotorboaton. Sed, kiam mi rigardis al lia aŭtomobilo, mi komprenis ke ĝi neentenus tiun boaton...do mi ofertis al li remorkon, kaj...kaj..."
---"Hej!hej!...la estro eksilentigis lin---"Ĉu vi vendis ĉion al solaĉetinto kiu volis nur aĉeti simplan fiŝhoketon?! Mi ne kredas tion?!"
---"Ne!ne! mia estro! Verdire, li apenaŭ haltigis lian aŭtomobilon fronte al nia vendejo kaj venis al mi por demandi kie staris la plej proksima apoteko, ĉar li fiŝkaptadus ĉe marbordo kaj li dezirus antaŭ aĉeti ian ajn medikamenton kontraŭ marmalsano!...do, mi apenaŭ profitis la oportunan momenton!..."

Vendisto.JPG

[redakti] Plibone

Viro venas al muzikvendejo kaj demandas:

-— Ĉu vi havas ion trankviligan? Ekzemple KDojn kun birdaj voĉoj?
-— Pardonu sinjoro, ne. Ili jam finiĝis. Sed ni havas ion pli trankviligan: KD-ojn kun fiŝaj voĉoj.

[redakti] Vendistoj

Okaze de internacia ekspozicio vendisto de itala firmao interparolas kun angla kolego. Je certa punkto li demandas la anglon pri la rezulto de la negocoj.

Bonege! Mi ricevis multajn utilajn informojn, mi planis bonajn programojn, mi ekrilatis kun multaj eblaj klientoj, mi kreis sufiĉajn novajn kontaktojn...

–Tia estas la situacio! -diras la italo- Ankaŭ mi vendis nenion!

[redakti] Inter industriestroj

– Kial vi maldungis Petron? Li ŝajnis al mi lerta vendisto.

Jes sed li rakontis, ke mi estas stultulo.

– Tiuokaze, vi bone faris: oni ne povas malkaŝi la sekretojn de la firmao.

12651070445.jpg

[redakti] Ĉe legomvendisto

- Kiom kostas unu kilogramo da kaŝtanoj?

- Kvin eŭrojn.

- Ĉe la vendisto vidalvide kostas nur kvar.

- Kial do vi ne aĉetis de li?

- Ĉar li plu ne havas.

- Se estus mi, tiu kiu plu ne havas, ankaŭ ĉe li, ilia prezo estus kvin eŭroj.

[redakti] Ĉe alia legomvendisto

Oweek3.jpg

Sinjorino eniras legomvendejon kun hundeto, kiu komencas flari kaj leki la elmetitajn varojn. La vendisto rimarkigas tion al la sinjorino:

- Regu vian hundon, sinjorino. Por higieno!

- Ne, ne, Bobi! Ĉesu! ĉu vi ne vidas, ke la fruktoj ne estas lavitaj?

[redakti] Bona komercisto

Bona komercisto estas tiu, kiu kapablas vendi sakon da nutraĵo por birdoj al posedanto de kukola horloĝo.

[redakti] Bona komercisto 2

Bona komercisto estas tiu, kiu kapablas vendi, kion li ne havas al iu, kiu ĝin ne bezonas.

[redakti] Fiŝvendejo

27046889 n.jpg

Homo malfermas novan fiŝvendejon kaj por reklamo metas eksteren afiŝon kun la vortoj: "Ĉi tie vendiĝas freŝaj fiŝoj". Eniras unu el liaj amikoj kaj diras:

Kial vi skribis "Ĉi tie"? Estas memkompreneble, ke vi vendas ĉi tie kaj ne aliloke.

Do li anstataŭas la ŝildon:

"Vendiĝas freŝaj fiŝoj"

Eniras alia amiko kaj diras:

– Kial "Vendiĝas"? Estas evidente, ke oni vendas.

Pro tio li ŝanĝas la skribon en: "Freŝaj fiŝoj".

Eniras alia amiko:

– Kial "Freŝaj"? Oni ne povas vendi putrajn fiŝojn.

La vendisto ŝanĝas denove la skribaĵon en "Fiŝoj".

Eniras alia amiko:

– Kial "Fiŝoj"? Ke temas pri fiŝoj oni flaras jam de malapude.

[redakti] Hundo

- Panjo, aĉetu hundon!

- Ne!

- Panjo, nu rigardu, kia ĝi estas bela, bona, nu aĉetu!

- Trankviliĝu! Vendu sian hundon al iu alia!

Ovoj.jpg

[redakti] Marĉandado

– Kiom kostas ĉi tiu paro de ŝuoj?

24,50 eŭrojn

– Tro multe, mi estas preta pagi 20,00 eŭrojn.

– Mi ne malaltigas la prezon. Temas pri bonkvalitaj ŝuoj.

– Mi donos al vi 22,00.

– Mi ne povas malaltigi eĉ unu centimon; la prezo jam estas malalta.

– Prenu do 24,50 eŭrojn. Sed ĉu vi ne povis diri ke ili kostas 30,00?

[redakti] Komercisto

- Johano, kion vi faras ĉi tie en Parizo?

- Mi edziĝis, mi nun estas en geedziĝa vojaĝo!

- Gratulojn! Kie estas via edzino?

- Ŝi ne estas ĉi tie. Ŝi restis en Ĝenovo.

- Kial do, en Ĝenovo?!

- Iu devas ja zorgi pri la komercejo.

[redakti] Ŝu-vendisto

2920 n.jpg

Sinjoro eniras ŝuvendejon kaj aĉetas paron de ŝuoj. La prezo estas 100 eŭroj, sed, kiam li devas pagi, li ekrimarkas, ke li havas nur 80. La vendisto diras:

- Ne gravas sinjoro. Prenu la ŝuojn kaj revenu morgaŭ kun la mankantaj 20 eŭroj.

La kliento dankas kaj foriras. La edzino de la ŝuvendisto riproĉas la edzon:

- Kial vi fidas tiun nekonatan homon, certe li plu ne revenos.

- Li certe revenos. Mi donis al li du maldekstrajn ŝuojn.

[redakti] Rara varo

Viro turnas sin al la vendisto en vendejo de lerniloj:

-- Mi petas kajeron kun cirklitaj folioj.
-- Tian ni neniam havis. Nur tiajn kun kvadratigitaj, oblongitaj, liniigitaj kaj kun diverskoloraj folioj puraj.
-- Bedaŭrinde. Mi serĉas ĝuste tian -- diras kun malgaja mieno la kliento forlasante la vendejon.
-- Ĉu vi ofte renkontas tiajn frenezulojn? -- demandas laŭmode vestita virino aŭdinta ĉion.
-- Ne tre. Tamen foje-foje okazas. Kion mi povas oferti al vi?
-- Mi petas terglobon pri Eŭropo.

[redakti] Peto

6004 enlrg.jpg

En oficejo kolportisto montras siajn komercaîojn.

—Trançilo, tondilo ...

Neniu respondo.

—Monujo, alumetoj, cigaringo ...

Neniu vorto.

Li estas foriranta, kiam oficisto diras:

—Mi petas ion de vi.

La kolportisto returnas sin, kaj la oficisto daŭrigas:

—Volu, elirante, diri al la pordisto, ke alifoje li ne permesu kolportistojn enveni tien çi.

[redakti] Ĉu?

Oni iris al 24-hora vendejo, kaj trovis ulon kiu ŝlosadis la pordojn. Kliento protestis: He, via afiŝo tekstas "malferma 24 horojn". Li respondis: Jes, sed ne sinsekve.

[redakti] Deca vendisto

Damo kristnaske promenas tra supermarketa sekcio, kiu vendas muzikilojn kaj kodiskojn.: La vendisto demandas, ĉu li povas helpi al ŝi.„Kion vi serĉas?“

Ŝi forgesis la ĝustan titolon de certa kristnaska kanto kaj tial diras, la titolon kiel ŝi memoras ĝin: „,Pli dolĉe, dolĉulo, la sonoriloj neniam sonoras“

Aĉetisto: „Sonorilojn, kiuj ne sonas, ni ne havas. Kaj bonvolu ne diri „dolĉulo“ al mi!

[redakti] Danĝero

B0 o.jpg

Gvidanto de vestaĵbutiko revenas post la lunĉpaŭzo, kaj li surpriziĝas vidante ke la brako de vendisto estas bandaĝita. La vendisto fiere rakontas:

-- Imagu mi vendis tiun tro malbelan kompleton, kiu jam dum du jaroj kolektas la polvon ĉe ni.
-- Ĉu tiu malva teruraĵo kun bluaj butonoj?
-- Jes.
-- Sed estas grandioze! Mi pensis jam, ke neniam ni vendos ĝin. Sed kial estas badaĝita via brako?
-- Kiam mi elakompanis la aĉetinton, tiam mordis al mi la brakon tiu diabla

blindulgvida hundo.

[redakti] Funebre

Dungito de magazeno rimarkas malcerte mise-dise vagantan viron:

-- Ĉu mi povas helpi, sinjoro?
-- Ho jes! Mi perdis la edzinon...
-- Unua etaĝo maldekstre troveblas la vestoj funebraj.

[redakti] Feliĉo

Inventema florvendisto logadas la aĉetanton:

-Sinjoro, aĉetu belegan florbukedon, surprizu vian edzinon!

-Dankon, sed mi ne havas edzinon.

- Do, tiel aĉetu bukedon por festi, ke vi estas tiel feliĉa!

Xo1 500.jpg

[redakti] Ĉu?

La sinjoro (KOLERE): Se vi ne tuj foriros, mi vokos mian serviston ...

La kolportisto: Çu vi pensas, ke li intencas ion açeti?

[redakti] Insisto

Knabeto eniras kukvendejon kaj demandas:

- Ĉu vi havas bildkartojn?

- Ne!

La postan tagon ankoraŭ:

- Ĉu vi havas bildkartojn?

- Ne!

Tiel ĉiutage por unu semajno. Fine la vendisto respondas:

- Se vi venas denove demandi pri bildkartojn, mi prenas martelon kaj du najlojn kaj alkroĉas vin al la muro.

La postan tagon li revenas timeme kaj demandas:

- Ĉu vi havas najlojn?

- Ne!

- Kaj bildkartojn?

[redakti] Vestbutiko

En modvestbutiko, ulo hezite petas al tre bela komizino, "Mi ŝatus aĉeti gantparon por mia edzino, sed mi ne certas pri ŝia grando..."

"Do, mi provu ilin," proponas la komizino metante la gantojn. "Kaj vi provu taksi la grandon."

"Jes, jen," diras Kruko. "Ŝiaj manoj estas samgrandaj kiel viaj. Do, mi prenos ilin."

"Kaj ĉu vi shatus ion alian, sinjoro?" demandas la junulino.

"Nu... eble...," cerbumas ulo. "Jes, fakte, nun ke vi proponas tion, mi aĉetu por ŝi ankaŭ mamzonon kaj kalsoneton...."

[redakti] Karameloj

635 o.jpg

Grupo de geknaboj eniras butikon ridante kaj petolante. La maljuna viro, kiu deĵoras, admonas ilin:

-- Se vi volas, ke mi okupiĝu pri vi, staru en vico kaj atendu silente!

La infanoj obeas. La vendisto, kontenta pri sia efikeco, sin turnas al la unua knabo kaj demandas afable:

-- Kion por vi, juna sinjoro?
-- Unu karamelon, mi petas.

La maljunulo grimpas sur ŝtupareton, prenas grandan skatolon, prenas karamelon el ĝi, remetas la skatolon sur la breton, malgrimpas, pagigas la knabon, kaj sin turnas al la dua infano:

-- Kaj kion por vi, junuleto?
-- Unu karamelon, sinjoro!

La maljunulo grimpas sur la ŝtupareton, prenas la grandan skatolon, prenas karamelon (...) malgrimpas, pagigas la knabon, kaj sin turnas al sia sekva kliento, knabineto, kiu fiere montras moneron de 1 eŭro:

-- Kaj por vi, fraŭlino?
-- Mi deziras tiun krajonon, kiu kostas 0,95 eǔron, ... kaj per la cetera mono, mi aĉetos ... unu karamelon!

La maljuna vendisto, trian fojon grimpas sur la ŝtupareton, prenas la grandan skatolon, prenas karamelon ... kaj demandas de supre al la lasta infano:

-- Ĉu ankaŭ vi deziras unu karamelon?
-- Ne, sinjoro!

La vendisto malgrimpas, zorge ordigas la ŝtupareton kaj demandas:

-- Do, kion por vi, juna amiko?
-- Bonvolu kontroli, sed mi opinias, ke mi kunhavas sufiĉe da mono por DU karameloj.

[redakti] Loĝejvendisto

Kara interesiĝanto! Tiu ĉi loĝejo havas malavantaĝon sed ankaŭ gravan avantaĝon.
Kio estas la malavantaĝo?
Oriente de ĝi situas granda porkejo kun kelkcent porkoj, okcidente kemia fabriko, norde karbohejtita energiocentralo kaj sude rubodemetejo.
Diable! Do kio povas esti la avantaĝo?
Ĉi tie oni ĉiam scias, el kiu direkto blovas la vento.

[redakti] En kamparo

6418 n.jpg

Vendisto veturas al bieno. Apud la grenejo, inter la kokinoj, li vidas porkon, kiu havas lignan kruron.

Kiam la bienisto volas vidi la komercaĵojn, la vendisto ne povas teni sin plu kaj demandis: “Kial via porko havas lignan kruron?”

Sinjoro,” diras la bienisto, “Tiu ne estas iu ordinara porko! Ĝi estas mirakla porko! Iu tago, mi riparis traktoron, kaj ĝi falis de sur la kriko kaj premegis min al la tero. La porko rapide venis, remetis la krikon sub la traktoron, kaj rekrikis ĝin, liberigante min!”

“Nu, jes, tio estas mirinda,” diras la vendisto, “sed kial ĝi havas lignan kruron?”

“Ne nur mirinda, sinjoro! Jen mirindega porko! Iu tago, mi falis en la puton kaj ne povis elgrimpi! Mi kriis kaj kriegis, sed neniu aŭdis. Sed la porko kuris al la telefono kaj premis la kriz-numerojn! Oni venis kaj eltiris min el la puto!”

“Kiel vi diras, mirindega. Sed, kial ĝi havas lignan kruron?”

“Sinjoro, kiam vi havas tian porkon, vi ne manĝu ĝin tuj je la sama tago!”

[redakti] Saĝeco

-- Nu, kaj pri kio vi okupiĝas nuntempe?
-- Mi vendas forpelilon kontraǔ kuloj.
-- Ĉu nun, vintre?
-- Jes ja, evidente, nun ne estas konkurenco.

[redakti] Lastaj vortoj

Maljuna avarulo estas tre grave malsana .

- Karaj gefiloj, mi mallonge ankoraŭ estos kun vi. Kie estas Johano?
- Ĉi tie, paĉjo.
- Kaj kie estas Franjo?
- Ĉi tie, paĉjo.
- Kaj Maria?
- Ĉi tie, paĉjo.
- Kaj Panjo, kie estas ŝi?
- Ĉi tie, kara.
- Do , diru , fine: kiu deĵoras en la vendejo?
0646 n.jpg
Content Navigation
Aliaj lingvoj